Выбрать главу

Harmoniumo. Muzika instrumento kun blovilo, klavoj kaj pedaloj, imitanta la sonojn de l’ orgeno.

Harpo. Triangula muzika instrumento, staranta sur unu piedo, kun kordoj de malsama longeco, kiujn oni pinĉas per la fingroj de ambaŭ manoj. Harpisto. Harpa ludisto.

Harpuno. Sagforma lanco kun longa ŝnuro por la fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, balenoj.

Haŭbizo. Granda mallonga kanono.

Haŭto. Membrano, kovranta la korpon de l’ homo kaj de multaj bestoj. Senhaŭtigi. Forigi de io la haŭton: senhaŭtigi angilon.

Havi. Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ: havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn. Havo. Tio, kion oni havas, propraĵo: Ju pli da havo, des pli da amikoj. Enhavi. Havi en si: La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn. Enhavo. Objektoj enhavataj: enhavo de libro. Komparu: Posedi.

Haveno. Golfeto de rivero aŭ de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, ĵetinte ankron.

Hazardo. — 1. Ludo, kies rezultato dependas de okazo, de feliĉo, kaj ne de la lerteco de l’ partoprenantoj kaj kies ĉefa celo estas gajni monon: ruleto.2. Okazo, sendependa de niaj penoj, de nia volo: Hazardo estas malbona gardo. Hazarda. Bazita sur hazardo: hazarda ludo, hazarda solvo de problemo. Komparu: Akcidento, okazo.

He. Interjekcio por alvoki, por turni la atenton.

Hedero (Bot.). Arbeto el la familio de la araliacoj, grimpanta, plantata por ornamo (Hedera helix).

Hejmo. Loko, loĝejo, kie oni vivas konstante, kie oni estas ĉe si: La migruloj kaj vaguloj ne posedas hejmon. Hejme. En la hejmo: Ĉu la sinjorino estas hejme? Hejmen. En la hejmon, al la hejmo: Ni iru hejmen.

Hejti. Bruligi lignon, karbon, por plialtigi la temperaturon de ĉambro, loĝejo: hejti kamenon per briketoj, hejti ĉambron.

Hekatombo. — 1. Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo. — 2. Mortigo de granda nombro da homoj: La modernaj bataloj estas veraj hekatomboj.

Heksametro. Verso, konsistanta el ses eroj (daktiloj kaj spondeoj) kaj uzata en la epopeoj: En la heksametro de Valienne {legu: Valjen’} nur la antaŭlasta ero estas spondeo.

Hektaro. Kvadrata hektometro: Hektaro estas uzata, kiel mezuro de grandaj surfacoj.

Hektografo. Aparato por multfoja kopiado de skribaĵoj aŭ desegnaĵoj, faritaj per speciala inko; la kopianta substanco estas miksaĵo de gelateno kun glicerino. Hektografi. Fari kopiojn per hektografo: hektografita raporto.

Hektogramo. Cent gramoj.

Hektolitro. Cent litroj.

Hektometro. Cent metroj.

Hela. — 1. Forte lumanta: hela fajro, hela tago.2. Havanta multe da blanko, malforte kolorita: hela bluo. Malhela. Malforte lumanta; havanta malmulte da blanko, forte kolorita: malhela nokto; malhela ruĝo. Heleco. Eco de tio, kio estas hela. Komparu: Brila, Klara.

Heleboro (Bot.). Herbo el la familio de l’ ranunkolacoj, plantata por ornamo; ĝia radiko estas venena (Helleborus).

Helena. Antikve greka: la helena arto. Helenigi. Fari ion greka; doni al io grekan karakteron: La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. Helenisto. Specialisto en la greka lingvo, en la greka historio.

Helenismo. La antikva greka civilizacio.

Helio (Ĥem.). Ĥemia elemento, gaso trovata en gasoj, ekstraktataj el kelkaj maloftaj mineralaj.

Helico. Ŝraŭbforma linio, ŝraŭbforma movilo: helico de ŝipo.

Heliko (Zool.). Molusko kun spirala konko (Helix).

Helpi. Faciligi ies taskon, laboron, prenante sur sin parton da ĝi: helpi amikon, helpi laboron. Helpo. Ago de tiu, kiu helpas: Ne rifuzu al mi vian multvaloran helpon. Helpa. Kiu helpas: internacia helpa lingvo. Helpema. Kiu volonte helpas. Malhelpi. Malfaciligi, malrapidigi ies taskon, laboron per kontraŭaj agoj: Bruo malhelpas aŭdi paroladon. Malhelpo. Ago de tiu, kiu malhelpas. Kunhelpo. Helpo en komuna afero.

Hemikranio (Med.). Doloro de unu flanko de la kapo.

Hemipteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj flugiloj havas malmolan bazan parton: cimo (Hemiptera).

Hemorojdoj (Med.). Ŝvelo de vejnoj de la rekta intesto.

Hepato (Anat.). Granda glando, produktanta la galon.

Heraldiko. Scienco pri la blazonoj.

Herbo (Bot.). Vegetaĵo kun unuobla trunketo, kiu neniam ligniĝas. — Paŝtaĵo de multaj bestoj: herbomanĝantaj bestoj, malbonaj herboj = herboj malutilaj en la terkulturado. Herbejo. Loko, kie kreskas herbo.

Herbario. Kolekto de sekigitaj vegetaĵoj (por instruaj celoj).

Heredi. Ricevi, konforme al la leĝo, propraĵon de mortinta parenco: heredi de amerika onklo. Heredo. Tio, kion oni heredas: riĉa heredo. Senheredigi. Senigi iun de heredo: senheredigi malobean filon.

Herezo. Doktrino, kontraŭa al la religiaj dogmoj, precipe en la katolika eklezio: la herezo de Hus. Herezulo. Homo, kiu proklamas, kredas herezon: En la mezaj jarcentoj oni bruligadis la herezulojn.

Hermafrodito. Duseksa estaĵo.

Hermetika. Perfekte, nepenetreble fermita. Hermetike En hermetika maniero.

Hernio (Med.). Eliĝo de intesto sub la haŭton tra la membrano, ĝin kovranta.

Heroo. — 1. Homo distingiĝanta per la grandeco de l’ animo, per eksterordinaraj faroj: milita heroo, heroo de sindonemo.2. Ĉefa persono de literatura verko: heroo de romano. Heroa. De heroo, karakterizanta heroon: heroa ago. Heroaĵo. Heroa ago: la heroaĵoj de Aĥilo. Heroeco. Eco de heroo.

Heroldo. Militisto, kies rolo estas anonci tre gravajn faktojn: proklamon de milito, kronsolenon k.t.p.

Heterogena. De malsama naturo, de malsama deveno.

Hetmano. Generalo de kozakoj.

Hiacinto (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun diverskoloraj, bonodoraj floroj (Hyacinthus).

Hibrido. Estaĵo devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj: mulo. Hibrida. Devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj.

Hidro. — 1. (Zool.). Speco de polipo (Hydra).2. (Mit.). Fabela monstro kun naŭ kapoj.