Выбрать главу

Konstati. Rimarki ion, kiel senduban fakton: La kuracisto povis nur konstati la morton. Konstato. Ago de tiu, kiu konstatas.

Konstelacio. Grupo de steloj, prezentanta ian figuron kaj havanta specialan nomon: la konstelacio de la granda Ursino.

Konsterni. Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi, paroli. Komparu: Konfuzi.

Konstitucio. Ŝtata sistemo de la landoj, regataj de la reprezentantoj de la popolo. Konstitucia. De la konstitucio, posedanta konstitucion: konstitucia leĝo, konstitucia reĝlando.

Konstrui. Kunmeti la partojn de tuto en ĝusta loko kaj ordo: konstrui domon, ponton, frazon. Konstruo. Ago de tiu, kiu konstruas: La konstruo daŭris kvar jarojn. Konstruaĵo. Objekto konstruita, domo.

Konsulo. Reprezentanto de lando ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de siaj samlandanoj. Konsulejo. Oficejo de konsulo.

Konsulti. Demandi la opinion, peti konsilon de specialisto: konsulti kuraciston, advokaton.

Konsumi. Plene formanĝi, plene malaperigi, detrui: konsumi la provizojn, konsumi la fortojn. La fajro konsumis la tutan domon. Konsumo. Ago de tiu, kiu konsumas. Konsumiĝi. Fariĝi konsumita: La sano rapide konsumiĝas de ĉiuj trouzoj.

Konto. Kalkulo de persono aŭ afero en la ĉefa komerca libro: enskribi sumon en ies konto.

Kontakto. Stato de objektoj, kiuj tuŝas unu alian: elektra kontakto; malsano komunikata per kontakto.

Kontanta. Pagata tuj per preta mono. Kontante. Pagante per preta mono.

Kontenta. Kies stato akordiĝas kun la deziroj; ne havanta pluajn dezirojn: kontenta de la servisto, kontenta de si mem. Kontenteco. Stato de tiu, kiu estas kontenta. Kontentigi. Fari iun kontenta: Ekzistas homoj, kiujn nenio kontentigas. Kontentiga. Kiu kontentigas. Kontentige. En kontentiga maniero.

Kontinento. Granda teritorio, kiun oni povas trapasi, ne transirante la maron: Amerikon oni nomas la nova kontinento.

Kontingento. Parto, nombro, kiun ĉiu devas liveri: kontingento de rekrutoj.

Kontinueco. Ne interrompata interligo de partoj, de periodoj: kontinueco de la spino; kontinueco de lingvo.

Kontoro. Kancelario de negoco, de fabriko.

Kontrabando. Sekreta importado de malpermesitaj objektoj aŭ de komercaĵoj, por kiuj oni devas pagi limimposton. Kontrabandisto. Homo, kiu sin okupas per la kontrabando.

Kontrabaso. La plej granda arĉa instrumento, posedanta la plej malaltan tonon kaj uzata precipe por la akompano.

Kontrakto. Komerca interkonsento, laŭleĝe farita. Kontrakti. Fari kontrakton; preni per kontrakto: kontrakti liveradon por la armeo. Kontraktanto. Persono, kiu faras kontrakton.

Kontrapunkto. Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.

Kontrasto. Kompleta malsameco, kontraŭeco de du apudmetitaj objektoj aŭ ideoj: La kontrasto de la ombro kaj de la lumo. Kontrasti. Prezenti kontraston, esti en kontrasto kun io: La ruĝaj floroj bele kontrastis la verdan herbejon.

Kontraŭ. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Loko, kie estas unu persono aŭ objekto, apartigita per libera interspaco de alia persono, objekto, kies vizaĝo, antaŭa flanko estas turnita al la unua persono, objekto: Kontraŭ la preĝejo estas la hospitalo. Li staris kontraŭ mi, ne deturnante siajn okulojn de miaj. b) Persono, objekto, al kiu estas direktata malamika ago, batalo: sendi regimentojn kontraŭ malamiko, paroli kontraŭ projekto, naĝi kontraŭ fluo.2. Prefikso, kun la sama senco, kiel la prepozicio: kontraŭmeti, kontraŭbatali, kontraŭstari. Kontraŭa. Kiu estas kontraŭ: kontraŭa flanko, kontraŭa direkto, kontraŭa propono. Kontraŭe. En kontraŭa maniero. Kontraŭulo. Homo, kiu kontraŭbatalas iun, kiu apartenas al kontraŭa partio: politika kontraŭulo.

Kontribucio. Sumo, pagata de venkita lando al la venkinto, kiel repago de la militaj elspezoj. Komparu: Tributo.

Kontroli. Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: kontroli kalkulon, kontroli la biletojn en teatro. Kontrolo. Ago de tiu, kiu kontrolas: ĉiutaga kontrolo de kaso. Kontrolisto. Homo, kies okupo estas kontroli: fervoja kontrolisto. Komparu: Inspekti, revizi.

Konturo. Linio, prezentanta la eksteran limon de objekto; desegnaĵo, prezentanta nur la eksterajn liniojn de objekto.

Kontuzi. Lezi la korpon, difekti la histojn, ne vundante la eksteran kovraĵon (la haŭton): La kuglo resaltis de la muro kaj kontuzis la piedon de la soldato. Kontuzo. Kontuzanta lezo.

Konuso (Geom.). Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam ortangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la orta angulo. Konusa. Kiu havas la formon de konuso.

Konvalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun bonodoraj sonorilformaj floroj (Convallaria).

Konveksa. Kurba kaj rondigita eksteren (pri surfacoj): La konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn.

Konveni. Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj: Bone edukita homo ĉiam scias, kio konvenas kaj kio ne konvenas. Konvena. Kiu konvenas: konvena vorto. Konveneco. Eco de tio, kio estas konvena: la reguloj de la konveneco. Malkonvena. Kontraŭa al la moroj, al la situacio, al la reguloj. Komparu: Deci.

Konvencio. Interkonsento, kontrakto, precipe inter regnoj: literatura konvencio, gardanta la aŭtorajn rajtojn.

Konverĝi (Fiz.). Celi al la sama punkto: La sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso.

Konversacio. Interparolado por pasigi la tempon, por lerni lingvon.

Konverti. Igi iun ŝanĝi la religion, la partion, konvinkinte lin pri la supereco la nova: konverti al la kristanismo. Konvertiĝi. Fariĝi konvertita.

Konvinki. Igi iun kredi, opinii per sufiĉaj pruvoj aŭ argumentoj: Ne facile estas konvinki homon obstinan. Konvinkiĝi. Fariĝi konvinkita. Komparu: Persvadi.

Konvolvulo (Bot.). Volverampanta el la familio de l’ konvolvulacoj

Konvolvulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: konvolvulo.

Konvulsio (Med.). Subita kaj kontraŭvola streĉo de muskoloj aŭ membroj, kun vivegaj neregulaj movoj kaj kun perdo de la konscio: La konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj. Komparu: Spasmo, tetano.