Выбрать главу

Kartografio. Arto fari la geografiajn kartojn.

Kartoĉo. Kanona pafaĵo, konsistanta el kugloj, pecoj de plumbo k.t.p.

Kartono. Dika papero, kiun oni uzas por skatoloj, bindaĵoj, k.t.p.

Kartuŝo. Kartona aŭ metala cilindro, enhavanta la pafaĵon de pulvopafilo, de pistoleto, k.t.p.

Karuselo. — 1. Iamaj rajdludoj de l’ kavaliroj; rondrajdado. — 2. Granda ligna disko, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso, kun benkoj kaj ĉevaloj por rondveturado.

Kaso. Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon. Kasisto. Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.

Kasacio. Leĝa nuligo: kasacio de verdikto, de testamento.

Kaserolo. Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu: Poto.

Kasko. Metala kapkovraĵo de soldatoj.

Kaskado. Malgranda akvofalo.

Kasto. Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso: La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo.

Kastelo. Fortikigita loĝloko. Kastelmastro. Administranto de kastelo.

Kastoro (Zool.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn (Castor fiber).

Kastri. Forigi la seksan glandon: kastrita ĉevalo. Kastrito. Homo kastrita: La kastritoj kantas soprane.

Kaŝi. Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta: kaŝi objekton, kaŝi penson. Kaŝo. Ago de tiu, kiu kaŝas. Kaŝema. Kiu havas inklinon al kaŝado, al sekretoj. Kaŝejo. Loko, kie oni kaŝas aŭ sin kaŝas. Malkaŝi. Konigi sekreton, konfesi.

Kaŝaloto (Zool.). Mambesto el la vico de l’ balenfiŝoj (Physeter macrocephalus).

Kaŝtano. Frukto de kaŝtanujo. Kaŝtanujo. Arbo el la familio de l’ kupuliferoj (Castanea vesca).

Kato (Zool.). Hejmigita raba mambesto (Felis domestica).

Katafalko. Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.

Katakombo. Subtera tombejo.

Katalepsio (Med.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj. Katalepsia. Kiu rilatas la katalepsion: katalepsia dormo. Katalepsiulo. Homo, kiu havas la katalepsion.

Katalogo. Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko: katalogo de muzeo. Katalogi. Fari katalogon, noti en katalogo: katalogi sian bibliotekon.

Kataplasmo. Kuiritaj varmaj semoj, branoj k.t.p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l’ furunkoj, abscesoj.

Kataro. Inflamo de muka membrano: kataro de l’ nazo, kataro de l’ stomako.

Katarakto. Akvofalo, kaskado: La kataraktoj de Nilo.

Katarakto (Med.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.

Katastrofo. Subita malfeliĉa akcidento: fervoja katastrofo.

Katedro. Podio por profesoro.

Katedralo. Ĉefa episkopa preĝejo.

Kategorio. Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj. Kategoria. Senkondiĉa, firma, decida: kategoria respondo. Kategorie. En kategoria maniero.

Kateĥismo. Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.

Katenoj. Ĉeno por malliberigi krimulon. Kateni. Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn: kateni mortiginton.

Katolicismo. Katolika religio.

Katolika. Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo: katolika dogmo, katolika preĝejo. Katoliko. Homo de la katolika religio. Katolikeco. Eco de tiu, kiu estas katolika.

Katuno. Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.

Kaŭcio. Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.

Kaŭĉuko. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj: El kaŭĉuko oni faras kaloŝojn.

Kaŭri. Sidi sur la kalkanoj.

Kaŭterizi (Med.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.

Kaŭzo. Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo: kaŭzo de milito, de malsano. Kaŭzi. Esti la kaŭzo de io: kaŭzi malordon.

Kavo. Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo: kavo en tero, kavo de l’ koro.

Kavalerio. Milita rajdistaro.

Kavaliro. En la mezaj jarcentoj — ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio: migranta kavaliro.

Kavalkado. Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.

Kaverno. Profunda kavo sub la tero: La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj. Komparu: Groto.

Kaviaro. Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.

Kazo. Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj: nominativo, akuzativo. La latina lingvo posedis ses kazojn. Komparu: Okazo.

Kazeo. Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon. Kazeiĝi. Fariĝi kazeo.

Kazeino. Albumina parto de la lakto.

Kazemato. Arkaĵa subteraĵo de citadelo, kie oni tenas la eksplodemajn substancojn, malliberulojn.

Kazerno. Konstruaĵo, destinita por loĝejo de la soldatoj.

Kazino. Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en la kuraclokoj.

K.c. Kaj ceteraj.

Ke. Konjunkcio de: — 1. Komplementaj frazoj: scii, diri, esperi, ke iu venos.2. Cirkonstancaj frazoj: tial ke (kaŭzo), por ke (celo), tiel ke (maniero), kondiĉe ke.

Keglo. Ligna koloneto, kiun oni penas renversi per ligna globo: ludi keglojn.

Kelo. Subtera spaco, en kiu oni gardas kaj konservas vinon, nutraĵon.

Kelke. Nedifinita nombro (pli ol unu, malpli ol dek): Venis kelke da gastoj. Kelka. Nedifinita pronomo, esprimanta parton el tuto: kelkaj homoj kredas, ke la vero ĉiam venkas.

Kelnero. Servisto, kiu alportas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la restoracioj, kafejoj.

Keno. Rezinoriĉa ligno.

Kenopodiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: beto, spinaco.

Kepo. Militista ĉapo, mallarĝiĝanta supren, kun larĝa horizontala ŝirmilo.

Kero. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj koroj.

Kerno. Tre malmola parto en la interno de fruktoj: la kerno de pruno. Komparu: Grajno, greno, semo.