Выбрать главу

Kriterio. Certa konfidinda propreco, per kiu oni povas distingi veron de malvero.

Kritiki. — 1. Esplori verkon de scienco, literaturo aŭ arto, por montri ĝiajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn. — 2. Severe juĝi, mallaŭdi: Nenio kontentigas lin, — li ĉion kritikas. Kritiko. Ago, artikolo de tiu, kiu kritikas: severa, favora, akra kritiko. Kritikisto. Homo, kies specialo, okupo estas kritiki: teatra kritikisto.

Krizo. — 1. Ŝanĝo en bonon aŭ malbonon, okazanta subite dum malsano. — 2. Danĝera, decida momento de afero: financa krizo. Kriza. De krizo; danĝera: kriza momento.

Krizalido (Zool.). Formo de insekto antaŭ la elkresko de ĝiaj flugiloj. Komparu: Larvo, kokono, raŭpo.

Krokodilo (Zool.). Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj (Crocodilus).

Krom. Prepozicio, kun la senco: — 1. Ne nur… sed ankaŭ…: Krom la samurbanoj venis multaj eksterlandaj gastoj. — 2. Ekster, se oni esceptas: Venis ĉiuj, krom la patro.

Kromo (Ĥem.). Cr. Ĥemia elemento, grizeta metalo; ĝiaj kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas uzataj en la industrio.

Kromata (Fiz.). — 1. Koncernanta la kolorojn: kromata aberacio.2. (Muz.). Konsistanta el notoj kun intervalo de duontono: kromata gamo.

Krono. — 1. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en la formo de cirklo: Dum la promenado la knabinoj ornamis la kapojn per kronoj.- 2. Surkapa ornamaĵo kun multekostaj ŝtonoj, kiun la reĝoj surmetas dum solenaj okazoj, kiel signon de sia rango. Kroni. — 1. Meti kronon sur la kapon: kroni la kapon per floroj.2. Unuafoje solene surmeti la reĝan kronon kiel signon de la reĝa povo: Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro 1804. Glorkrono. Nimbo.

Kroniko. — 1. Simplaj, laŭjaraj notoj pri faktoj, okazantaj en regno, komunumo. familio. — 2. Artikolo en gazeto pri la lastaj novaĵoj: politika kroniko.

Kronologio. Scienco pri la historiaj datoj.

Kronometro. Tre preciza horloĝo: astronomia kronometro.

Kropo. — 1. Poŝo, prezentanta ŝvelon de la kola parto de l’ ezofago de la grajnomanĝantaj birdoj. — 2. Tumoro de la tiroida (surlaringa) glando de l’ homo.

Krozi. Veturi kaj reveturi por kontroli la navigadon. Krozŝipo. Milita ŝipo por krozi.

Kruco. Figuro aŭ korpo, konsistanta el du rektaj partoj, formantaj kvar rektajn angulojn: desegni krucon sur papero; la kruco de Kristo, la signo de la kruco dum la preĝado. Kruci. Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon: kruci la brakojn. Kruciĝi. Sin renkonti reciproke, formante krucon: vojoj, linioj kruciĝas. Krucumi. Najli al kruco por ekzekuti: Kristo estis krucumita. Vojkruco. Loko, kie la vojoj kruciĝas.

Krucifikso. Kruco kun figuro de krucumita Kristo.

Kruĉo. Vazo por fluidaĵoj, kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo kun orelo: tekruĉo, kafokruĉo.

Kruda. — 1. En natura stato: kruda fero.2. Needukita, neĝentila: kruda kamparano. Krudeco. Eco de tio, kio estas kruda. Krude. En kruda maniero. Komparu: Maldelikata.

Kruela. Inklina turmenti vivantajn estaĵojn: kruela besto, kruela tirano. Kruele. En kruela maniero: kruele mortigi; kruele doloranta vundo. Krueleco. Eco de tiu, kiu estas kruela.

Krupo (Med.). Infekta malsano, karakterizata de membranoj en la laringo kaj de simptomoj de sufoko.

Kruro (Anat.). Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.

Krusto. Malmoliĝinta kovraĵo de korpo: krusto de pano, krusto de vundo. Krustuloj (Zool.). Klaso de artropodoj, kovritaj de krusto: konkoj (Crustacea).

Kruta. Forte klinita al horizonto; havanta direkton, proksiman al la vertikala; kruta monto. Komparu: Abrupta, dekliva.

Ksilofono. Muzika instrumento, konsistanta el paralelaj lignaj trabetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du lignaj bastonetoj.

Ksilografi. Fari desegnaĵojn sur ligno per speciala ŝtala instrumento, por reprodukti ilin per la presado. Ksilografo. Homo, kies specialo estas ksilografi.

Ksilografio. Arto ksilografi.

k.t.p. Kaj tiel plu.

Kubo. — 1. Figuro, korpo kun ses egalaj kvadrataj surfacoj. — 2. Tria potenco: a³ estas la kubo de a. Kuba. Kiu havas formon, valoron de kubo: kuba skatolo, kuba potenco.

Kubuto (Anat.). Parto de la supra ekstrema membro, kie la humero kuniĝas kun la brako: sin apogi sur la kubutoj.

Kudri — 1. Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra tolo, drapo k.t.p. per speciala instrumento, nomata kudrilo: La virinoj volonte kudras.2. Produkti per la kudrado: kudri veston. Kudrilo. Malgranda ŝtala maldika instrumento kun akra pinto ĉe unu ekstremo kaj truo ĉe la alia, por kudri. Kudristino. Virino, kies profesio estas kudri. Kudrejo. Ejo, kie oni kudras.

Kufo. Simpla kovraĵo de la kapo de virinoj.

Kuglo. Plumba globo, per kiu oni ŝarĝas la pulvopafilojn.

Kuiri. Prepari nutraĵon per la fajro, precipe boligi fluidan nutraĵon aŭ solidan en fluida: kuiri viandon, kuiri supon. Kuirejo. Loko, kie oni kuiras. Kuiristo. Homo, kies profesio estas kuiri. Kuiristino. Virino, kies profesio estas kuiri. Komparu: Baki, friti, rosti.

Kuko. Bakaĵo el delikata pasto kun sukero. Kukejo. Loko, kie oni faras kaj vendas kukojn, konfitaĵojn, k.t.p.

Kukolo (Zool.). Birdo rimarkinda per tio, ke la ino metas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj (Cuculus).

Kukumo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo (Cucumis sativus).

Kukurbo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj kun grandaj fruktoj (ĝis 100 kg.) (Cucurbita).

Kukurbacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: kukurbo, kukumo, melono.

Kulo (Zool.). Insekto el la familio de la duflugilaj, sin nutranta per la sango de bestoj (Culex).

Kulero. Ilo kun tenilo, por ĉerpi, manĝi fluidaĵojn: tekulero; kulero da medikamento.