Inspekti. Kontroli la laboron de oficistoj, laboristoj. Komparu: Kontroli, revizi.
Inspektoro. Supera oficisto, kies funkcio estas kontroli.
Inspiri. Naskigi penson, planon: inspiri al iu temon por literatura verko. Komparu: Sugesti.
Instali. — 1. Solene enkonduki en oficon, okupon: instali direktoron. — 2. Meti en la ĝusta loko kaj definitive aranĝi por la agado: instali maŝinon. Instalo. Ago de tiu, kiu instalas.
Instanco. Grado de la juĝa povo: apelacio al supera instanco.
Instigi. Morale puŝi al ago: La flama deziro proksimigi la momenton de la fina venko instigas ĉiujn Esperantistojn al la laboro por nia ideo. Instigo. Ago de tiu, kiu instigas. Komparu: Eksciti, stimuli.
Instinkto. Interna, senkonsidera impulso por ago: la instinkto de l’ bestoj. Instinkte. Per instinkto.
Institucio. Publika aŭ privata fondaĵo, organizaĵo: juraj institucioj.
Instituto. Nomo de diversaj institucioj, precipe lernejaj: instituto de inĝenieroj; franca instituto = franca akademiaro.
Instrui. Konigi al iu sciencon, doni lecionojn: instrui infanon; instrui matematikon; instrui al infano la gramatikon. Instrua. Kiu instruas: La eraroj de aliaj personoj malofte estas instruaj por ni. Instruado. Agoj de tiu, kiu instruas.
Instrukcio. Ordonoj kaj informoj, laŭ kiuj io devas esti farita: doni instrukcion al ambasadoro, al sendito.
Instrumento. Ilo, servanta kiel helpo la artoj, sciencoj, metioj: muzika instrumento, matematika, serurista. Komparu: Aparato. Maŝino.
Insulo. Tero, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de l’ akvo. Insulano. Loĝanto de insulo: La Angloj estas insulanoj. Insularo. Kolekto de najbaraj insuloj; arĥipelago: La Filipina insularo. Duoninsulo. Tero, de kelke da flankoj ĉirkaŭita de la akvo, kaj de unu kunigita kun la kontinento: la Balkana duoninsulo.
Insulti. Diri al iu ofendajn, maldecajn vortojn: For de ĉi tie fripono, porko! Insulto. Vortoj de tiu, kiu insultas.
-Int. Finiĝo de l’ aktiva participo de la pasinta tempo: farinta, fininte.
Integrala. Ne apartigebla, nedividebla, tuta, kompleta: integrala parto de tuto.
Intelekto. Kapablo pensi: La bestoj ne posedas intelekton. Intelekta. Kiu rilatas la intelekton.
Inteligenta. Posedanta spiritajn kapablojn. Inteligenteco. Eco de tiu, kiu estas inteligenta.
Intenci. Fiksi siajn pensojn sur io, por ĝin fari. Intenco. Stato de l’ animo de tiu, kiu intencas: Ne sufiĉas bonaj intencoj. Komparu: Plano, projekto.
Intendanto. Persono administranta domon, bienon: intendanto de princa palaco.
Intensa. Kondukata kun streĉitaj fortoj: intensa laboro, intensa terkulturado. Intense. En intensa maniero. Intenseco. Eco de tio, kio estas intensa.
Inter. — 1. Prepozicio por esprimi: havante de unu flanko unu objekton kaj de alia alian, sed restante ekster ĉiu aparte; en la nombro de: La tablo staras inter la pordo kaj fenestro. Venis cent personoj, inter ili dek infanoj. — 2. Prefikso por esprimi: reciproke, unu je alia: interparoli, interkonsenti.
Interdikto. Papa malpermeso al pastro plenumi liajn funkciojn.
Interesi. Veki la scivolon; esti grava por iu: La lingvistikaj demandoj interesas multajn Esperantistojn. Intereso. Efiko de tio, kio interesas: intereso de libro; intereso de leganto. Interesa. Kiu interesas: interesa romano. Interesiĝi. Havi scivolon por io: interesiĝi je la botaniko.
Interjekcio. Vorto, uzata kiel ekkrio kaj esprimanta sentojn: ah! ho ve!
Intermiti. Halti kaj rekomenciĝi en egalaj intertempoj. Intermita. Kiu intermitas: intermita febro, intermita fontano. Intermite. En intermitanta maniero.
Interna. — 1. Ĉirkaŭita de la limoj, de la surfacoj de fermita spaco; estanta en fermita spaco: interna korto, interna malsano. — 2. Morala, spirita, idea: la interna senco de la esperantismo. — 3. Koncernanta la landon mem, ne ĝiajn rilatojn kun aliaj landoj: ministro de la internaj aferoj. Interno. Interna spaco: interno de la ŝipo. Internaĵo. Objekto, estanta en la interno: La koro, pulmoj, intestoj estas internaĵoj de la homa korpo.
Interpelacio. Demando, farita de deputato en parlamento al ministro, por ricevi klarigon pri agoj de la registaro.
Interpreti. Traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun li ne komprenas: La Esperantistoj ĉie bonege interpretas al la samideanoj. Interpretisto. Homo, kies profesio estas interpreti.
Interpunkcio. Signo, por kiu oni apartigas du frazojn aŭ du vortojn de frazo: punkto, komo.
Intervjuo. Interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono, por ekscii la detalojn de ĝia vivo, ĝiajn opiniojn.
Intesto. Digesta kanalo de la homa kaj besta organismo: maldika kaj dika intesto.
Intima. — 1. Al kiu oni povas ĉion konfidi, por kiu oni ne havas sekretojn: intima amiko. — 2. Kiun oni povas konfidi nur al bona amiko, sekreta: intima interparolo. Intime. En intima maniero. Intimeco. Eco de tio, kio estas intima.
Intrigi. Ruze, sekrete agi por utili al si kaj malutili al aliaj. Intrigo. — 1. Ago de tiu, kiu intrigas: Dum la parlamentaj elektoj ĉie regas intrigoj kaj kalumnioj. — 2. Impliko de la cirkonstancoj, prezentanta la bazon de dramo, de romano. Intrigema. Havanta inklinon al intrigoj. Intriganto. Homo, kiu intrigas.
Invadi. Eniri en fremdan landon kun armiloj por ĝin konkiri. Invado. Ago de tiu, kiu invadas: La invadoj de l’ barbaroj detruis la Roman Imperion.
Invalido. Soldato, homo, ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalida. Ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalideco. Stato de tiu, kiu estas invalida.
Inventaro. Tabelo de objektoj, apartenantaj al persono, al institucio: inventaro de bieno, de fabriko.
Inversa. Kontraŭa al la ordinara, al la reala direkto de l’ objektoj: La spegulo donas inversan bildon de la objektoj.
Investi. Solene enkonduki en plenumotan oficon.
Investituro. Rajto de la reĝoj en la mezaj jarcentoj elekti kaj investi la episkopojn: La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro.
Inviti. Ĝentile peti iun veni: inviti al tagmanĝo, al edziĝa festeno. Invito. Ago, vortoj de tiu, kiu invitas,