Выбрать главу

Io. Objekto, afero, ideo nedifinita: Io falis de la tegmento. Io malhelpas min dormi.

Iom. la nombro, ia kvanto; ian nombron, kvanton: Trinki iom da teo.

Iri. — 1. Sin movi per la piedoj: iri sur la strato. — 2. Moviĝi: horloĝo, maŝino iras.3. Progresi, esti en stato: La afero iras bone. Antaŭiri. Iri antaŭ io, esti sekvata de io: La avangardo antaŭiras la armeon. Deiri. Iri de io kaj flankiĝi de ĝi: Deiri de la vojo. Foriri. Iri for de io kaj ĝin forlasi: Foriri de la urbo. Ekiri. Komenci la iradon: Post trihora ripozo la taĉmento ekiris. Eliri. Iri el io kaj veni eksteren: Eliri el la ĉambro. Eniri. Iri en ion kaj veni internen: Eniri en la preĝejon. Eniro. — 1. Ago de tiu, kiu eniras. — 2. Loko, tra kiu oni eniras: La kavo havas du enirojn. Rondiri. Iri ĉirkaŭ io, farante rondon, cirklon, regulan fermitan linion: La tera globo turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Subiri. Iri kaj veni sub ion; iri kaj veni sub la horizonton: Subiri tegmenton. La suno ĉiutage leviĝas kaj subiras. Suriri. Iri kaj veni sur ion: Suriri tegmenton. Trairi. Iri tra io kaj atingi ĝian ekstremon: trairi ĝardenon. Transiri. Iri trans ion kaj atingi ĝian alian flankon: transiri riveron. Irilo. Longa bastono kun flanka breteto (piedingo), por marŝi super la tero.

Irido (Bot.) Unukotiledona vegetaĵo (Iris).

Iridio (Ĥem.). Ir. Griza, tre malmola kaj fortika metalo, trovata kun plateno en kelkaj mineraloj, uzata por produktado de modelaj mezuriloj, por pintoj de ŝtalaj instrumentoj, k.t.p.

Iriso. Ronda membrano de la okulo, kun truo en la centro: Oni nomas la koloron de la okuloj laŭ la koloro de ilia iriso.

Ironio. Moka parolmaniero, kies esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri. Ironia. Bazita sur ironio. Ironie. En ironia maniero.

-Is. Finiĝo de la pasinta tempo de l’ aktivo.

Islamo. Mahometana religio.

-Ist. Sufikso por derivi nomojn de la personoj, kies konstanta okupo, profesio, metio, specialo estas tio, kion esprimas la radiko: forĝisto, telegrafisto, dentisto.

Istmo. Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn: Panamo.

-It. Finiĝo de la pasiva participo de la pasinta tempo: skribita, kaŝite.

Iu. — 1. Pronomo persona nedifinita. uzata kiam oni parolas pri unu el multaj personoj sendepende de ĝia kvalito: Iu venis.2. Adjektiva pronomo nedifinita kun la sama signifo: iuj personoj, iuj bestoj, iuj tabloj.

Izoli. Apartigi; malhelpi interrilatojn: izoli leprulon. Izolilo. Aparato por izoli elektrigitajn objektojn.

J

J. Finiĝo de la multenombro: patroj, bonaj, kelkaj, ĉiuj.

Ja. Jesanta konjunkcio: estas fakto, ekzistas neniu dubo: Vi ja scias.

Jaguaro (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ katoj (Felis onca).

Jaĥto. Malpeza eleganta promenŝipo.

Jako. Mallonga vesto, kovranta la supran parton de la korpo, sen baskoj.

Jam. Antaŭ la nuna momento; antaŭ pli aŭ malpli longa tempo; de pli aŭ malpli longa tempo: Mi jam diris tion al vi. La verko jam estas preta.

Jambo. Versmezuro, konsistanta el du silaboj: la unua mallonga, la dua longa, aŭ la unua neakcentita, la dua akcentita.

Janiĉaro. Soldato de la iama turka gvardio, konsistanta el junuloj, rabitaj en fremdaj landoj kaj perforte konvertitaj al la islamo.

Januaro. Unua monato de la jaro:

Jaro. Tempo, dum kiu la tero faras sian rondiron ĉirkaŭ la suno — 365 kaj unu kvarono da tago. Centjaro, jarcento. — 1. ento da jaroj. — 2. Numerita centjara periodo, kalkulita de la jaro de l’ naskiĝo de Jezuo Kristo: Esperanto estis kreita en la XIX jarcento. Ĉiujare . En ĉiu jaro. Jarkolekto. Kolekto de ĉiuj numeroj de gazeto, aperintaj dum unu jaro. Jarlibro. Verko, enhavanta resumon de l’ faktoj, okazintaj dum unu jaro, statistikajn sciigojn, k.t.p. Superjaro. Jaro enhavanta 366 tagojn.

Jasmeno (Bot.). Arbeto el la familio de l’ oleacoj, kun belaj bonodoraj floroj (Jasminium).

Je. Prepozicio, kun nedifinita signifo, uzata en la okazoj, kiam la senco de frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas uzi: preni iun per la mano, je la ŝultro, malsana je la stomako, je la tria horo, abunda je ornamaĵoj.

Jen. Vorto, uzata por montri ion proksiman en la spaco aŭ en la tempo: Jen la libro, kiun vi serĉas. Jen kion mi diros al vi. Jen… jen. Montras rapidan ŝanĝon de stato: unue… tuj poste…: La infano jen ploras, jen ridas. Jeno. Ĉi tio; tio, kio sekvas: Mi volas komuniki al vi la jenon.

Jes. Partikulo, uzata por montri, ke oni konsentas, aŭ ke la parolanto esta prava: Ĉu vi venos hodiaŭ? Jes, mi venos. Jesa. Konsentanta, aprobanta: jesa respondo. Jesi. Respondi jese, konfirmi.

Jezuito. — 1. Membro de la religia societo, fondita de Lojola. — 2. Homo ruza, hipokrita.

Jodo (Ĥem.). 1. Ĥemia elemento, malhele griza solida substanco kun metala brilo; ĝi estas uzata en la medicino, fotografado.

Ju … des. Konjunkcio, por esprimi ideon, paralele kun kies varioj alia ideo varias en sama grado: Ju pli multe la drinkulo trinkas, des pli forte li soifas.

Jubileo. Datreveno de grava fakto (ordinare dudek kvina, kvindeka, centa): La 25-jara jubileo de Esperanto.

Judaismo. Religio de la Hebreoj.

Jufto. Bova nepenetrebla ledo, ŝmirita de la interna flanko per gudro.

Jugo. — 1. Transversa ligna peco, metata sur la kolo de jungbovoj. — 2. Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. — 3. Sklava laboro, sklaveco.

Juglando (Bot.). Nukso de l’ juglandujo. Juglandujo. Arbo el la samnoma familio, kun multvalora ligno kaj oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj (Jugtans regia).

Juĝi. Esplori, ĉu iu estas kulpa aŭ senkulpa, prava aŭ malprava: juĝi krimulon. Juĝo. Ago de tiu, kiu juĝas: juĝo de Dio, la lasta juĝo. Juĝisto. Homo, oficisto, kies okupo estas juĝi. Juĝejo. Domo, ĉambro, kie oni juĝas.