Выбрать главу

Lamao. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.

Lamaismo. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.

Lameno. Plata, tre maldika peco.

Lampo. Vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi: petrola lampo.

Lano. Molaj, krispaj haroj de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj. Lana. El lano: lana teksaĵo.

Lanco. Batalilo, konsistanta el ligna stango kun akra pinto.

Lanceto. Ambaŭakra kunmetebla ĥirurgia tranĉilo.

Lando. Granda limigita parto de la tero, prezentanta apartan tuton laŭ la loĝantaro aŭ laŭ la politika vidpunkto: En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. Alilando. Eksterlando. Fremdlando. Ne nia lando. Alilanda. Eksterlanda. Fremdlanda. De alia lando, venanta de alia lando: fremdlanda gasto, alilanda komercaĵo. Hejmlando. Patrujo. Aliland-, Eksterland-, Fremdlandano. Loĝanto, civitano de alia lando. Samlandano. Loĝanto, civitano de la sama lando. Komparu: Regno, ŝtato.

Lango. Muskula organo en la buŝo, por manĝi kaj paroli.

Lantano (Ĥem.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.

Lanterno. Skatolo kun travideblaj partoj, en kiun oni metas lumigantan objekton (kandelon, lampon) por ĝin gardi de la vento.

Lanugo. Delikataj maldikaj plumoj de junaj birdoj.

Lapiso. Nitrato de arĝento, uzata en la medicino: La lapison oni nomas ankaŭ infera ŝtono.

Lardo. Graso, formanta tavolon sur la ripoj de bestoj, precipe de porkoj. Lardi. Trapiki viandon per pecoj de lardo. Komparu: Graso, sebo.

Larĝa. Granda en la transversa direkto: larĝa strato, larĝa rivero. Larĝeco. Eco de tio, kio estas larĝa. Laŭlarĝe. Transverse. Larĝigi. Fari ion larĝa. Plilarĝigi. Fari ion pli larĝa. Larĝiĝi. Fariĝi larĝa. Plilarĝiĝi. Fariĝi pli larĝa. Mallarĝa. Malgranda en la transversa direkto.

Lariko (Bot.). Arbo el la familio de l’ koniferoj, la sola perdanta ĉiuvintre la pinglojn; ĝia ligno estas uzata por ŝipoj, subakvaj konstruaĵoj (Larix).

Laringo (Anat.). Supera parto de la spira kanalo, organo de la voĉo.

Larmo. Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo. Larmi. Plori, verŝi larmojn.

Larvo (Zool.). Formo de insekto post ĝia eliro el la ovo. Komparu: Kokono. Raŭpo.

Lasi. — 1. Ne teni plu, ne preni kun si: lasi la bastonon en la antaŭĉambro; lasi la ombrelon kaj preni la bastonon.2. Ne malhelpi, ne kontraŭstari, permesi: Lasu nin paroli. Ellasi. Lasi ion eliri: ellasi beston el la kaĝo. Enlasi. Lasi iun eniri: enlasi hundon en la ĉambron. Postlasi. Lasi post si. Preterlasi. Lasi iun preteriri; ne preni pasante. Tralasi. Lasi iun trairi.

Lasta. Kiu venas post ĉiuj aliaj: lasta en la vico, lasta gasto, lasta jaro. Antaŭlasta. Kiu venas antaŭ la lasta: En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo. Lastfoje. Lastan fojon.

Lato. Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en la konstruado.

Latero (Geom.). Flanko de angulo.

Latina. Antikva romana (precipe pri la lingvo): La latina gramatiko estas tre malfacila.

Latinismo. Esprimo propra al la latina lingvo: «Mi scias ilin esti bravajn», anstataŭ: Mi scias, ke ili estas bravaj.

Latuno. Flava metalo, miksaĵo de kupro kaj zinko.

Laŭ. Prepozicio kun la senco: konforme aclass="underline" laŭ opinio, laŭ modelo.

Laŭbo. Malgranda simpla ĝardena konstruaĵo, ordinare kovrita de vegetaĵoj.

Laŭdi. Esprimi aproban, favoran opinion pri io: laŭdi homon, laŭdi agon. Laŭdo. Vortoj de tiu, kiu laŭdas. Laŭdinda. Kiu meritas laŭdon: laŭdinda modesteco. Mallaŭdi. Esprimi malaproban opinion. Mallaŭdo. Vortoj de tiu, kiu mallaŭdas.

Laŭnteniso. {nun: teniso}. Ludo de du aŭ kvar personoj per pilko, kiun oni traĵetas trans reton.

Laŭro. — 1. (Bot.). Arbo kun ĉiam verdaj folioj, el la samnoma familio (Laurus nobilis).2. Simbolo de triumfo, de sukceso.

Laŭreato. Kiu ricevis laŭran kronon, kiel signon de venko; venkinto en konkurso.

Laŭta. Facile, malproksime aŭdebla: laŭta voĉo, laŭta parolado. Laŭte. En laŭta maniero. Laŭteco. Eco de tio kio estas laŭta. Laŭtigi. Plilaŭtigi. Fari ion laŭta, pli laŭta. Mallaŭta. Malfacile, apenaŭ aŭdebla. Mallaŭte. En mallaŭta maniero.

Lavi. Purigi per akvo: lavi tolaĵon, lavi glason, sin lavi. Lavistino. Virino, kies profesio estas lavi tolaĵon. Lavejo. Loko, kie oni lavas tolaĵon.

Lavango. Granda amaso da neĝo, glitfalanta de monto.

Lavendo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ lipofloroj, kies floroj estas uzataj en la fabrikado de parfumoj (Lavandula).

Lazuro. Blua koloro de la ĉielo, de la maro. Lazura. Havanta la koloron de la ĉielo.

Leciono. Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto: Esperanto en dek lecionoj. Preni lecionojn, doni lecionojn.

Ledo. Tanita felo: El ledo oni faras monujojn, bindaĵojn k.t.p. Leda. El ledo: leda paperujo. Komparu: Felo, haŭto, pelto.

Legi. Rigardi ion, kio estas skribita aŭ presita kaj elparoli ĝin voĉe aŭ spirite: legi libron, voĉe legi. Legado. Ago de tiu, kiu legas. Leganto. Persono, kiu legas. Legisto. Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj: legisto de blinda maljunulo. Legema. Kiu amas legi: legema infano. Tralegi. Legi ion de la komenco ĝis la fino. Legebla. Kiu povas esti legata, facile legata: legebla letero. Leginda. Kiu meritas esti legata: leginda verko.

Legato. Papa ambasadoro.

Legendo. — 1. Rakonto el la vivo de sanktulo. — 2. Historia rakonto, en kiu la faktoj estas intermiksitaj kun nekredeblaj, miraklaj elpensaĵoj. Komparu: Fablo, fabelo.

Legio. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj.

Legitimi. Pruvi la samecon de persono, la aŭtentikecon de dokumento: sin legitimi per la pasporto.

Legomo. Vegetaĵo, uzata por manĝi: brasiko, terpomoj.