Honesta. Respektanta fremdan propraĵon, ne trompanta: honesta trovinto de perdita monujo; honesta komercisto. Honeste. En honesta maniero. Honesteco. Eco de tiu, kiu estas honesta. Malhonesta. Ne respektanta fremdan propraĵon, trompanta. Malhonestaĵo. Malhonesta ago.
Honoro. — 1. Reputacio, estimo, bazita sur neriproĉindeco de ies karaktero, agoj. — 2. Signo, pruvo de alta estimo, ŝato. Honori. Doni al iu pruvon de alta estimo, de ŝato: honori iun per elekto, honori kunvenon per sia ĉeesto. Honora. Bazita sur honoro: honora ofico.
Honorario. Sumo unufoje pagata por laboro, servo en t. n. liberaj profesioj: honorario de kuracisto, de advokato. Komparu: Salajro.
Honto. Malagrabla sento, kaŭzita de la konscio pri malhonesta, malbona ago, pri maldeca ago aŭ stato: ruĝiĝi de honto. Honti. Senti honton. Hontigi. Fari iun hontanta: La vortoj de la instruisto hontigis la maldiligentan knabon. Hontinda. Kiu indas honton: hontinta ago. Senhonta. Ne sentanta honton: senhonta homo, senhontaj vortoj. Hontema. Kiu facile hontas: hontema knabino.
Horo. 24-ono de tago; momento de l’ tago: Kioma horo estas? Malfrua horo. Ĉiuhore. En ĉiu horo.
Hordeo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies grajnoj estas uzataj kiel paŝtaĵo, por produktado de pano, biero (Hordeum).
Horizonto. Parto de la tera surfaco, videbla al observanto; la limo de tiu ĉi parto, la loko, kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo: vasta horizonto; aperi sur la horizonto.
Horizontala. Paralela al la surfaco de la senmova akvo: horizontala ebenaĵo, linio.
Horloĝo. Instrumento por mezuri la tempon kaj montri la horojn: poŝhorloĝo, murhorloĝo, turhorloĝo, vekhorloĝo. Horloĝisto. Fabrikanto, rebonigisto de l’ horloĝoj.
Horoskopo. Antaŭdiro de l’ astrologo pri la estonta sorto de infano laŭ la stato de la ĉielo en la momento de ĝia naskiĝo; antaŭdiro.
Hortensio (Bot.). Arbeto el la familio de l’ saksifragacoj kun belaj floroj (Hydrangea hortensium).
Hortulano (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj (Emberiza hortulana).
Hospitalo. Malsanulejo.
Hostio. Oblato, kiun la pastro sanktigas dum la meso kaj disdonas kiel komunion.
Hotelo. Meblita domo, kie fremduloj loĝas por difinita pago, ordinare dum mallonga tempo. Hotelmastro. Posedanto, administranto de hotelo.
Hufo. Korna ekstremo de l’ piedoj de multaj bestoj: hufo de ĉevalo, de bovo. Unuhufulo. Kies hufo ne estas fendita: La ĉevalo estas unuhufulo, la bovo — duhufulo. Hufofero. Arkforma fera peco, kiun oni najlas al la piedoj de la ĉevaloj.
Humo. Tero miksita kun malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
Humana. Posedanta la noblajn ecojn de l’ homo, kompatema, bonfaranta, helpema: humana persono, humana ago. Humane. En humana maniero. Humaneco. Eco de tio, kio estas humana. Humanigi. Fari ion humana: humanigi sovaĝulon.
Humanismo. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton.
Humanisto. Specialisto en la klasikaj lingvoj kaj literaturoj.
Humero (Anat.). Osto de la brako.
Humila. Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per siaj manieroj kaj konduto: humila servisto. Humile. En humila maniero. Humiligi. Fari iun humila. Humileco. Eco de tiu, kiu estas humila. Malhumila. Havanta tro altan opinion pri si mem kaj montranta tion per sia konduto; aroganta. Malhumileco. Eco de tiu, kiu estas malhumila. Komparu: Modesta.
Humoro. Stato de la animo: bona humoro, gaja humoro. Humoraĵo. Gajiga neserioza literatura verko: «La libro de l’ humoraĵo» de Lengyel.
Hundo (Zool.). Hejma kvarpieda besto, karakterizata de la fideleco al la homo, alta inteligenteco kaj flarsento: ĉashundo, gardohundo, ĉambrohundo (Canis domesticus).
Hura. Interjekcio de ĝoja aklamo; milita ekkrio antaŭ atako.
Husaro. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara.
Huzo (Zool.). Mara fiŝo el la familio de la sturgoj (Acipenser huso).
Ĥ
Ĥameleono (Zool.). Kolorŝanĝa lacerto. (Chamaeleo).
Ĥaoso. — 1. Primitiva stato de la universo, laŭ la greka mitologio, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj. — 2. Senordo: ĥaoso en diskuto. Ĥaosa. Senorda. Ĥaose. En ĥaosa maniero.
Ĥemio. Scienco pri la simplaj korpoj, iliaj komponaĵoj kaj pri la fenomenoj, en kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj. Ĥemia. Kiu rilatas la ĥemion: ĥemia fenomeno. Ĥemiaĵo. Ĥemia produktaĵo.
Ĥimero. — 1. Monstro de la greka mitologio kun tri kapoj kaj serpenta vosto. — 2. Io nerealigebla: Multaj nomas la ideon de la internacia lingvo ĥimero. Ĥimera. Nerealigebla: ĥimera projekto.
Ĥirurgo. Kuracisto. specialisto en la ĥirurgio.
Ĥirurgio. Parto de la medicino, kuracanta per la operacioj.
Ĥolero. Epidemia, tre danĝera malsano, karakterizata de vomado, laksado kaj fortaj doloroj de l’ intestoj.
Ĥoro. Aro de personoj kunkantantaj. Ĥorejo. Loko en la preĝejo, kie estas la orgeno kaj kie kantas la preĝeja ĥoro. Ĥoristo. Ano de ĥoro.
Ĥromotipio. Presado per koloroj.
I
I. Finiĝo de la aktiva infinitivo: fari, esti.
Ia. Adjektiva pronomo, esprimanta nedifinitan kvaliton, nedifinitajn ecojn: ia stranga ĵargono.
Ial. Pro ia kaŭzo (malofte uzata).
Iam. En iu tempo: Iam ni estis amikoj. Iama. Kiu estis iam: iama oficiro.
Ibiso (Zool.). Birdo el la vico de l’ longkruraj (Ibis).
-Id. Sufikso por derivi nomojn kun la signifo: infano, filo, naskito: bovido, reĝido, Napoleonido. Ido. Infano, filo, naskito, posteulo.
Ideo. — 1. Imago pri tio, kion oni ne povas senti: ideo de la bono. — 2. Opinio, por kiu oni estas preta batali; alta celo: morti por ideo. Samideano. Havanta la saman altan celon, la samajn ideojn: La Esperantistoj sin nomas ordinare samideanoj.