Indekso. Tabelo, redaktita en alfabeta ordo.
Indieno. Delikata multkolora katuno.
Indiferenta. — 1. Kiu prezentas neniun motivon por prefero, pri kiu oni ne zorgas: Kion vi faros, tio estas por mi indiferenta. - 2. Por kiu io estas indiferenta; kiu ne interesiĝas pri io: homo indiferenta por la belartoj. Indiferenteco. Eco de tiu, kiu estas indiferenta. Komparu: Apatia.
Indigo. Blua farbo, produktata el samnoma arbo.
Indigni. Senti koleron kaj malestimon pro nejusta, nenobla ago. Indigno. Sento de tiu, kiu indignas: esprimi indignon. Indignigi. Kaŭzi ies indignon.
Indiĝeno. Kies antaŭuloj loĝas la landon de tempo nememorebla: La Eŭropanoj ekstermis multajn indiĝenojn de Ameriko.
Indikativo (Gram.). Modo de la verboj, per kiu oni esprimas agon aŭ staton en maniero certa, absoluta.
Indiumo (Ĥem.). In. Arĝente blanka metalo.
Individuo. — 1. Unuopa estaĵo, persono rilate al la speco, aro, al kiu ĝi apartenas. — 2. Persono nekonata, pri kiu oni parolas senrespekte: Kiu venis? Iu suspektinda individuo. Individua. Persona, apartenanta al individuo, karakterizanta individuon: individua opinio. Individue. En individua maniero. Individueco. Eco, karakterizanta individuon.
Indukcio. — 1. Filozofia maniero de rezonado, faranta ĝeneralajn konkludojn el apartaj faktoj. — 2. Produkto de elektra fluo per magneto aŭ per alia elektra fluo. Indukcia. Bazita sur indukcio, devenanta de indukcio.
Indulgenco. Absolvo kompleta aŭ parta de la pekoj per la katolika eklezio.
Indulgi. Agi nesevere kontraŭ ies pekoj, eraroj: La gepatroj ofte tro indulgas siajn infanojn Indulgo. Agmaniero de tiu, kiu indulgas. Indulge. En indulga maniero. Indulgema. Kiu havas la inklinon indulgi.
Industrio. Produktado de riĉaĵoj per ferkulturo, per fabrikado de komercaĵoj el krudaj substancoj. Industria. — 1. Kiu rilatas la industrion, de la industrio: industria ekspozicio. — 2. Kun floranta industrio: Anglujo estas industria lando.
Inerta. Senmova, neagema: inerta kadavro, inerta homo. Inerte. En inerta maniero. Inerteco. — 1. Eco de tio, kio estas inerta. — 2. (Fiz.). Ĝenerala eco de la korpoj konservi sian staton de la senmoveco aŭ movo.
Infano. — 1. Homa estaĵo rilate al siaj gepatroj. — 2. Homa estaĵo de juna aĝo (ĝis la deka, dek kvina jaro). Infana. — 1. De infano: infana preĝo. — 2. Por infano: infana ĉapelo. — 3. Karakterizanta infanon: infana ago. Infane. En infana maniero. Infaneco. Infana aĝo: en la plej frua infaneco. Infanaĵo. Infana ago.
Infanterio. Pieda militistaro.
Infekti. Transdoni la ĝermon de malsano: infekti per la tuŝo, infekti per la puso. Infekta. Kiu transdonas la infektantan ĝermon: infekta malsano.
Infero. — 1. Loko, kie la pekuloj suferas eternan punon post la morto. — 2. Loko de granda sufero, de granda senordo: Ĉi tiu domo estas infero! Infera. — 1. Kiu apartenas al la infero: La inferaj pordoj. — 2. Karakterizata de malamo, malico: infera ruzo.
Infinitivo (Gram.). Modo, esprimanta verban ideon en ĝenerala, nedifinita maniero: bati, dormi. Agrable estas ripozi post la laboro. Li promesis silenti.
Inflamo. Malsana fenomeno, okazanta en la homa kaj besta organismo kaj karakterizata de ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj altiĝo de la temperaturo.
Influi. Havi efikon je la volo de alia persono: Bona ekzemplo influas pli forte ol admono. Influo. Efiko je la volo.
Influenco. Epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; gripo.
Informi. Doni sciigojn, klarigojn: informi pri la kondiĉoj de la ekzameno. Informo Sciigo, klarigo. Informiĝi. Peti, postuli informojn.
Infuzi. Meti substancon en varman fluidaĵon por ekstrakti el ĝi sukon: infuzi teon. Infuzaĵo. Solvaĵo, medikamento, preparita per la infuzado.
-Ing. Sufikso por derivi vortojn, esprimantajn objekton, en kiun oni enigas, fiksas ekstremon de alia objekto: En plumingo oni fiksas plumon por skribi, en cigaringo cigaron por fumi.
Ingveno (Anat.). Parto de la korpo inter la supro de la femuro kaj la malsupro de la ventro.
Inĝeniero. Homo, kiu kun la helpo de la aplikita matematiko kondukas kaj direktas la konstruon de la pontoj, vojoj, maŝinoj, fortikaĵoj k.t.p.
Iniciati. Unua proponi kaj fari ion.
Iniciativo. Iniciato, iniciatkapablo: homo sen iniciativo.
Iniciatoro. Iniciatinto.
Injekti. Enkonduki per speciala instrumento fluidaĵon sub la haŭton aŭ en kavon de la korpo: injekti morfinon. Injektilo. Instrumento kun akrepinta, tre maldika fintubo, por injekti.
Inko. Kolora fluidaĵo por skribi: nigra inko, ruĝa inko, kopia inko. Inkujo. Malgranda vazo por la inko.
Inklino. Emo, natura celado de la karaktero al io: inklino al la krimo. Inklina. Kiu havas inklinon. Inklinigi. Fari iun inklina. Inkliniĝi. Fariĝi inklina.
Inkluzive. Kalkulante ankaŭ: de la lundo ĝis la merkredo inkluzive = lunde, marde kaj merkrede.
Inkognito. Konservo de sekreto pri sia nomo kaj situacio: Inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festenoj. Inkognite. Konservante sekreton pri sia nomo kaj situacio: vojaĝi inkognite.
Inkubo. Teruranta fantomo de la sonĝo.
Inkvizicio. Pastra tribunalo de la mezaj jarcentoj por juĝi kaj puni la herezulojn.
Inkvizitoro. Membro de la inkvizicio.
Inokuli. Enkonduki en la organismon ĝermon de infekta malsano per tranĉo aŭ piko, por imunigi: inokuli variolon, inokuli rabion.
Insekto (Zool.). Granda klaso de artropodoj sespiedaj (pli ol 200,000 specoj): muŝo, abelo.
Insidi. Per ruzo kaj trompo sekrete malutili, peni malutili: insidi kontraŭ la virto de virino. Insido. Ago de tiu, kiu insidas. Insida. Bazita sur insido. Inside. En insida maniero. Insidema. Havanta inklinon al insido.
Insigno. Blazono; signo de povo, de ofico: reĝa krono.
Insisti. Firme resti ĉe sia opinio kaj postuli de aliaj agojn konformajn al ĝi; ne cedi al la opinio de aliaj: insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo. Komparu: Obstini, persisti.