Выбрать главу

Juki. Kaŭzi malagrablan senton en la haŭto, kvazaŭ de multenombraj delikataj pikoj: grati la jukantan vangon.

Julio. Sepa monato de la jaro.

Juna. Kiu ankoraŭ nelonge vivas: juna virino. Juneco. — 1. Eco, stato de tiu, kiu estas juna. — 2. Tempo, dum kiu oni estas juna: La juneco ne longe daŭras. Junulo. Juna homo. Junulino. Juna virino. Junigi. Fari iun juna: La amo junigas. Maljuna. Kiu jam longe vivas: maljuna avo. Maljuneco. — 1. Stato de tiu, kiu estas maljuna. — 2. Tempo, dum kiu oni estas maljuna: En la maljuneco oni estas singardema. maljunulo. Maljuna homo: griza maljunulo. Maljunulino. Maljuna virino. Maljunigi. Fari iun maljuna: La ĉagrenoj maljunigas. Maljuniĝi. Fariĝi maljuna: Post la morto de sia edzino li tute maljuniĝis. Komparu: Nova.

Jungi. Alligi bruton al la tirota, veturigota objekto: jungi ĉevalon al veturilo.

Junio. Sesa monato de l’ jaro.

Junipero (Bot.). Arbeto aŭ arbo el la familio de l’ koniferoj, ĉiam verda; ĝiaj beroj estas uzataj por brando, en la popola medicino (Juniperus).

Junko (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo, uzata por matoj, korboj (Spartium junceum).

Jupo. Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, de la zono ĝis la piedoj. Subjupo. Jupo, portata sub la ekstera jupo.

Juro. Leĝoscienco. Juristo. Specialisto en la leĝaj kaj juĝaj aferoj.

Justa. Kiu kondamnas la kulpan kaj proklamas prava la senkulpan justa juĝo. Juste. En justa maniero. Justeco. Eco de tio, kio estas justa. Maljusta. Kiu kondamnas la senkulpan kaj senkulpigas la kulpan. Maljuste. En maljusta maniero. Maljustaĵo. Maljusta ago. Komparu: Gusta, prava.

Juto. Ŝtofo el hinda kanabo.

Juvelo. Malgranda, luksa objekto kun multekostaj ŝtonoj, portata por ornamo: broĉo. Juvelisto. Homo, kies profesio estas fari juvelojn. Juvelujo. Skatolo por juveloj.

Ĵ

Ĵaketo. — 1. Surtuto kun unu vico de butonoj. — 2. Mallonga ekstera virina vesto, malvaste ĉirkaŭanta la talion.

Ĵaluza. Sentanta malamon, malĝojon pro timo, ke oni senigos lin de lia bono, sukceso; amanta kun maltrankvilo, ke la amata persono preferas iun alian: ĵaluza pri sia gloro; ĵaluza, kiel Otelo. Ĵaluze. En ĵaluza maniero. Ĵaluzo. Sento de tiu, kiu estas ĵaluza: La ĵaluzo estas vera turmento. Komparu: Envio.

Ĵargono. Kripligita lingvo, konsistanta el aliigitaj vortoj de unu aŭ de kelke da lingvoj.

Ĵaŭdo. Kvina tago de la semajno (se la dimanĉo estas la unua).

Ĵeti. Vivege formovi de si tra la aero: ĵeti ŝtonon sur tegmenton. Ĵetkubo. Malgranda kubo, kies ĉiu flanko havas 1 ĝis 6 punktojn, por ĵetadi en ludo.

Ĵokeo. Homo, kies profesio estas rajdi en la ĉevalaj vetkuroj.

Ĵongli. Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin. Ĵonglisto. Cirka artisto, kiu ĵonglas.

Ĵuri. Alvoki dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton, ke oni diras la veron: ĵuri per la nomo de l’ patrino. Ĵuro. Vortoj de tiu, kiu ĵuras. Ĵurpromeso. Solena promeso kun ĵuro, ke oni faros ion aŭ ne faros: ĵurpromeso de monaĥo; ĵurpromeso ne drinki plu. Ĵurrompo. Neplenumo de ĵuro.

