Выбрать главу

Grandioza. Faranta fortan impreson per sia grandeco: grandioza kongreso.

Granito. Tre malmola ŝtonego, konsistanta el feldspato, glimo kaj kvarco, kaj uzata por pavimoj, konstruaĵoj. Granita. El granito: granita muro.

Graso. Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco de la korpo de l’ bestoj. Grasa. Konsistanta el graso; havanta multe da graso, dika: grasa histo; grasa homo, grasa porko. Grasigi. Fari ion grasa: grasigi anseron. Grasiĝi. Fariĝi grasa: Ne grasiĝas tiu, kiu multe laboras. Komparu: Lardo, sebo.

Grati. Movi ien kaj returnen akran, pintan objekton, ungon sur la supraĵo de alia objekto: grati al iu la vizaĝon; grati la jukantan haŭton. Komparu: Froti, skrapi, viŝi.

Gratuli. Esprimi sian kontentecon, diri komplimentojn al iu pro lia sukceso: gratuli iun; gratuli pro io. Gratulo: Vortoj de tiu, kiu gratulas. Komparu: Bondeziri.

Grava. Havanta grandan influon, grandajn sekvojn: grava persono; grava demando, grava malsano. Unueco estas la plej grava bazo de la internacia lingvo. Grave. En grava maniero. Graveco. Eco de tio, kio estas grava. Komparu: Serioza.

Graveda. Portanta idon en la utero: graveda virino. Gravedigi. Fari inon graveda. Gravediĝi. Fariĝi graveda.

Gravuri. Fari desegnaĵojn sur ligno, metalo, marmoro per speciala ŝtala instrumento. Gravuraĵo. Gravurita desegnaĵo. Gravurilo. Ŝtala akrepinta instrumento por gravuri. Gravuristo. Homo, kies profesio estas gravuri.

Grenado. Malgranda kava globo, plenigita per pulvo, kun meĉo, kiun oni ĵetas per la mano aŭ kanono, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj.

Greno. Vegetaĵo, el kies grajnoj oni faras panon; ĝiaj grajnoj: tritiko, sekalo, aveno, hordeo. Grenejo. Ejo, kie oni konservas draŝitan grenon. Komparu: Grajno, kerno, semo.

Grio. Greno, muelita en grandajn erojn kaj liberigita de l’ ŝeloj: tritika, hordea grio. Komparu: Kaĉo.

Grifo. Fabela besto kun leona korpo, kun kapo kaj flugiloj de aglo.

Grifelo. Ardeza krajono.

Grilo (Zool.). Insekto el la familio de la rektoflugilaj, vivanta en fendoj kaj poroj, faranta bruon per la frotado de la flugiloj (Grjllus).

Grimaco. Neordinara, nenatura mieno: grimaco de malkontenteco. Grimaci. Fari grimacojn.

Grimpi. Malfacile, kun granda peno supreniri, sin helpante per la manoj kaj piedoj: grimpi sur monton, grimpi sur arbon. Komparu: Rampi.

Grinco. Malagrabla sono, produktata ĉe frotado de du malmolaj korpoj: grinco de fero sur vitro. Grinci. Fari grincon. Grincigi. Fari ion grincanta: grincigi la dentojn.

Gripo (Med.). Febra epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; influenco.

Griza. Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka kaj nigra: grizaj haroj. Nokte ĉiuj katoj estas grizaj. Grizhara. Havanta harojn, grizajn de la maljuneco.

Grogo. Trinkaĵo el varmega akvo kun alkoholo, rumo.

Groso (Bot.). Frukto (bero) de l’ grosujo. Grosujo. Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun glataj aŭ lanugaj beroj (Ribes grossularia).

Groŝo. Malgranda monero: Ne valori eĉ unu groŝon.

Groto. Kaverno en ŝtonego, artefarita kaverno.

Groteska. Ridinda per sia nenatureco: groteska vesto.

Gruo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l’ longpiedaj (Grus cinereus).

Grumo. Juna lakeo, akompananta la sinjoron dum ĉevala promenado.

Grumbli. Murmuri por montri sian malkontentecon.

Grundo. Tero rilate al ĝia taŭgeco por la kreskado de l’ vegetaĵoj.

Grunti. Fari sonon kiel la porko.

Grupo. Kunmetaĵo de samspecaj objektoj; aro de personoj, havantaj la samajn opiniojn, celojn: fotografia grupo, politika grupo. Grupigi. Kunigi, ordigi en grupon.

Gruzo. Dispecetigitaj ŝtonoj, brikoj de rompita muro.

Guano. Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko.

Gubernio. Administracia parto de lando: Polujo estis dividita en 10 guberniojn.

Gudro. Densa fluida substanco, restaĵo, de la distilado de ligno, de karbo. Gudri. Ŝmiri per gudro: Oni gudras la ŝnurojn por gardi ilin de la malsekeco.

Gufo (Zool.). Nokta rabobirdo el la familio de l’ strigoj (Bubo maximus).

Guldeno. Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn.

Gumo. Gluanta suko de arboj: araba gumo, elasta gumo. Gumi. Ŝmiri per gumo, aldoni gumon: gumi la randon de koverto, gumi akvon.

Gumiguto. Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo.

Gurdo. Malgranda orgeno, ludata per turnilo.

Gusto. — 1. Sento, ekscitata en specialaj nervoj de la lango per la manĝado: sala gusto, acida gusto.2. Estetika kapablo: artista gusto. Bongusta. Posedanta bonan, agrablan guston: bongusta frukto. Sengusta. Ne posedanta guston: sengusta viando. Gustumi. Provi la guston: gustumi supon.

Guto. Malgranda sfera ero de fluidaĵo: Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan. Guti. Fali, flui en gutoj: Post pluvo la akvo gutas de la folioj de l’ arboj. Gutado. Falado, fluado de gutoj.

Gutaperko. Simila al kaŭĉuko, malmoliĝinta suko de hinda arbo.

Guverni. Eduki, instrui fremdan infanon, kunvivante kun ĝi. Guvernisto. Viro, kies profesio estas guverni. Guvernistino. Virino, kies profesio estas guverni.

Gvardio. Plej bonaj, speciale elektitaj taĉmentoj de armeo, precipe tiuj, kies tasko estas gardi la reĝon.

Gvidi. Akompani, konduki iun, por montri al li la vojon, la vidindaĵojn: gvidi sur montoj, gvidi en muzeo. Gvidanto. Persono, kiu gvidas. Gvidisto. Persono, kies profesio estas gvidi. Gvidlibro. Libro kun informoj por la vojaĝantoj: Tutmonde estas konataj ia gvidlibroj de Baedeker. Komparu: Konduki.