Выбрать главу

Kompozitoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: laktuko, kamomilo.

Kompreni. Koni la signifon, la sencon; havi ĝustan ideon pri io: kompreni vortojn, kompreni intencon. Komprenigi. Fari ion komprenata de iu; klarigi. Interkompreniĝi. Kompreni unu alian: La diversnaciaj Esperantistoj perfekte interkompreniĝas.

Kompreso. Kelkfoje faldita tola peco, kiun oni metas sur vundojn, sur doloran membron.

Kompromiso. Reciprokaj cedoj en la opinioj por interkonsenti kun la kontraŭulo.

Komuna. Apartenanta al pli, ol unu: komuna ĉambro, komuna ideo. Komuneco. Eco de tio, kio estas komuna. Komunumo. Malgranda distrikto, en kiujn estas dividata lando, por administri lokajn aferojn: kampara komunumo, preĝeja komunumo. Komunuma. Kiu apartenas, kiu rilatas la komunumon: komunumaj aferoj. Komparu: Ĝenerala, universala.

Komunio. Sakramento, kiu laŭ la katolika doktrino enhavas la korpon kaj sangon de Kristo, sub la formo de pano kaj vino. Komunii. Doni la komunion: La pastro komunias la absolvitan pekulon.

Komuniki. — 1. Transigi; transdoni de j*nu persono al alia. — 2. Transporti de unu loko al alia: komuniki al iu novaĵon, komunikanta vojo. Komunikaĵo. — 1. Komunikata sciigo. — 2. Komunikanta rimedo, rimedo de transporto: La komunikaĵoj de Berlino estas tre oportunaj.

Komunismo. Socia sistemo, proklamanta egalecon de ĉiuj homoj, nuligon de la persona propraĵo kaj komunan profitadon de ĝi.

Komunisto. Adepto de la komunismo.

Komuti. Ŝanĝi la direkton de elektra fluo. Komutilo. Aparato por komuti.

Koni. — 1. Havi ĝustan ideon pri io, distingi ion laŭ ĝiaj proprecoj: koni la detalojn de l’ afero. — 2. Havi rilatojn kun iu: Jam de dudek jaroj mi konas lin. Konigi. Fari ion konata de iu: konigi al iu la dokumentojn. Koniĝi. Fariĝi konota de iu, ekligi rilatojn kun iu: Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. Konato. Persono, kiun oni konas, kun kiu oni havas rilatojn. Ekkoni. Fariĝi konanta: La plimulto ekkonas Esperanton dank’ al artikoloj en naciaj ĵurnaloj. Rekoni. Ree ekkoni ion dank’ al la memoro: Rekoni iun sub la masko. Konanto. Kiu konas, kiu bone konas, specialisto: Konanto de la lumiga demando. Memkono. Kono de si mem: Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero.

Koncentra. Havanta komunan centron: du koncentraj rondoj. Koncentrigi. Kolekti en unu loko, kunigi en unu loko: koncentrigi la tutan administradon en la ĉefurbo. Koncentriĝi. Kuniĝi, koncentriĝi en unu loko.

Koncepti (Filoz.). Akiri spiritan bildon pri io, komprenon, konscion pri io.

Koncerni. Esti ies afero, devo, temo: La redaktado de la raportoj koncernas la sekretarion. La uzado de la akuzativo koncernas la sintakson. Komparu: Rilati.

Koncerto. Publika plenumo de muzika verko.

Koncesio. Rajtigo, permeso, donata de la registaro por fondi, ekspluati publikan entreprenon: doni koncesion je fervojo.

Konciza. Esprimanta multon per malmultaj vortoj; mallonga sed komprenebla: konciza raporto, konciza stilo.

Kondamni. — 1. Proklami juĝe ies kulpon: Malgraŭ ĉiuj argumentoj de la advokato la krimulo estis kondamnita. — 2. Proklami juĝe la punon por la kulpo: kondamni al mortpuno, kondamni al trimonata malliberigo. — 3. Opinii iun malprava, kulpa: Ĉiuj kondamnis la senhontan agon. Kondamno. Ago de tiu, kiu kondamnas. Kondamnito. Homo, kiun oni juĝe kondamnis: kondamnito al la ekzilo.

Kondiĉo. — 1. Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento: kondiĉo de kontrakto, je kiu kondiĉo?2. Tio, kio estas necesa, por ke io ekzistu, okazu: La oksigeno estas kondiĉo de la vivo.3. Stato de aferoj, cirkonstanco: Ne facile estas labori en tiaj kondiĉoj. Kondiĉa. Dependanta de kondiĉo: kondiĉa promeso. Kondiĉe ke. En la okazo se: Mi venos, kondiĉe ke vi venos. Senkondiĉe. Sen iu ajn kondiĉo.

Kondolenci. Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo: kondolenci la vidvinon. Kondolenco. Kondolencantaj vortoj.

Kondoro (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ vulturoj (Sarcoramphus gryphus).

Konduki. — 1. Doni la direkton al iranto: konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro. La pasio kondukas al krimoj.2. Administri, direkti: konduki entreprenon. Alkonduki. Konduki al io kaj ĝin atingi: alkonduki al la urbo. Dekonduki. Konduki de io kaj flankigi de ĝi: dekonduki de la vojo. Forkonduki. Konduki for de io kaj ĝin forlasi: forkonduki de la patrujo. Enkonduki. — 1. Konduki ien kaj veni internen: enkonduki en la ĉambron.2. Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado: enkonduki novan vorton. Kunkonduki. Konduki kun io, kun si: kunkonduki sian filon. Trakonduki. Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon: trakonduki tra la urbo. Kondukanto. Homo, kiu kondukas. Kondukilo. Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn: brido kun longaj kondukiloj. Komparu: Gvidi.

Konduktoro. Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso: fervoja konduktoro.

Konduti. Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco: La knabino kondutis neriproĉinde dum la tuta servado. Konduto. Maniero de la agado (konforma aŭ nekonforma al la reguloj de bonmoreco kaj konveneco). Bonkonduta. De bona konduto. Komparu: Agi, fari, procedi.

Konfederacio. Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon: Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj.

Konfekcio. Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.

Konferenco. Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj: konferenco de diplomatoj.

Konfesi. — 1. Malkaŝi siajn pekojn: La pastro absolvis la konfesinton. — 2. Malkaŝe diri: Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin. Konfeso. Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.

Konfidi. — 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu: Konfidu, sed vidu.2. Doni, lasi ion al la zorgoj, fideleco de iu: Forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino. Konfido. Sento de tiu, kiu konfidas. Konfidato. Homo al kiu oni konfidas siajn sekretojn: konfidato de la mastro. Konfidema. Kiu facile konfidas; kredema. Komparu: Fidi.