Выбрать главу

Kozako. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.

Krabo (Zool.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj (Cancer pagurus).

Krabro (Zool.). Speco de vespo (Vespa crabro).

Kraĉi. Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo: kraĉi salivon, kraĉi sangon. Kraĉaĵo. Tio, kion oni kraĉas. Kraĉujo. Vazo, en kiun oni kraĉas.

Krado. Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro: krado en fenestro de malliberejo; krado de ĉirkaŭbaro. Kradrostilo. Rostilo en la formo de fera krado.

Krajono. Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.

Kraki. Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado: Rompiĝanta branĉo krakas. Sekaj folioj krakas sub la piedoj de la pasantoj. Kraketi. Eligi sonon, kiel la salo, ĵetita en la fajron. Komparu: Knari.

Krakeno. Seka kuko. Komparu: Kringo.

Krampo. Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi: kunigi du trabojn per krampoj.

Krano. Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.

Kranio (Anat.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.

Kratago (Bot.). Arbo el la familio de l’ rozacoj, kies ligno estas uzata de l’ lornistoj (Crataegus).

Kratero. Malfermaĵo de vulkano.

Kravato. Silka, lana peco, per kiu oni ĉirkaŭigas la kolon, la kolumon.

Krei. Fari objekton, estaĵon el nenio; Dio kreis la mondon. Kreinto. Tiu, kiu kreis: Dio, Kreinto de l’ mondo. Kreaĵo, Objekto, estaĵo kreita.

Kredi. Opinii vera, prava; esti konvinkita pri la vereco, pravero: Ne kredu al mensogulo. Kredi je Dio. Kredo. Opinio, sento de tiu, kiu kredas: firma kredo, naiva kredo. Kredebla. Kiun oni povas kredi. Kredinda. Kiu meritas kredon. Kredema. Kiu facile kredas: Homo kredema estas ofte trompata. Kredemo. Eco de tiu, kiu facile kredas.

Kredito. — 1. Konfido, ĝuata de komercisto pri akurateco en la pagado de ŝuldoj. — 2. Pruntedonado en kontanta mono aŭ rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo. — 3. Parto de konto, kie oni enskribas sub ies nomo la sumojn, kiuj al li ŝuldas la komercisto. Jam longe antaŭ la bankroto, ili tute perdis la krediton. Havi krediton de cent mil frankoj en la regna banko. Aĉeti, vendi je kredito. Enskribi en ies kredito.

Kreditoro. Persono, al kiu oni ŝuldas.

Krejcero. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn.

Kremo. — 1. Grasa parto de la lakto, kiu en vazo leviĝas al la supraĵo: Kafo kun kremo.2. Plej bona, plej eminenta parto de aro de personoj: la kremo de societo. Senkremigi. Depreni la kremon de lakto: senkremigita lakto.

Kreno (Bot.). Herbo el la familio de l’ kruciferoj; ĝia radiko estas uzata kiel spicaĵo (Cochlearia armoracia).

Kreolo. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.

Kreozoto. Senkolora, olea fluidaĵo, ekstraktata per distilado el gudro kaj uzata kiel antisepsa rimedo, kontraŭ la ftizo.

Krepo. Maldensa silka, lana teksaĵo kun sulkigita supraĵo: La nigra krepo estas signo de funebro.

Krepusko. Nehela lumo antaŭ la leviĝo de la suno kaj post ĝia subiro.

Kreso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, rimedo kontraŭ la puloj (Lepidium).

Kreski. — 1. Aperi, ekzisti (pri la vegetaĵoj): En la dezerto kreskas nenio.2. Fariĝi pli alta, pli granda (pri la vegetaĵoj kaj bestoj): La malbonaj herboj kreskas rapide. - 3. Pligrandiĝi, fariĝi pli multenombra: societo kreskas. Kresko. — 1. Stato de tio, kio kreskas. — 2. Alteco de estaĵo, kiel rezultato de la kreskado: infanoj de sama kresko. Kreskaĵo. Vegetaĵo. Altkreska. De alta kresko: altkreska viro.

Kresto. Elkreskaĵo, similanta kombilon, sur la kapo de la koko kaj de kelkaj aliaj birdoj.

Krestomatio. Sisteme ordigita kolekto el plej bonaj aŭtoroj, por la studado de lingvo aŭ de literaturo; legolibro.

Kreto. Delikata, blanka karbonato de kalko, uzata por skribi sur nigra tabulo.

Kreteno. Spirita kaj fizika kriplulo; idioto, homo tre malsaĝa.

Krevi. Subite disiĝi, fendiĝi de interna forto: bombo krevas. Krevigi. Fari, ke io krevu: krevigi ŝtonon per pulvo. Komparu: Fendi, spliti.

Krii. Eligi subitajn laŭtajn sonojn per la voĉo: krii de doloro, krii helpon. Krio. Laŭta subita sono de la voĉo. Kriema. Kiu havas inklinon al la kriado: kriema virino.

Kribri. Apartigi de subtilaj partoj de seka korpo la grandajn, aŭ de la solidaj la fluidajn per speciala truita instrumento, nomata Kribrilo.

Krimo. Ĉiu ago kontraŭ grava morala, religia aŭ civila leĝo: mortigo. Krimi. Plenumi krimon. Krima. — 1 Kulpa je krimo: krima homo.2. Kiu rilatas krimon: krima ago. Krimulo. Homo krima.

Kriminala. Koncernanta la juron pri la krimoj: kriminala proceso.

Kringo. Ringforma kuko. Komparu: Krakeno.

Kripla. Perdinta unu aŭ kelke da membroj; perdinta la kapablon uzi unu aŭ kelke da membroj: surda, lama. Kripligi. Fari iun kripla: La pafvundo kripligis la soldaton. Kriplulo. Homo kripla.

Kripto. Subteraĵo de preĝejo, kie oni iam enterigadis la mortintojn.

Kriptogamoj (Bot.). Sensemaj vegetaĵoj: fungoj, likenoj, muskoj.

Krispo. — 1. Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj. — 2. Objekto kun multaj faldoj, similanta krispon: Oni portis kolumojn krispojn en la XV kaj XVI jarcento. Krispa. Havanta multe da krispoj, konsistanta el multaj krispoj.

Kristo. La Filo de Dio. Kristano. Ano de la eklezio de Kristo: katoliko, protestanto. Kristnasko. Tago de la naskiĝo de Kristo.

Kristalo. — 1. Ero de mineralo en la formo de regula aŭ simetria poliedro. — 2. Tre pura senkolora vitro. Kristaligi. Ŝanĝi en kristalon: kristaligi el solvaĵo. Kristaliĝi. Fariĝi kristalo.