Kalendaro. Sistemo de l’ tempkalkulado: Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron.
Kalendulo (Bot.) Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kun belaj floroj (Calendula).
Kaleŝo. Kovrita luksa veturilo por personoj.
Kalio (Ĥem.) K. Ĥemia elemento, alkalia mineralo; ĝiaj saloj: kalinitrato (salpetro); kalibromido uzata en la medicino k.t.p.
Kalfatri. Ŝtopi fendojn de ŝipo per stupo kaj gudro.
Kalibro. Diametro de cilindra, de sfera objekto: kalibro de pafilo, de kuglo, kanono de granda kalibro.
Kalifo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo.
Kaliko. Trinkvazo pli larĝa supre, sur piedo.
Kalikoto. Glata, densa kotona teksaĵo, similanta la tolon.
Kalko (Ĥem.). Kalcioksido, substanco uzata kiel mortero. Komparu: Cemento, mortero, stuko.
Kalkano. Posta parto de la homa piedo: la kalkano de Aĥilo. Kalkanumo. Posta parto de la ŝuo sub la plando.
Kalkuli. — 1. Serĉi la nombron de objektoj: kalkuli sian monon; kalkuli la voĉojn por kaj kontraŭ la propono. — 2. Fari matematikan operacion: kalkuli la jaran profiton, konante la sumon kaj la procenton. Kalkulo. Procedo, operacio, per kiu oni kalkulas. Kalkulema. Kiu havas inklinon al la kalkuloj; ne malavara. Alkalkuli. Aldoni per la kalkulo: alkalkuli la poŝtajn spezojn. Dekalkuli. Depreni per la kalkulo: dekalkuli la rabaton. Kalkulebla. Kiu povas esti kalkulita: La steloj de la serena ĉielo ŝajnas nekalkuleblaj.
Kalomelo (Ĥem.). Hg2Cl2. Hidrargo-klorido, blanka pulvoro, uzata kiel laksiga rimedo, kontraŭ la sifiliso.
Kalsono. Tola, kalikota pantalono, portata sub la jupo, sub la pantalono.
Kalumnii. Komuniki mensogajn sciigojn, malutilajn por ies honoro aŭ reputacio. Kalumnio. Vortoj de tiu, kiu kalumnias. Kalumniulo. Homo, kiu kalumnias.
Kamarado. Kunulo, kolego, samideano.
Kambio. Dokumento pri prunto, skribita sur speciala stampita papero.
Kameo. Juvela ŝtono kun konveksa skulptaĵo.
Kamelo (Zool.). Remaĉanta mambesto kun unu aŭ du ĝiboj de la dorso (Camelus).
Kamelio (Bot.). Arbeto el la familio de la ternostremiacoj, kun belaj floroj (Camellia).
Kameno. Masonita aŭ metala fajrujo por hejti. Kamentubo. Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de la kameno. Kamentubisto. Homo, kies okupo estas purigi la kamentubojn. Komparu: Forno.
Kamero. Senfenestra ĉambro.
Kamerlingo. Kardinalo, administranta la katolikan eklezion dum la elektado de nova papo.
Kamforo. Blanka aroma substanco, tre facile vaporiĝanta, ekstraktata el samnoma arbo kaj uzata en la medicino, pirotekniko, kontraŭ tineoj.
Kamizolo. Vesto de la supra parto de la korpo, ordinare trikita el lano, kun manikoj, portata sur aŭ sub la ĉemizo. Komparu: Veŝto.
Kamloto. Vulgara lana teksaĵo.
Kamomilo (Bot.). Herbo el la familio de l’ kompozitoj, kies floroj estas uzataj en la medicino (Chamomilla).
Kampo. Ebena tera areo, precipe kulturebla tera areo: tritika kampo, kampo de batalo. Kamparo. Aro de kultureblaj kampoj (kiel la malo de la urbo). Kamparano. Loĝanto de kamparo, neinstruita terkulturisto.
Kano (Bot.). Alta herbo el la familio de la graminacoj, kies sekigitaj trunketoj estas tre fortikaj, flekseblaj kaj uzataj, kiel bastonoj, por mebloj (Phragmites).
Kanabo (Bot.). Herbo el la familio de la kanabacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn. (Cannabis sativa).
Kanabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: kanabo.
Kanabeno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Fringilla linota).
Kanajlo. Senhonora, senhonesta homo.
Kanalo. Artefarita akva defluejo: urbaj kanaloj por la malpuraĵoj; la Sueza kanalo.
Kanalizi. Konstrui kanalojn, provizi per kanaloj: kanalizi urbon.
Kanapo. Longa apogseĝo por kelke da personoj.
Kanario (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Passer canarius).
Kanastro. Speco de forta tabako.
Kancelario. Oficeja ĉambro, en kiu oni akceptas la klientojn, donas kaj prenas dokumentojn k.t.p.
Kanceliero. Plej alta ŝtata oficisto: kanceliero de la Germana imperio.
Kando. Purigita, kristaligita diafana sukero.
Kandelo. Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo. Kandelingo. Ingo por fiksi kandelon.
Kandelabro. Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.
Kandidato. Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro: kandidato je parlamento. Kandidati. Kiel kandidato klopodi ricevi oficon, postenon. Komparu: Aspiranto.
Kaneli. Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro. Kanelo. Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.
Kanguro (Zool.). Speco de saltanta sakbesto (Macropus).
Kanibalo. Hommanĝanta homo.
Kanibalismo. Hommanĝado: La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko.
Kankro (Zool.). Speco de krustuloj (Astacus).
Kanono. Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k.t.p.: sieĝa, kampa kanono. Kanoni. Pafi per kanono. Kanonado. Pafado per kanonoj.
Kanono. {Reli.}. Eklezia leĝo.
Kanoniko. Supera pastro de la katolika eklezio.
Kanonizi. Soleneproklami iun sanktulo.
Kanti. — 1. Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn: kanti operan arion. — 2. Glori per kanto: Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo. Kanto. Tio, kion oni kantas. Kantado. Kantarto.
Kantarido (Zool.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj (Lytta vesicatoria).
Kantato. Poezia verko kun muziko por glori iun.
Kantino. Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.
Kantono. Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.
Kantoro. Preĝeja ĉefa kantisto.
Kanvaso. Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.
Kapo. — 1. Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. — 2. Supra, kapforma parto de objekto: kapo de pinglo. — 3. Inteligenteco, spiritĉeesto: havi bonan kapon, perdi la kapon. Kapturniĝo. Sento de manko de la egalpezo en la spaco, kiam al ni ŝajnas, ke ĉiuj objektoj turniĝas ĉirkaŭ ni.