Выбрать главу

Kapabla. Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari. Kapablo. Forto, eco necesa por ion fari: kapablo por la matematiko. Malkapabla. Kiu tute ne posedas kapablon: malkapabla administranto.

Kapitulaci. Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko. Kapitulaco. Ago de tiu, kiu kapitulacas.

Kapelo. Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.

Kapelo. Orkestro. Kapelestro. Ĉefo, direktanta kapelon.

Kaperi. Kapti malamikan ŝipon. Kaperŝipo. Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.

Kapitalo. Mona sumo, donanta renton. Kapitalisto. Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.

Kapitano. — 1. Oficiro, ĉefo de parto de regimento. — 2. Ŝipestro.

Kapitelo. Skulptita plivastigita supro de kolono.

Kapitolo. Antikva citadelo de Romo.

Kapono. Kastrita grasigita koko.

Kaporo (Bot.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo (Capparis spinosa).

Kaporacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj: kaporo.

Kaporalo. Supera infanteria suboficiro.

Kapoto. Mantelo kun kapuĉo.

Kapro (Zool.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo (Capra).

Kapreolo (Zool.). Mambesto el la familio de l’ cervoj (Cervus capreolus).

Kaprico. Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio: infana kaprico. Kaprice. En kaprica maniero. Kaprica. Kiu havas kapricojn.

Kaprikorno. Stelaro de l’ zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.

Kaprifoliacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: lonicero, sambuko, viburno.

Kapstano. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro: La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.

Kapsulo. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj: oblata, gelatena kapsulo.

Kapti. — 1. Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan: kapti leporon. 2. Preni ion per rapida movo: Li kaptis la ĉapelon de la tablo kaj forkuris. Kaptilo. Aparato por kapti: birdkaptilo. Militkaptito. Milita malliberulo. Kaptaĵo. Tio, kion oni kaptis, akiro.

Kapuceno. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.

Kapuĉo. Kapvesto, alkudrita al mantelo.

Kara. — 1. Amata: Mia kara Patrino!2. De alta prezo, kiu multe kostas: kara loĝejo. Karulo. Persono amata. Malkara. De malalta prezo.

Karabeno. Mallonga milita pulvopafilo.

Karafo. Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.

Karaktero. Individuaj ecoj, trajtoj de animo: nobla karaktero.

Karakterizi. Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn: La kaŝitaj pensoj plej bone karakterizas la homon. Karakteriza. Kiu karakterizas: karakterizaj trajtoj.

Karamboli. En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn. Karambolo. Ago de tiu, kiu karambolas.

Karamelo. Sukero fandita kaj parte malkomponita per la fajro.

Karaso (Zool.). Manĝebla fiŝo. vivanta en la senflua akvo, el la familio de l’ karpoj (Carassius vulgaris).

Karato. — 1. Unuo de la pezo de l’ perloj kaj diamantoj = 20 centigram. — 2. Proporcio de la oro en miksaĵo: La pura oro estas oro de 24 karatoj.

Karavano. Aro de kunvojaĝantaj pilgrimantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.

Karbo. Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.

Karbolo (Ĥem.). C6H5OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.

Karbono (Ĥem.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, grafito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).

Karbunkolo (Med.). Infekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.

Karcero. Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.

Kardo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ kompozitoj (Carduus).

Kardelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj (Fringilta carduelis).

Kardinalo. Plej alta pastro post la papo.

Karesi. Delikate, ame tuŝi: La patrino karesas la infanon. Kareso. Ago de tiu, kiu karesas. Karesa. Kiu karesas: karesa tuŝo, karesa vorto. Karese. En karesa maniero. Karesema. Kiu havas inklinon al la karesoj.

Kariero. Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.

Karikaturo. Desegnaĵo, pentraĵo, ridindiganta iun per komika troigo: politika karikaturo.

Kariofilo (Bot.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo (Caryophyllus aromaticus.)

Kariolo. Malpeza durada homveturilo.

Karmezino. Malhela ruĝo.

Karmino. Ruĝa farbo, produktata el la koĉenilo.

Karno. Muskoloj de vivanta estaĵo: La sago trapenetris ĝis la karno. Komparu: Viando.

Karnavalo. Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.

Karoo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.

Karobo (Bot.). Frukto de karobarbo.

Karobarbo. Arbo el la familio de la fabacoj (Ceratonia siliqua).

Karoto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko (Daucus carota).

Karpo (Zool.). Speco de manĝebla riverfiŝo (Cyprinus carpio).

Karpeno (Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj (Carpinus betulus).

Karto. Dika papera folio aŭ folieto kun desegnaĵo aŭ surskribo: vizitkarto, poŝtkarto, ludkarto, geografia karto. Komparu: Bileto.

Kartavi. Elparoli r per la gorĝo: Multaj Francoj kartavas.

Kartelo. Interkonsento de industriistoj de la sama fako por gardi siajn interesojn.

Kartilago (Anat.). Histo blanka, malmola kaj elasta, kiu kovras la ekstremojn de l’ ostoj.