Выбрать главу

Kuliso. Pentrita movebla flanka parto sur la scenejo: post la kulisoj — kaŝe.

Kulpa. Plenuminta krimon, malbonan faron, eraron: La kuracisto ne estis kulpa pri la morto de la malsanuloke la malsanulo mortis. Kulpulo. Homo kulpa. Kulpo. Malrespekto de leĝo aŭ devo de tiu, kiu estas kulpa. Kulpigi. Proklami iun kulpa: kulpigi iun pri io. Kulpigito. Persono kulpigita, precipe juĝe kulpigita. Senkulpa. Ne kulpa. Senkulpigi. Proklami iun senkulpa.

Kulto. Alta respekto al Dio, al forte amataj, ŝatataj personoj; religio; religiaj ceremonioj: la katolika kulto. Li sentas veran kulton al sia edzino.

Kulturi. — 1. Plenumi la laborojn, kiuj faras la teron fruktodona: kulturi kampon. - 2. Civilizi: kulturita nacio. Kulturo. Civilizacio.

Kumino (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo (Carum carvi).

Kun. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Akompano, samtempeco: Iru kun mi. Mi venis kun ĉiuj aliaj. b) Maniero: akcepti iun kun malfermitaj brakoj.2. Prefikso, esprimanta akompanon, samtempecon; agon per kiu el du aŭ kelke da objektoj oni faras unu: kunveni, kunkudri, kunigi. Kune. En la sama tempo, akompanante unu alian: Ni kune faru la laboron.

Kuniklo (Zool.). Mambesto el la familio de la leporoj (Lepus cuniculus).

Kupo. Malgranda vazo, kiun oni almetas al la haŭto, maldensiginte la aeron per bruligo de alkoholo, por kaŭzi lokan sangalfluon: La kupoj estas preskaŭ ne uzataj en la moderna medicino.

Kupeo. Parto de vagono, apartigita de la aliaj, kun aparta pordo: kupeo por la fumantoj, kupeo por la sinjorinoj.

Kupolo. Duongloba supro de konstruaĵo.

Kupono. Dokumento ĉe akcioj aŭ obligacioj, post prezento de kiu oni ricevas la procentojn.

Kupro (Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo. uzata por plej diversaj objektoj: tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).

Kupuliferoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: fago, kverko, kaŝtano.

Kuri. Rapide sin movi per la piedoj: La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo. Alkuri. Kuri al io kaj ĝin atingi: alkuri al la urbo. Forkuri. Kuri for de io kaj ĝin forlasi: forkuri el la malliberejo.

Kuraci. Fari tion, kio estas necesa por resanigi malsanulon: Oni ne devas kuraci sole per medikamentoj. Kuracato. Persono, kiun oni kuracas. Kuracisto. Homo, kies profesio estas kuraci.

Kuraĝa. Ne perdanta la trankvilon, ne timanta dum danĝero: kuraĝa soldato, kuraĝa ĥirurgo. Kuraĝo. Stato de animo de tiu, kiu estas kuraĝa. Kuraĝi. Havi Ia kuraĝon: La knabo ne kuraĝis peti la patron. Kuraĝigi. Inspiri al iu kuraĝon, fari iun kuraĝa: La aplaŭdoj kuraĝigis la timeman oratoron. Kuraĝiĝi. Fariĝi kuraĝa: Post la unua venko la junaj soldatoj kuraĝiĝis. Kuraĝulo. Homo kuraĝa. Kuraĝe. En kuraĝa maniero: «Kuraĝe!» — ekkriis la generalo. Malkuraĝa. Maltrankvila, timanta dum danĝero. Senkuraĝa. Nekuraĝa. Senkuraĝigi. Senigi iun de kuraĝo. Rekuraĝigi. inspiri kuraĝon al persono, kiu ĝin perdis; ree fari iun kuraĝa.

Kuratoro. Persono jure nomita, por gardi la havon de neplenaĝa orfo, de iu ne posedanta la personajn rajtojn: kuratoro de infano, de idioto.

Kurba. Nerekta kaj ne konsistanta el rektaj partoj: La linio povas esti rekta (la plej mallonga vojo inter du punktoj), kurba aŭ rompita. Kurbeco. Eco de tio, kio estas kurba. Kurbigi. Fari ion kurba: La aĝo kurbigas. Kurbiĝi. Fariĝi kurba.

Kurio. — 1. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. — 2. Papa kortego kaj kolegio de la kardinaloj.

Kuriero. Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.

Kurioza. Interesa per sia malofteco, eksterordinareco.

Kurso. — 1. Meza valoro de akcioj, kambioj, eksterlanda mono, notata ĉiutage en la borso: alta, malalta kurso; kurso leviĝas, falas.2. Sistema instruo de scienco, arto, metio: kurso de la itala lingvo, kurso de la naĝarto.

Kursivo. Klinitaj presliteroj, similantaj la skribliterojn: Ĉiuj ekzemploj en nia vortaro estas presitaj per la kursivo. Kursiva. Havanta la formon de l’ kursivo. Kursive. Per kursivo.

Kurtaĝo. Pago al makleristo.

Kurteno. Pendanta tuko por ŝirmi de la lumo, por kaŝi ion: litkurteno, pordokurteno.

Kuseno. Sako, plenigita per molaj objektoj (anseraj plumoj, haregoj k.t.p.): kapkuseno, litkuseno.

Kuŝi. Resti horizontale sur sia plej granda supraĵo: kuŝi en lito, kuŝi sur kanapo, sur la tero. Kuŝejo. Loko, kie oni kuŝas. Kuŝigi. Meti ion tiel, ke ĝi kuŝu: kuŝigi infanon en lulilo. Kuŝiĝi. Fariĝi kuŝanta: kuŝiĝi sur pajlo.

Kutimo. Emo, inklino, akirita per ofta ripetado aŭ uzado: Interrompi la kontraŭulon dum la diskuto estas malbona kutimo. Kutimi. Akiri kutimon: La ĉevalo jam preskaŭ kutimis ne manĝi, sed bedaŭrinde ĝi mortis. Kutima. Bazita sur kutimo, ordinara. Kutimigi. Kaŭzi ies kutimon: kutimigi infanon al akurateco.

Kutro. Rapida unumasta ŝipo.

Kuvo. Granda vazo por diversaj hejmaj uzoj: lavkuvo, bankuvo.

Kuzo. Filo de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj. Kuzino. Filino de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.

Kvadranto (Geom.). Kvarono de rondo.

Kvadrato. — 1. Ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj. — 2. Dua potenco: a² estas la kvadrato de a. Kvadrata. Kiu havas la formon de kvadrato; de la dua potenco: kvadrata folio, kvadrata ekvacio.

Kvadraturo (Geom.). Desegno de kvadrato, egalsurfaca kun donita figuro.

Kvadrigo. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn: blankĉevala kvadrigo de triumfanto.

Kvadrilo. Franca danco, internacie konata, en kiu du vicoj, konsistantaj el paroj, dancas unu kontraŭ la alia: La kvadrilo konsistas el ses figuroj.

Kvadriliono. Milo da trilionoj: 1,000,000,000,000,000.

Kvaki. Eligi sonojn, kiel tiu de l’ ranoj.

Kvakero. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.