Выбрать главу

Konfidencio. Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco. Konfidencia. Komunikata kun konfido al ies diskreteco: konfidencia letero. Konfidencie. En konfidencia maniero: diri ion konfidencie.

Konfirmi. — 1. Proklami la verecon de io; jesi: konfirmi la novaĵon.2. En la katolika kaj protestanta kulto: solene ripeti la benon de la bapto. Konfirmo. Ago de tiu, kiu konfirmas; soleno, en kiu oni konfirmas. Konfirmoto. Junulo, kiu sin preparas al la soleno de la konfirmo.

Konfiski. — 1. Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo: konfiski bienojn de ribelanto. — 2. Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj: konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro.

Konfiti. Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo. Konfitaĵo. Konfititaj fruktoj.

Konflikto. Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj: konflikto inter du regnoj; konflikto kun la propra konscienco.

Konforma. De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io: Stilo konforma al la temo. Konforme. En maniero konforma al io. Konformigi. Fari ion konforma al io. Konformiĝi. Fariĝi konforma al io.

Konfuzi. Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo: La juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj. Konfuzo. Stato, sento de tiu, kiu estas konfuzita. Konfuziĝi. Fariĝi konfuzita: Ŝi tute konfuziĝis, vidante la penetreman rigardon de la edzo. Komparu: Konsterni.

Konglomerato. — 1. Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonegoj. — 2. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne samspecaj, ne unuformaj partoj.

Kongregacio. — 1. Religia kunfrataro. — 2. Komisio de kardinaloj, al kiuj la papo konfidas aferojn de la eklezio.

Kongreso. Kuniĝo de personoj, kunvenintaj de diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn aferojn, sciencajn demandojn: internacia kongreso de kuracistoj.

Koniferoj (Bot.). Pinglarboj: granda klaso de nudsemaj arboj kaj arbetoj plejparte kun pinglosimilaj ĉiam verdaj folioj: abio, pino.

Konjako. Speco de brando el fermentinta vina suko, fabrikata en la samnoma franca urbo.

Konjekti. Fari konkludojn, ne sufiĉe certajn pro manko de bazo. Konjekto. Konkludo, opinio de tiu, kiu konjektas.

Konjektebla. Kiun oni povas konjekti. Komparu: Diveni, supozi, suspekti.

Konjugi. Ŝanĝi la finiĝon de verbo laŭ la tempoj, nombroj, personoj, modoj, formoj (aktiva, pasiva). Konjugo. Paradigmo, tabelo, laŭ kiu oni konjugas: En la latina, franca lingvo ekzistas kvar konjugoj.

Konjugacio. Konjugo.

Konjunkcio. Vorto neŝanĝebla, kuniganta vortojn aŭ frazojn: kaj, se, ke.

Konko. — 1. Malmola kovraĵo, ĉirkaŭanta kelkajn specojn de moluskoj. — 2. Objekto, havanta la formon de konko: la konko de la orelo.

Konkava. Sfere kava: Konkava okulvitro korektas la miopecon.

Konkiri. {nun: konkeri} Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti: La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

Konkludi. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono: konkludi de io, el io. Konkludo. Opinio de tiu, kiu konkludas. Konklude. Kiel konkludo.

Konkreta. Perceptebla per la sentoj; neimagata, reala. Konkrete. En konkreta maniero.

Konkuri. Peni superi alian, kiu kondukas saman komercan aferon aŭ havas la saman celon (vakanta loko, premio): konkuri kun iu. Konkuro. Agoj de tiu, kiu konkuras: lojala konkuro. Konkuranto. Persono, kiu konkuras.

Konkurso. Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj, kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj. Konkursa. De konkurso, bazita sur konkurso: konkursaj kondiĉoj, konkursa ekzameno.

Konscio. — 1. Plena regado de siaj sentoj: Kiam oni svenas, oni perdas la konscion.2. Interna sento, scio de sia interna mondo: Neniaj meĥanikaj teorioj sukcesas klarigi la konscion. Konscii. Havi la konscion. Konscia. Havanta la konscion, ne instinkta: konscia homo, konscia ago. Konscie. En konscia maniero, kun konscio. Rekonsciiĝi. Reakiri la konscion: rekonsciiĝi de sveno.

Konscienco. Konscio pri la praveco aŭ malpraveco de la propraj faroj: la riproĉoj de la konscienco; pura konscienco.

Konsekvenca. Akordiĝanta logike kun la antaŭaj pensoj aŭ faroj; plene konformiganta siajn farojn al siaj principoj. Konsekvence. En konsekvenca maniero.

Konsenti. Havi la saman opinion, akcepti proponon: konsenti kun rezonado; konsenti fari ion. Konsento. Esprimo de la sama opinio, akcepto de propono. Konsentema. Kiu facile konsentas. Malkonsento. Diferenco de opinioj, rifuzo al propono. Interkonsenti. Reciproke konsenti dum traktado de afero. Komparu: Promesi.

Konservi. Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu: konservi dokumenton; konservi fruktojn en provizejo; konservi sekreton.

Konservativa. Celanta konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj. Konservativulo. Homo konservativa.

Konservatorio. Supera muzika lernejo.

Konsideri. Atente esplori en la spirito ĉiuflanke: Konsiderinte la cirkonstancojn, oni prokrastis la projekton. Konsidero. Pensoj de tiu, kiu konsideras.

Konsili. Esprimi sian opinion al alia persono, kion ĝi devas fari: Mi konsilas al vi: faru, kion vi volas. Konsiliĝi. Interparoli kun iu, por peti lian konsilon.

Konsisti. Esti kunmetita el partoj; havi kiel partojn, kiel erojn: La verko konsistas el kvin volumoj.

Konsistorio. Eklezia estraro por la administraj kaj juĝaj aferoj.

Konsoli. Trankviligi la spiriton en doloro aŭ malfeliĉo kaj doni al ĝi novan esperon. Konsolo. Konsolantaj vortoj. Nekonsolebla. Kiu ne povas esti konsolita: nekonsolebla doloro.

Konsonanto. Sono, kiu povas esti elparolita nur kun vokalo: b, k, r.

Konspiri. Sekrete kunagi en politika afero: konspiri kontraŭ la registaro. Konspiro. Ago de tiuj, kiuj konspiras. Komparu: Komploto.

Konstanta. — 1. Senĉesa, ofta: konstanta pluvo.2. Neŝanĝebla, ĉiam sama (pri la karaktero): konstanta homo. Konstante. En konstanta maniero, senĉese: konstante ripeti la samon. Konstanteco. Eco de tio, kio estas konstanta: konstanteco en la amo.