Выбрать главу

Kerubo. — 1. Anĝelo de la plej «alta» ĉiela horo. — 2. Ĉarma infano.

Kesto. Kvarangula, ordinare ligna ujo: kesto por karbo. Poŝta kesto. Kesto, en kiun oni ĵetas la leterojn, destinitajn por la poŝto. Tirkesto. Tirebla kesto de tablo, komodo, k.t.p.

Kia. Demanda kaj relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito: Kian drapon vi deziras, dikan aŭ maldikan? Kia ago, tia pago.

Kial. Pro kia kaŭzo: Kial vi ne venis?

Kiam. En kiu tempo: Kiam vi finos vian laboron? Kiam oni dormas, oni ne pekas.

Kie. En kiu loko: Kie vi pasigos la someron? Rikolti tie, kie oni ne semis.

Kiel. — 1. Kiamaniere: Kiel vi klarigas al la lernantoj la uzadon de «si»? Kiel vi agos, tiel oni reagos.2. En kia grado: Kiel alta estas la monto?

Kies. De kiu, apartenanta al kiu: Kies verkon vi legas nun? Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.

Kilo. Ĉefa trabo de ŝipo, okupanta ĝian tutan longon.

Kilogramo. Mil gramoj. Kilogramometro. Unuo, esprimanta la laboron, necesan por levi unu kilogramon al la alteco de unu metro.

Kilolitro. Mil litroj.

Kilometro. Mil metroj.

Kinematografo. Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn.

Kinino. Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro.

Kio. Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion, kion vi prenis.

Kiom. Kia nombro, kia kvanto; kian nombron, kvanton: Kiom da gastoj venos? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.

Kiraso. Armaĵo natura aŭ artefarita, kovranta kaj ŝirmanta la korpon: kiraso de soldato, de ŝipo, de testudo {nun: kiraso de testudo = karapaco}.

Kirli. Rondturni fluidaĵon per bastoneto: kirli ovojn, acidan lakton. Kirlo. Rondturno: akvokirlo, ventokirlo. Kirlilo. Bastoneto, instrumento por kirli.

Kirŝo. Brando, farata el ĉerizoj kaj merizoj.

Kiso. Delikata tuŝo per lipoj, kiel esprimo de la amo aŭ respekto. Kisi. Delikate tuŝi per la lipoj, por esprimi la amon aŭ respekton: kisi iun, kisi manon, kisi iun je la mano. Kisado. Ripetitaj kisoj.

Kitelo. Vasta longa tola vesto por la viroj. Komparu: Bluzo, burnuso, mantelo.

Kiu. — 1. Pronomo persona, demanda kaj relativa: Kiu venis? Salutu ĉiujn, kiujn vi renkontos. — 2. Adjektiva pronomo, demanda kaj relativa: En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Madrido. Kiun kordon vi tuŝos, tiu eksonos.

Klaĉi. Paroli malbone pri iu kun la intenco malutili al lia reputacio.

Klafto. Mezuro de la longeco —1,95 m.

Klaki. Fari sekan mallongan sonon, kiel ekzemple brubatante la manojn.

Klapo. Ligna, metala aŭ leda kovraĵo por enlasi internen fluidaĵon, gason kaj malhelpi ĝin eliĝi, aŭ por ellasi ĝin kaj malhelpi eniĝi: klapo de vapormaŝino.

Klara. — 1. Pura kaj travidebla: klara akvo.2. Facile komprenebla: klara esprimo. Klare. En klara maniero. Klareco. Eco de tio, kio estas klara: klareco de vino, de frazo. Klarigi. Fari ion klara,: klarigi fluidaĵon, proponon. Klariĝi. Fariĝi klara. Klarigebla Kiu povas esti klarigita. Malklara. — 1. Malpura kaj netravidebla, — 2. Malfacile komprenebla.

Klarneto. Muzika ligna blovinstrumento kun beko kaj klavoj. Klarnetisto. Klarneta ludisto.

Klaso. Grupo de vivantaj estaĵoj aŭ objektoj, arigitaj laŭ la rango, naturo: klaso de lernejo, de socio, de vagonaro, de bestoj aŭ vegetaĵoj.

Klasifiki. Grupigi laŭ klasoj: klasifiki la sciencojn. Klasifiko. Grupigo laŭ klasoj.

Klasika. — 1. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj: la klasika kaj la romantika literaturo. 2. Antikva greka kaj latina (lingvo): la klasikaj lingvoj.3. Tre bona, modela, imitinda: klasika stilo. Klasike. En klasika maniero. Klasikeco. Eco de tio, kio estas klasika. Klasikulo. Klasika aŭtoro.

Klavo. Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi instrumenton: klavo de fortepiano {nun: piano}, klavo de skribmaŝino. Klavaro. Vico, vicoj de klavoj de instrumento.

Klemato (Bot.). Volve rampanta arbeto el la familio de l’ ranunkulacoj (Clematis vitalba).

Klera. Instruita, kiu konas la sciencojn. Klereco. Eco de tiu, kiu estas klera. Klerulo. Klera homo. Klerigi. Fari iun klera. Kleriĝi. Fariĝi klera. Malklera. Tute neklera.

Klerikala. Partiano de la pastraro kaj de ĝia supereco.

Kliento. — 1. Konstanta aĉetanto, mendanto: komerca kliento.2. Persono, kiu konfidas siajn aferojn al advokato, sian sanon al kuracisto: kliento de advokato, kliento de kuracisto. Klientaro. Tutaĵo de klientoj.

Klimato. Tutaĵo de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono, precipe la temperaturo kaj malsekeco: milda, akra klimato.

Klini. Fleksi malsupren: klini la kapon, sin klini.

Klingo. Metala akra parto de tranĉilo, de glavo: La glavo konsistas el klingo kaj tenilo.

Kliniko. Hospitala sekcio, malsanulejo por la medicinaj esploroj kaj studoj.

Klistero. Laksiga lavaĵo, injektata en la rektan inteston. Klisteri. Injekti klisteron. Klisterilo. Instrumento por klisteri.

Kliŝo. — 1. Fotografia negativo, fiksita sur vitro, por fari kopiojn. — 2. Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo. Kliŝi. Fari kliŝon.

Kloako. Kavo por malpuraĵoj kaj ekskrementoj.

Klopodi. Peni sukcesigi, realigi entreprenon: klopodi por fondi societon; klopodi ĉe la registaro. Klopodo. Ago de tiu, kiu klopodas.

Kloro (Ĥem.). Cl. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.

Klorofilo. Verda substanco de la ĉeloj de l’ folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.

Klorozo (Med.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l’ fortoj.

Kloŝo. Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn: horloĝon, fromaĝon, k.t.p.

Klubo — 1. Societo por amuzo, por sporto: klubo de ŝakludantoj.2. Politika societo. Klubano. Membro de klubo.