Ĵurnalo. Ĉiutaga gazeto. Ĵurnalisto. Kunlaboranto de ĵurnalo.

Ĵus. Antaŭ tre mallonga tempo: Mi ĵus legis.

K

Kabalo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj, miksaĵo de religio, filozofio kaj magio.

Kabano. Simpla dometo (de l’ kamparanoj, sur la montoj).

Kabineto. Ĉambro, destinita al spirita laboro: kabineto de direktoro, de ministro, de kuracisto.

Kablo. Fasko de metalaj fadenoj, kovritaj per izoliloj: telegrafa, telefona kablo.

Kabrioleto. Malpeza unuĉevala kaleŝo.

Kaĉo. Kuirita grio.

Kadavro. Korpo de mortinta homo aŭ besto: La kadavroj kovris la tutan kampon de la batalo.

Kadenco. Takto, ritmo en la muziko, en la versoj.

Kadeto. Junulo, studanta en oficira lernejo.

Kadmio (Ĥem.). Cd. Ĥemia elemento, blanka metalo, trovata en mineraloj kun zinko.

Kadro. Lignaj, metalaj pecoj, ĉirkaŭantaj pentraĵon, fenestron: Ofte la kadro valoras pli multe, ol la pentraĵo. Enkadrigi. Meti en kadron, ĉirkaŭi per kadro: enkadrigi portreton.

Kaduka. Malforta, malsanema de la maljuneco: kaduka maljunulo. Kadukeco. Eco, stato de tio, kio estas kaduka. Kadukulo. Kaduka homo. Kadukulejo. Domo por kadukuloj.

Kafo. Grajnoj de l’ kafarbo kaj trinkaĵo, preparita el tiaj grajnoj. Kafarbo (Bot.). Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p., kies fruktoj enhavas po du grajnoj (Coffea arabica). Kafejo. Loko, kie oni trinkas kafon, teon, bieron, k.t.p., legas gazetojn.

Kaftano. Longa turka vesto.

Kaĝo. Skatolo, kesto el metala reto, el kradoj, por enfermi birdojn, sovaĝajn bestojn: leono en kaĝo.

Kahelo. Plato el bakita kaj. glazurita argilo, uzata por kamenoj.

Kaj. Konjunkcio, liganta aŭ kontraŭmetanta du vortojn aŭ frazojn: Muelisto, lia filo kaj azeno. Mi laboras, kaj li dormas.

Kajo. Apudborda strato, trotuaro; vojo inter la akvo kaj domoj.

Kajero. Kelke da falditaj kaj kunkudritaj paperaj folioj: kajeroj de lernanto; eldonaĵo, aperanta en kajeroj.

Kajuto. Ĉambreto de ŝipo: kajuto de la kapitano, de pasaĝero.

Kakao. Grajnoj de la kakaujo, el kiuj oni faras la ĉokoladon. Kakaujo (Bot.). Arbo el la familio de l’ malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko (Theobroma Cacao).

Kakatuo (Zool.). Speco de papago (Cacatua).

Kakto (Bot.). Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun neregule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dornosimilaj folioj, kun belaj floroj (Cactus).

Kalo. Dikiĝinta kaj malmoliĝinta haŭto: kaloj sur la manfingroj de la laboristoj; kaloj sur la piedfingroj.

Kalandri. Glatigi lavitan kaj sekigitan tolaĵon, premante ĝin per rulcilindroj. Kalandrilo. Maŝino por kalandri.

Kalcio (Ĥem). Ca. Ĥemia elemento, flava metalo; ĝia kombinaĵo kun oksigeno — kalko estas uzata kiel mortero.

Kaldrono. Granda metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.

Kalejdoskopo. Optika ludaparato, donanta simetriajn bildojn, senĉese ŝanĝiĝantajn.