Выбрать главу

Komandoro. — 1. Kavaliro de ordeno: komandoro de la franca legio.2. Ĉefo de kavaliroj.

Kombi. Purigi kaj ordigi la harojn per speciala ilo, provizita je longaj, maldikaj dentoj. Kombilo. Ilo provizita je longaj kaj maldikaj dentoj por purigi kaj ordigi la harojn: ebura, korna, metala kombilo.

Kombini. Kunmeti, ordigi objektojn aŭ ideojn, por ke ili formu akordan tuton, por ke ili ebligu fari konkludojn.

Komedio. — 1. Scena verko, prezentanta en amuza kaj satira maniero la morojn kaj malvirtojn de individuoj kaj de socio: la komedioj de Molière.2. Ŝajnigo, hipokriteco: Perfidulo, ludanta komedion de lojaleco. Komedia. De komedio, kiu rilatas komedion: komedia aktoro, komedia verkisto. Komedianto. Kiu ludas komedion (en figura senco), nesincera, hipokrita.

Komenci. Fari la unuan parton de io, fari la unuan paŝon: komenci laboron, komenci paroli. Komenco. Unua parto, unua apero, punkto de eliro: komenco de spektaklo, komenco de la mondo, komenco de vojo. Komence. En la komenco. Komenciĝi. Havi la komencon, komenci esti: La nokto komenciĝas ne tuj post la subiro de la suno.

Komenti. — 1. Klarigi per notoj literaturan verkon: komenti antikvan aŭtoron.2. Klarigi ies opiniojn, ies intencojn: malĝuste komenti artikolon. Komento. Noto, klariganta literaturan verkon; klarigo de ies intencoj, opinioj.

Komentario. Komento.

Komerci. Profesie interŝanĝi produktaĵojn unu je alia aŭ je mono; profesie aĉeti kaj vendi. Komerco. Profesia interŝanĝo de produktaĵoj unu je alia aŭ je mono: la komerco kaj industrio; la libera komerco. Komercaĵo. Komercata objekto: Komparu: Negoco.

Kometo (Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto.

Komforto. Oportunaĵoj de la loĝado, vivado: La komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso. Komforta. Provizita je komforto: komforta loĝejo, komforta vagono. Komforte. En komforta maniero. Komparu: Oportuna.

Komika. Amuza, ridinda: komika sceno, komika aspekto. Komike. En komika maniero. Komikeco. Eco, stato de tio, kio estas komika: La komikeco de lerte trompata edzo. Komikulo. Homo komika.

Komisii. Konfidi al elektita persono plenumon de decido, solvon de problemo, laboron: komisii al la sekretario publikigon de protokolo. Komisio. — 1. Komisiita afero: malfacila komisio. — 2. Komisiitaro: La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. Komparu: Devo, funkcio, tasko.

Komisaro. Ŝtata oficisto, al kiu oni komisiis specialan, provizoran funkcion.

Komitato. Anaro de membroj, elektitaj aŭ nomitaj en kunveno por studi, direkti iun aferon: la konstanta komitato de la kongresoj.

Komizo. Helpanto, vendanto en butiko.

Komodo. Meblo, konsistanta el kelke da tirkestoj unu super alia.

Kompakta. Kies eroj, molekuloj estas forte alpremitaj, proksimigitaj unu al alia: kompakta substanco, kompakta korpo. Kompakteco. Eco de tio, kio estas kompakta. Kompakte. En kompakta maniero.

Kompanio. Kuniĝo de personoj, kune kondukantaj komercan aŭ industrian aferon; komerca, industria societo: akcia kompanio. Kompaniano. Membro de kompanio. Komparu: Asocio, ligo, societo, unuiĝo.

Kompari. — 1. Esplori du aŭ kelke da objektoj, por trovi similecon aŭ diferencon inter ili: Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo.2. Prezenti per vortoj du objektojn kiel similajn, por klarigo, por stila ornamo: La juneco estas la printempo de la vivo. Komparo. Komparanta ago, frazo: komparoj de Homero.

Komparativo. Gramatika formo de adjektivo aŭ de adverbo, montranta pli altan aŭ pli malaltan gradon de eco: pli bona, malpli longa.

Kompaso. Instrumento, konsistanta el magneta vergeto, libere turniĝanta kaj ĉiam montranta per unu pinto la nordon.

Kompati. Senti ies malfeliĉon kvazaŭ sian propran: kompati iun, kompati ies malfeliĉon. Kompato. Sento de tiu, kiu kompatas. Kompatema. Kiu facile kompatas, kiu havas la inklinon kompati: kompatema homo, kompatema koro. Senkompata. Kiu ne kompatas.

Kompendio. Mallongigo de scienca, de instrua verko: kompendio de la algebro.

Kompensi. Doni, pagi ion, por anstataŭi perdon, mankon, malbonon: La asekura kompanio kompensas la perdojn, kaŭzitajn de la brulo. La intereso de la enhavo kompensas la stilon, iom pezan. Kompenso. Objekto donata, sumo pagata, por kompensi: La kompenso atingis mil frankojn.

Kompetenta. Havanta sufiĉan scion, kapabla juĝi, solvi sciencajn problemojn, plenumi spiritan laboron: kompetenta juĝanto, kompetenta instruisto. Kompetenteco. Eco de tiu, kiu estas kompetenta. Kompetente. En kompetenta maniero, kun kompetenteco.

Kompili. Verki neoriginale, prenante materialon el aliaj pretaj verkoj: kompili lernolibron. Kompilo. Ago de tiu, kiu kompilas: Kompilo iafoje donas verkon pli bonan, ol la originalo.

Komplemento. Tio, kion oni devas aldoni, almeti al io, por ĝin fari kompleta: komplemento en la matematiko; rekta, nerekta komplemento en la gramatiko. Komplementa. Kompletiganta: komplementa angulo.

Kompleta. Al kiu mankas neniu parto, neniu ero: kompleta gramatiko. Kompletigi. Fari ion kompleta: En la dua eldono la verko estis kompletigita. Komparu: Plena, tuta.

Komplezo. Servo de afableco: Granda estos la komplezoj se vi mendos por mi ĉambron en hotelo. Kompleza. Kiu faras komplezojn: kompleza homo, kompleza ago. Komplezeco. Eco de tiu, kiu estas kompleza. Komparu: Afabla, ĝentila.

Kompliki. Malsimpligi: Manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon.

Komplimento. Ĝentilaj flataj vortoj: La virinoj amas la komplimentojn. Komplimenti. Diri komplimenton :komplimenti la mastrinon.

Komploto. Komuna sekreta agado por krima celo: komploto por detronigi regnestron. Komploti. Fari komploton: komploti kun iu kontraŭ iu. Komparu: Konspiro.

Komponi. Verki muzikaĵon: Verdi komponis multajn operojn. Komponisto. Muzikisto, kiu komponas.

Komposti. Kunmeti literojn por la presado. Kompostisto. Homo, kies profesio estas komposti.

Kompoto. Fruktoj, kuiritaj kun sukero (precipe por tuja uzo): kompoto el prunoj.