Ĝ
Ĝardeno. Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito: legoma ĝardeno, frukta ĝardeno. Ĝardena. De ĝardeno, kreskanta en ĝardeno: ĝardena pordo, ĝardena fruktarbo. Ĝardenisto. Homo, kiu zorgas pri ĝardeno.
Ĝemi. Esprimi sian doloron per plendaj sonoj: La vundito ĝemas. Ĝemo: Sonoj de tiu, kiu ĝemas.
Ĝeni. Malhelpi agi, malhelpi paroli per moralaj motivoj: Lia ĉeesto ĝenas min. Sin ĝeni. Esti embarasata, honti ion fari. Senĝena. Senceremonia: senĝena vizito.
Ĝenerala. Kiu rilatas tuton, ĉiujn; kiu ampleksas ĉiujn, apartenas al ĉiuj: ĝenerala kunveno, ĝenerala opinio. Ĝeneraligi. Fari ion ĝenerala: ĝeneraligi regulon. Komparu: Komuna, universala.
Ĝentila. Obeanta la regulojn de la konveneco, bonmaniera: ĝentila homo, ĝentila ago. Ĝentile. En ĝentila maniero. Ĝentileco. Eco de tio. kio estas ĝentila: La afableco estas eco kunnaskita, la ĝentileco akirita.
Ĝermo. — 1. Vegetaĵo ĵus elkreskinta el la semo. — 2. Unua stadio, komenco, deveno: la ĝermo de la afero. Ĝermi. Komenci kreski: La tritiko jam ĝermas.
Ĝi. Pronomo de la tria persono, uzata kiam oni parolas pri objektoj, ideoj, aŭ pri infanoj kaj bestoj, kies sekso ne estas konata. Ĝia. De ĝi, apartenanta al ĝi: Esperanto kaj ĝia historio.
Ĝibo. Kurbaĵo de la dorso. Ĝiba. Havanta ĝibon: unuĝiba, duĝiba kamelo. Ĝibulo. Persono havanta ĝibon.
Ĝino. Junipera brando.
Ĝirafo. (Zool.). Duhufa remaĉulo kun tre longa kolo kaj kun la antaŭaj piedoj pli longaj, ol la postaj (Cametopardalis giraffa).
Ĝiro. Surskribo sur la posta flanko de kambio, transdonanta ĝin al tria persono. surskribo; garantianta kambion. Ĝiri. Fari ĝiron. Ĝiranto. Persono, kiu ĝiras.
Ĝis. — 1. Prepozicio esprimanta, ke ago, movo atingas punkton en la spaco aŭ tempo: grimpi ĝis la supro de monto, de la mateno ĝis la vespero. — 2. Prefikso kun la sama senco: ĝisiri, ĝisvivi.
Ĝoji. Havi agrablan senton, kaŭzitan de la posedo de bono reala aŭ imagata: ĝoji pro la sukceso. Ĝojo. Agrabla sento, kaŭzita de la posedo de bono reala aŭ imagata. Ĝojigi. Fari iun ĝoja: La bona novaĵo ĝojigis ĉiujn. Malĝoji. Havi malagrablan senton, kaŭzitan de malfeliĉo: Kiu ne malĝojos post la morto de bona amiko? Malĝojigi. Fari iun malĝoja: La maldiligenteco de la filo malĝojigas la gepatrojn. Komparu: Gaja.
Ĝui. Havi plezuron de io: ĝui freŝan aeron, ĝui la vivon. Ĝuo. Sento de tiu, kiu ĝuas. Ĝuamo. Amo de ĝuoj, inklino al ĝuoj.
Ĝusta. Konforma al la leĝoj, reguloj, scienco, celoj: ĝusta esprimo, ĝusta procedo, ĝusta ago. Ĝusteco. Eco de tio, kio estas ĝusta. Ĝustatempe. En ĝusta tempo. Komparu: Justa, prava.
H
Ha. Interjekcio, imitanta la ridon: Laŭte sonis la rido: ha, ha, ha!
Hajduko — 1. Soldato de la hungara piedistaro. — 2. Lakeo en hungara kostumo.
Hajlo. Glaciiĝinta pluvo, falanta en grajnoj. Hajlas. Hajlo falas. Hajlero. Grajno de hajlo.
Haki. Tranĉi per batoj de akra, peza ilo: haki arbon, haki viandon; haki per glavo. Hakilo. Ilo por haki: hakilo de ĉarpentisto.
Halo. Konstruaĵo sen muroj, konsistanta nur el tegmento sur kolonoj, kie oni vendas komercaĵojn.
Haladzo. Malbonodora venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo: memmortigo per haladzo. Haladzi Eligi haladzon.
Halebardo. Lanco kun hakilo.
Halti. Ĉesi iri, ĉesi paroli, ĉesi agi: Post dekhora marŝo la regimento haltis. Dum la dormo la funkcioj de l’ organismo ne haltas. La oratoro haltis, interrompita de granda bruo. Halto. Ago, stato de tio, kio haltis. Senhalta. Kiu ne haltas: Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. Haltigi. Kaŭzi halton; malhelpi iri, paroli, agi: haltigi preterpasanton; haltigi parolanton. Haltigilo. {nun: bremso}. Aparato por haltigi veturilojn.
Haltero. Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj aŭ lignaj globoj kunigitaj per mallonga tenilo.
Halucinacio. Sintrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de neekzistantaj objektoj: Halucinaciojn havas nur februloj kaj psike malsanaj.
Hamako. Ŝnura reto aŭ tola tuko, pendigata horizontale, uzata kiel lito.
Hamstro (Zool.). Besto el la familio de l’ musoj (Cricetus frumentarius).
Hanzo. {nun: hanso} Potenca komerca asocio de kelkdeko da urboj en la mezaj jarcentoj.
Haro. Fadenforma elasta elkreskaĵo de la besta kaj homa korpo, pli aŭ malpli dense kovranta kelkajn ĝiajn partojn: blondaj, grizaj haroj. Harligo. Kunplektitaj kapharoj de l’ virino: La virinoj portas la harojn ordinare en unu aŭ du harligoj. Senhara. Ne havanta harojn; perdinta harojn: Senhara, kiel la genuo. Senharaĵo. Parto de la kapo, perdinta la harojn: brili, kiel senharaĵo. Senharulo. Homo, perdinta kapharojn. Senhariĝi. Perdi la kapharojn: La viroj senhariĝas pli ofte, ol la virinoj. Kolhararo. Longaj haroj, pendantaj de la kolo de bestoj: La leonino ne posedas kolhararon. Lipharoj. Haroj sur la supra lipo de l’ viroj. Vangharoj. Haroj sur la vangoj de l’ viroj. Okulharoj. Haroj, elkreskantaj el la rando de l’ palpebro.
Hardi. — 1. Fari la feron pli fortika, brulvarmigante ĝin kaj poste malvarmigante en akvo. — 2. Fari iun nesentema por moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj; fortigi la karakteron: hardita per bataloj, per malfeliĉoj.
Haremo. Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.
Haringo (Zool.). Mara ostfiŝo (Clupea harengus).
Harmonio. — 1. Agrabla por la orelo sinsekvo de tonoj: muzika harmonio. — 2. Konformeco de la partoj de tuto: harmonio de l’ universo. — 3. Paco, interkonsento: En nia societo regas plena harmonio. Harmonie. En harmonia maniero. Harmonia. Karakterizata de harmonio.
Harmoniko. Muzika instrumento kun blovilo, movata per la dekstra mano, kaj kun klavaro, ludata per la maldekstra.