Hidrargo (Ĥem.). Hg. Ĥemia elemento, arĝentosimila fluida metalo, uzata por la termometroj, barometroj, por fabrikado de speguloj, k.t.p.
Hidrofobio (Med.). Timo de l’ akvo, karakterizanta la rabiajn homojn; rabio. Hidrofobia. Timanta la akvan, rabia.
Hidrogeno (Ĥem.). H. Ĥemia elemento, la plej malpeza gaso, senkolora, facile brulanta; en kombinaĵo kun la oksigeno ĝi formas la akvon.
Hidrometrio. Scienco pri la akvo.
Hidropatio (Med.). Kuracado per la akvo.
Hidropso (Med.). Eliĝo de la fluidaj partoj de l’ sango el la vazoj en la histojn aŭ kavojn de l’ korpo, sen inflamo.
Hidroskopo. Instrumento por malkovri subteran akvon.
Hidrostatiko. Parto de la fiziko pri la ekvilibro de la fluidoj.
Hidroterapio (Med.). Kuracado per la akvo.
Hieno (Zool.). Nokta raba mambesto (Hyaena).
Hierarĥio. Gradigo en la oficoj, postenoj ekleziaj, militistaj aŭ civilaj: La kardinaloj okupas la plej altan rangon, post la papo, en la katolika hierarĥio.
Hieraŭ. En la tago pasinta, la plej proksima al la hodiaŭa. Hieraŭa. Okazinta hieraŭ. Antaŭhieraŭ. Du tagojn antaŭ la hodiaŭa.
Hieroglifo. — 1. Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. — 2. Tute nelegebla skribo.
Higieno. Scienco pri la konservado de la sano. Higiena. De higieno: konforma al la higieno: higiena traktato; higiena vivo.
Higrometro. Instrumento por mezuri la malsekecon de l’ aero.
Higrometrio. Scienco pri la mezurado de la malsekeco de la aero.
Himenopteroj (Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj kaj postaj membranaj flugiloj estas kunigitaj kaj dum la flugado agas kvazaŭ unu paro: abeloj (Hymenoptera).
Himno. Kanto gloranta Dion; kanto de admiro, esprimo de admiro.
Hiperbolo. — 1 . (Mat.). Kurba linio, kies distancoj de du fiksitaj punktoj prezentas konstantan diferencon. — 2. Stila figuro, per kiu oni trograndigas por plifortigi la impreson: Kiam sonas lia potenca voĉo, la muroj tremas.
Hipertrofio (Med.). Nenormala grandiĝo, evolucio de histo aŭ organo: hipertrofio de la koro.
Hipnoto. Speco de dormo, kaŭzita per artaj procedoj, en kiu la dormanto perdas la propran volon kaj obeas aŭtomate al la volo de la dormiganto. Hipnota. Kiu rilatas la hipnoton: hipnota dormo, hipnotaj procedoj. Hipnotigi. Dormigi per hipnotaj procedoj. Hipnotiganto. Persono, kiu hipnotigas. Hipnotigato. Persono, kiun oni hipnotigas. Hipnotigisto. Persono, kies specialo estas hipnotigi.
Hipodromo. Loko por rajdado, por ĉevalaj vetkuroj.
Hipoĥondrio. Malgaja stato de la animo kun senkaŭza timo pri la sano. Hipoĥondriulo. Homo, suferanta la hipoĥondrion.
Hipokriti. Ŝajnigi neposedatan virton, esti nesincera. Hipokrita. Kiu ŝajnigas neposedatan virton; nesincera. Hipokrite. En hipokrita maniero. Hipokriteco. Eco de tiu, kiu estas hipokrita. Hipokritulo. Homo hipokrita.
Hipopotamo (Zool.). Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko (Hippopotamus).
Hipoteko. Jura institucio, garantianta la rajtojn de la posedanto de nemovebla havo kaj de ĝiaj kreditoroj.
Hipotenuzo (Geom.). Latero kontraŭa al la orto de ortangula triangulo: La kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du aliaj lateroj.
Hipotezo. Tezo kredebla, sed nepruvebla por klarigi fenomenojn, kiujn la scienco ne povas ankoraŭ ekzakte klarigi.
Hirta. Rekte staranta (pri la haroj).
Hirudo (Zool.). Parazita ringvermo sangsuĉa (Hirudo).
Hirundo (Zool.). Migranta birdo el la vico de l’ paseroj (Hirundo).
Hiskiamo (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel narkota rimedo (Hyosciamus niger).
Hisopo (Bot.) Mielporta vegetaĵo el la familio de l’ labiacoj, uzata en la medicino (Hyssopus officinalis).
Histerio (Med.). Nerva malsano, karakterizata de patologiaj simptomoj de la intelekto, sentemo kaj movoj, sen anatomiaj ŝanĝoj. Histeria. De histerio, karakterizata de histerio, devenanta de histerio: histeria simptomo, histeria virino, histeria ago.
Historio. Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj: La historio de la mezaj jarcentoj. Historia. — 1. Kiu rilatas historion; pri historio: historia verko. — 2. Efektiva, notita de la historio: historia fakto. — 3. Pri kiu oni posedas fidindajn sciigojn: historiaj tempoj. Historiisto. Verkisto historia, specialisto en la historio: Herodoto.
Histriko (Zool.). Mambesto el la vico de l’ mordantaj, kies haŭto estas kovrita de longaj pingloj (Hystrix).
Histriono. Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj.
Ho. Interjekcio de la miro, de l’ ĉagreno: Ho, ho, ho, kia ĉapelo! Ho ve, li mortis.
Hobojo. Muzika ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj. Hobojisto. Hoboja ludisto.
Hodiaŭ. En la tago, kiu estas nun: Hodiaŭ por mono, morgaŭ senpage. Hodiaŭa. Okazanta, estanta hodiaŭ: hodiaŭa kunsido. Hodiaŭo. Hodiaŭa tago.
Hoko. Kurbigita fera peco, per kiu oni ion altiras, aŭ sur kiu oni ion pendigas. Fiŝhoko. Hoko por fiŝkapti. Pordhoko. Hoko, sur kiu estas pendigita kaj sur kiu turniĝas pordo.
Holdo. Interno de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.
Homo. Supera mambesto, karakterizata de vertikala teniĝo, alta inteligenteco kaj parolkapablo: Homaro. La homa gento: bonfaranto de la homaro. Homama. Amanta la homojn, zorganta pri ilia feliĉo: homama persono, homama ago. Senhoma. Neloĝata de homoj: senhoma insulo.
Homeopatio (Med.). Kuraca metodo, aplikanta tre malgrandajn dozojn de rimedoj, kiuj en granda dozo kaŭzus malsanon, analogian al la kuracata. Homeopatia. Kiu rilatas la homeopation; tre malgranda (pri la kvanto): homeopatia kuracado; homeopatia kvanto.
Homeopato. Kuracisto adepto de l’ homeopatio.
Homogena. Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston.
Homologia. — 1. (Ĥem.). Kies strukturo havas la saman ĥemian formulon kaj la samajn ĥemiajn ecojn: La homologiaj acidoj: CnH2nO2. — 2. (Biol.). Samforma, samstruktura, sed servanta al diversaj celoj fiziologiaj ĉe malsamaj bestoj aŭ vegetaĵoj: La piedoj de l’ kvarpiedulo kaj la naĝilo de l’ fiŝo estas organoj homologiaj.
Homonimo. Vorto, kiu havas la saman formon (ortografion) kun alia, sed malsaman sencon: diamanto (brilianto) kaj diamanto (amanta Dion).