Akustiko. Parto de la fiziko, pri la sonoj.
Akuŝi. Eligi maturan feton: La patrino feliĉe akuŝis belan knabon. — 2. Tre malfacile fari, verki ion: Fine li akuŝis sian disertacion. Akuŝo. Ago de tiu, kiu akuŝas.
Akuŝisto. Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn. Akuŝistino. Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn: Akuŝantino. Virino, kiu akuŝas.
Akuta. Nelongedaŭra, akompanata de fortaj simptomoj (pri la malsanoj): akuta kataro. Komparu: Akra.
Akuzi. Proklami ies kulpon, krimon: akuzi iun pri ŝtelo, akuzi iun pri malnobleco. Akuzo. Ago, vortoj de tiu, kiu akuzas.
Akuzativo. Kazo, kies finiĝo estas n.
Akvo. H2O. Komponaĵo de oksigeno kaj hidrogeno; fluidaĵo, kovranta tri kvaronojn de la tero (maroj, lagoj, riveroj). Akva. — 1. Konsistanta el akvo: akva solvaĵo. — 2. Vivanta en akvo: akva vegetaĵo. Akvofalo. Akvoj de rivero, lago, k.t.p., falantaj de supre: la Niagara akvofalo. Akvomelono. Speco de melono kun ruĝa molaĵo.
Superakvego. — 1. Tre granda kvanto da akvo. — 2. La ĝenerala subakvigo de la tero, laŭ la biblio: Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego.
Akvaforto. Desegnaĵo, ĥemie farita sur kupro.
Akvarelo. Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en akvo. Akvarelisto. Pentristo de akvareloj.
Akvario. Akvujo por kulturi vegetaĵojn kaj fiŝojn.
Akvilegio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ ranunkolacoj kun sonorilforma floro (Aquilegium).
Al. — 1. Prepozicio, metata antaŭ nomo de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien estas direktata la ago: doni, donaci libron al knabo, amo de la patro al la filo, proksimiĝi al la urbo. — 2. Prefikso, esprimanta kien direktiĝas movo; lokon, kiun atingas movo: almeti, alporti.
Alabastro. Duone diafana speco de gipso de blanka koloro, similanta marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj: vazoj, statuetoj. Alabastra. El alabastro: alabastra vazo.
Alarmo. — 1. Alvoko al armiloj: La generalo ordonis trumpeti la alarmon. — 2. Sciigo, krioj pri proksimiĝanta danĝero.
Alarmi. Fari alarmon.
Alaŭdo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’ paseroj (Alaŭda arvensis).
Albinoso. Homo kun kunnaskita anomalio de la pigmento: plena aŭ preskaŭ plena manko de la pigmento en la haŭto, haroj, k.t.p.
Albumo. Libro por enmetado de fotografaĵoj, ilustraĵoj: Albumo de konataj Esperantistoj.
Albumino. Organika substanco, kiu formas la blankon de ovo kaj el kiu grandparte konsistas la korpo de la bestoj kaj vegetaĵoj.
Albuminurio (Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj).
Alciono (Zool.). Birdo krianta el la vico de l’ paseroj (Alcedo).
Aldo. La plej malalta voĉo de la virinoj. Aldviolono. Granda violono: korda instrumento, meza inter la violono kaj violonĉelo.
Aleo. Vojo en ĝardeno; vojo kun vico de arboj ĉe ĉiu bordo: aleo de tilioj.
Alegorio. Rakonto, kies temo estas metafore prezentita. Alegoria. Esprimita per metaforoj, metafore prezentita.
Aleno. Pinta fera peco por fari truojn en ledo: La aleno estas ilo de l’ ŝuistoj.
Alfabeto. Kolekto de ĉiuj literoj de lingvo en konstanta vico: Preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton.
Alfenido. Metala komponaĵo, imitanta la arĝenton: El alfenido oni faras kulerojn, forkojn, k.t.p. Alfenida. El alfenido: alfenida cigarujo.
Algo (Bot.). Familio de sensemaj vegetaĵoj, kreskantaj en akvo (Algae).
Algebro. Parto de la matematiko, en kies operacioj estas uzataj literoj: La algebro donas solvojn pli ĝeneralajn, ol la aritmetiko. Algebra. De la algebro, koncernanta la algebron: algebra problemo.
Alĥemio. Ĥemio de la mezaj centjaroj; arto aliigi metalojn en oron: La alĥemio estas la patrino de la ĥemia scienco.
Alia. — 1. Diferenca, ne egala, malsama: Tio estas tute alia afero! — 2. Dua el du: Ili disiĝis: unu iris dekstren, la alia maldekstren. Alie. — 1. Alimaniere. — 2. En kontraŭa okazo, se ne: Obeu, alie vi estos punita. Aliigi. Fari ion alia: aliigi la voĉon.
Aliiĝi. Fariĝi alia.
Alibio. Pruvo, ke akuzito estis en alia loko en la momento de la krimo.
Aligatoro (Zool.). Amerika krokodilo (Alligator).
Alineo. Linio, kies unua vorto iom foriĝas de la rando de manuskripto aŭ presaĵo: En «Vortaro de Esperanto» ĉiu radiko havas sian alineon.
Alko (Zool.). Speco de cervo kun larĝaj plataj kornoj (Cervus alces).
Alkalio (Ĥem.). Solvebla hidrato de bazo: hidrato de kalio, hidrato de natrio. Alkalia. Havanta karakteron, ecojn de alkalio: alkalia solvaĵo.
Alkoholo. Esenca parto de brandoj, vinoj, likvoroj (Ĥem. etila alkoholo): La trouzado de la alkoholo kaŭzas multajn malsanojn. Alkohola. El alkoholo, enhavanta alkoholon. Alkoholaĵo. Alkohola trinkaĵo.
Alkoholismo. Malsana stato, kaŭzita de la trouzado de alkoholaĵoj.
Alkovo. Ĉambro sen fenestro, por lito: La dormado en alkovo estas malutila por la sano. Komparu: Niĉo.
Almanako. Libro, enhavanta tabelon de l’ tagoj, monatoj, sezonoj kaj festoj de jaro, kun literaturaĵoj kaj praktikaj informoj.
Almenaŭ. — 1. Ne malpli oclass="underline" Por lerni fremdan lingvon oni bezonas almenaŭ du jarojn. — 2. Eble aliaj,…: Almenaŭ mi ne komprenas tion.
Almozo. Kio estas donata senpage al mizeruloj por helpi ilin: Blindulo petas almozon antaŭ la preĝejo. Almozulo. Homo, kiu vivas per almozoj.
Alno (Bot ). Arbo el la familio de l’ betulacoj, uzata de lignaĵistoj (Alnus).
Aloo (Bot.). Arbo, liveranta laksigan rezinon, el la familio de l’ liliacoj (Aloe).
Alopatio. Metodo de kuracado per rimedoj, kontraŭaj al la naturo de l’ malsano: La alopatio estas la sola serioza metodo, la homeopatio estas nur blago. Alopatia. De l’ alopatio, bazita sur la alopatio.
Alpako. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio [nun: Peruo]. Alpaka. El alpako: alpaka jako.