Выбрать главу

Kvalifiki. Determini, al kia kategorio devas io aŭ iu aparteni: kvalifiki en la gvardion.

Kvalito. — 1. Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia, kaj ne alia: posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro.2. Grado de eco: tuto de plej alta kvalito.

Kvankam Ceda konjunkcio = malgraŭ tio, ke: Kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple.

Kvanto. Eco, dank’ al kiu objekto povas esti kalkulita, mezurita; grandeco, nombro: La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko. La kvalito estas pli grava, ol la kvanto.

Kvar. Dufoje du; 4: La kvar sezonoj. Kvara. Kiu okupas lokon, signitan per la nombro kvar; kiu sekvas tri: kvara vico, kvara volumo. Kvarfoje. Kvar fojojn. Kvarobla. Kvarfoje pli granda: kvarobla prezo. Kvarobligi. Fari ion kvarfoje pli granda: kvarobligi la amplekson de revuo. Kvarobliĝi. Fariĝi kvarfoje pli granda: Dum unu jaro la kvanto de l’ societanoj kvarobliĝis. Kvarono. Ĉiu el la kvar egalaj partoj, en kiujn estas dividita tuto: kvarono da horo = 15 minutoj. Kvarope. Kune kvar (pri personoj): promeni kvarope.

Kvaranteno. Restado pli aŭ malpli longa, kiun devas fari en izolita loko la personoj kaj bestoj, venantaj de infektita lando: kvaranteno kontraŭ la pesto.

Kvarco (Ĥem.). Mineralo, konsistanta el pura siliko.

Kvarto. Tono, kvara de la baza.

Kvartalo. Parto de urbo: La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj.

Kvarteto. — 1. Muzika verko por kvar voĉoj aŭ por kvar instrumentoj. — 2. Personoj, kiuj ludas tian verkon.

Kvasto. Ornamaĵo de mebloj, de vestoj, en formo de ronda peniko.

Kvazaŭ. Prepozicio kun la senco: kiel se: Li parolas kvazaŭ pastro = kiel se li estus pastro.

Kvestoro. Oficisto de la trezorejo. en la antikva Romo.

Kverko (Bot.). Arbo el la familio de l’ kupuliferoj: ĝia ligno, tre fortika, estas uzata por mebloj, plankoj (Quercus).

Kvieta. Nekolerema, nefacile incitebla, nepasia, pacema: kvieta karaktero, kvieta besto. Kvieto. Kvieteco. Stato de tio, kio estas kvieta. Kvietigi. Fari iun kvieta: kvietigi homon, sovaĝan beston, doloron. Kvietiĝi. Fariĝi kvieta. Kvietigisto. {nun: domptisto} Homo, kies specialo estas kvieligi la sovaĝajn bestojn. Komparu: Milda, trankvila, serena.

Kvin. Kvar plus unu; 5: La kvin fingroj de la mano.

Kvinto. Tono, kvina de la baza.

Kvintesenco. Esenco de esenco; plej koncize esprimita esenco de afero.

Kvintiliono. Miliono da trilionoj: 1,000,000,000,000,000,000.

Kvita. Nenion ŝuldanta al iu, fininta la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: Mi ŝuldas al vi ankoraŭ 100 frankojn; post unu monato mi pagos ilin kaj ni estos kvitaj. Kvitiĝi. Fini la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: kvitiĝi kun iu.

Kvitanco. Ricevatesto. Kvitanci. Doni, skribi kvitancon.

L

La, l’. Artikolo difinita, uzata kiam oni parolas pri konataj personoj, objektoj, aferoj.

Labiatoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj, unupetalaj vegetaĵoj: mento, salvio.

Labirinto. Konstruaĵo, konsistanta el granda nombro da ĉambroj, tiel dismetitaj, ke tre malfacile estas trovi la eliron; loko, el kiu malfacile estas trovi eliron: La antikva kvartalo de nia urbo estas vera labirinto.

Labori. Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion: labori en fabriko, labori en oficejo. Laboro. Ago de tiu, kiu laboras: Dolĉa estas la ripozo post la laboro. Laboranto. Homo, kiu laboras. Laboristo. Homo, kiu sin dungas por laboro. Laborejo. Loko, kie oni laboras. Laborema. Kiu amas labori. Mallaborema. Kiu ne amas labori, maldiligenta. Kunlabori. Plenumi komunan laboron kun aliaj personoj: kunlabori en gazeto. Punlaboro. Laboro, kiun plenumas kondamnito, kiel punon: punlaboro en la minejoj.

Laca. Perdinta de la laboro aŭ maldormo la fortojn kaj la deziron labori: laca de la draŝado, de la marŝado, de la nokta diboĉo. Lacigi. Fari iun laca. La rapida laboro baldaŭ lacigas. Laciĝi. Fariĝi laca: laciĝi de kurado. Laceco. Stato de tiu, kiu estas laca. Nelacigebla. Kiu ne laciĝas: nelacigebla propagandisto.

Lacerto (Zool.). Rampulo, kies longa korpo estas kovrita de kornaj skvamoj (Lacerto).

Laĉo. Ŝnuro el linaj, kotonaj, silkaj fadenoj, kiun oni traigas tra specialaj truoj por kuntiri korseton, ŝuon k.t.p. Laĉi. Kuntiri, ligi per laĉo.

Lado. Metalo en folioj, precipe stanita fera folio.

Lafo. Fandita, varmega substanco, eliĝanta el la vulkanoj.

Lago. Granda akvujo, ĉirkaŭita de la tero: la Ĝeneva lago. Lageto. Malgranda akvujo de senflua akvo, ĉirkaŭita de la tero: lageto en ĝardeno.

Laguno. Apudborda neprofunda parto de maro kun multaj insuletoj, formanta kvazaŭ lagon: la lagunoj de Venecio.

Laiko. — 1. Homo, kiu ne apartenas al la pastraro. — 2. Homo nekompetenta, nespecialisto. Laika. De laiko, kiu koncernas laikon: laika edukado.

Lako. Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino, uzata por gardi objektojn de la malsekeco kaj fari ilin brilantaj. Laki. Kovri per lako. Laktolo. Lakita tolo, Komparu: Emajlo, glazuro, poluro.

Lakeo. — 1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. — 2. Homo tro humila, sen memestimo.

Lakmuso. Blua farbo ruĝiĝanta de l’ acidoj kaj ree bluiĝanta de l’ alkalioj.

Lakona. Konciza. Lakone. En lakona maniero. Lakonismo. Maniero paroli koncize.

Lakso. Ofta eligado de nenormale fluidaj ekskrementoj. Laksi. Ofte eligi nenormale fluidajn ekskrementojn. Laksigi. Kaŭzi lakson de iu. Laksiga. Kaŭzanta lakson: La ricina oleo estas la plej populara laksiga rimedo.

Lakto. Blanka fluidaĵo, produktata de la inoj de l’ mambestoj por nutri la idojn: la bovina lakto. Lakta. El lakto, konsistanta el lakto: lakta manĝaĵo, lakta dieto.

Laktuko (Bot.). Vegetaĵo (salato) el la familio de l’ kompozitoj (Lactuca).

Lamo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ kameloj (Auchenia lama).

Lama. Malhelpata en la paŝado kaŭze de kripleco de piedo: Antaŭ unu jaro li falis de la tegmento kaj de tiu tempo li estas lama. Lamulo. Homo lama. Lami. Esti lama, iri kiel lama. Lamigi. Fari iun lama: La kanona kuglo lamigis la soldaton. Lambastono. Bastono, sur kiu sin apogas la lamulo.