Выбрать главу

Kluki. Eligi sonojn kiel la kokinoj.

Kluzo. Akvobaro sur kanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.

Knabo. Infano de la vira sekso; junulo. Knabino. Infano de la virina sekso; junulino.

Knari. Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.

Knedi. Premi kaj miksi en homogenan mason: knedi paston, knedi argilon. Knedujo. Vazo, en kiu oni knedas.

Knuto. Vipo por kondamnitoj en Rusujo.

Koakso. Hejtoksidita porhava karbo.

Koalicio. Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.

Kobalto (Ĥem.). Ko. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.

Koboldo. Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.

Koĉenilo (Zool.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon (Coccus cacti).

Kodo. Leĝaro: civila kodo, komerca kodo {nun ankaŭ: kodekso}.

Kodicilo. Aldono, kompletigo de testamento.

Koeficiento. Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta: 2ab.

Kofro. Fermebla vojaĝa kesto. Komparu: Valizo.

Koheri. Kuniĝi, altiri unu alian (molekuloj).

Koincidi. Okazi en la sama tempo: La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu.

Kojno. — 1. Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. — 2. Kojnforma objekto.

Koko (Zool.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn (Gallus domesticus).

Kokardo. Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.

Kokcinelo (Zool.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo (Coccinelta).

Koketi. Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto: Vane ŝi koketis la malvarman junulon. Koketa. Kiu koketas. Kokete. En koketa maniero. Koketeco. Eco de tiu, kiu estas koketa.

Kokluŝo (Med.). Infekta malsano de l’ infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.

Kokono (Zool.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.

Kokoso (Bot.). Grandega nukso de la kokosarbo. Kokosarbo. Alta arbo el la familio de l’ palmoj (Cocos nucifera).

Kokso (Anat.). Parto de l’ korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.

Kolo (Anat.). — 1. Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko: La ĝirafo havas tre longan kolon.2. Longa, mallarĝa kolsimila parto de objekto: la kolo de botelo. Kolumo. Parto de vesto, ĉirkaŭanta la kolon: kolumo de ĉemizo, de surtuto.

Kolbaso. Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando. Kolbaseto. Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.

Kolego. Kune studanta, kune laboranta: kolego de liceo, de universitato, de ofico. Kolege. Kiel kolego, amike.

Kolegio. — 1. Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon: kolegio de kardinaloj.2. Supera lernejo: la kolegioj de Kembriĝo.

Kolekti. Kunigi, kunmeti apartajn objektojn, farante ilin sia propaĵo: kolekti florojn, monon. Kolektanto. Homo, kiu kolektas. Kolektisto. Homo, kies profesio estas kolekti: kolektisto de impostoj. Kolektiĝi. Kuniĝi, kunevi. Kolekto. Aro de kolektitaj objektoj: kolekto de antikvaj moneroj. Jarkolekto. Aro de ĉiuj numeroj de gazeto dum unu jaro: jarkolekto de «Esperantisto».

Kolektiva. — 1. Farita de multaj personoj: kolektiva laboro.2. Konsistanta el multaj objektoj: kolektiva nomo.

Koleopteroj (Zool.). Insektoj, formantaj specialan vicon, karakterizatan de la malmoleco de la antaŭaj flugiloj, kovrantaj la postajn kaj ne taŭgaj por la flugado.

Kolero. Sento de forta nekontenteco, montrata per vortoj aŭ faroj. Koleri. Esti en kolero. Kolera. Kiu koleras. Kolere. Kun kolero. Kolerema. Kiu facile koleras. Koleremo. Eco de tiu, kiu estas kolerema. Kolerigi. Fari iun kolera, kaŭzi ies koleron.

Kolerika. Kolerema: kolerika temperamento. Kolerikulo. Homo kolerika.

Kolibro (Zool.). La plej malgranda el la birdoj, kun brilaj multkoloraj plumoj (Trochilus).

Koliko. Spasma doloro de l’ intestoj.

Kolimbo (Zool.). Speco de naĝbirdo (Colymbus).

Kolizio. Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, motivoj: kolizio inter la honoro kaj timo.

Kolodio. Solvaĵo de pafkotono en etero; senkolora densa fluidaĵo, uzata en la medicino por kunglui fendetojn, vundetojn de la haŭto.

Kolofono. Rezino uzata por froti la arĉojn.

Kolombo (Zool.). Speco de hejma birdo (Columbus).

Kolono. Vertikale kaj libere staranta ligna, ŝtona aŭ fera subteno de parto de konstruaĵo. Kolonaro. Vico de kolonoj.

Kolonelo. Ĉefo de regimento.

Kolonio. Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l’ patrujo: germanaj kolonioj en Afriko. Koloniano. Loĝanto de kolonio.

Koloro. Impreso, kiun faras sur la okulon lumantaj objektoj sendepende de ilia formo: la sep koloroj de la ĉielarko. Kolori. Liveri koloron: La herbo verde koloris la kampojn. Kolora. Havanta koloron: rozkolora. Multkolora. Posedanta kelke da koloroj, multe da koloroj: multkolora birdo, tuko. {nun ankaŭ: bunta}. Komparu: Farbo.

Koloraturo. Artista ornamado de la kanto per triloj.

Koloso. Grandega objekto aŭ persono: La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.

Kolporti. Vendi, disportante la komercaĵojn. Kolportisto. Vendisto, disportanta siajn komercaĵojn.

Kolubro (Zool.). Speco de nedanĝera serpento (Coluber).

Kolzo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ kruciferoj, uzata kiel paŝtaĵo (Brassica napus oleifera).

Komo. Interpunkcia signo, havanta la formon de vertikala kurba streketo, por apartigi partojn de frazo aŭ du frazojn unu de alia. Punktokomo. Interpunkcia signo, konsistanta el punkto kun komo sub ĝi.

Komandi. Militiste ordoni, estri militistan taĉmenton. Komando. Ago, vortoj de tiu, kiu komandas; mallonga militista ordono. Komandanto. Militista ĉefo: komandanto de citadelo.