Limonado. Trinkaĵo el akvo, citrono kaj sukero.
Lino (Bot.). Unujara herba vegetaĵo el la familio de l’ linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon (Linum).
Linacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: Lino.
Lingvo. Tutaĵo de la vortoj kaj esprimoj, uzataj de unu nacio por kompreniĝo: la angla lingvo. Lingva. De lingvo, koncernanta lingvon. Lingvisto Specialisto en la lingvoscienco. Multlingvulo. Homo, konanta multajn lingvojn; poligloto.
Lingvistiko. Lingvoscienco.
Linio. — 1. (Geom.). Postesigno de punkto sin movanta en la spaco; limo de supraĵo: rekta, kurba, rompita linio. — 2. Vico de vortoj, skribitaj aŭ presitaj en sama direkto: Ĉia paĝo de la verko havas 40 liniojn. Linii. Fari liniojn, desegni liniojn sur io: linii paperan folion. Interlinio. Interspaco inter du najbaraj linioj. Komparu: Streko.
Linko (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj (Lynx).
Lipo. Movebla rando de la buŝo: supra kaj malsupra lipo. Lipharoj. Haroj sur la supra lipo de plenaĝaj viroj.
Liro. — 1. Antikva kelkkorda instrumento. — 2. Emblemo de la poezio: rompi sian liron — ĉesi skribi versojn.
Liriko. Poezio, kantanta \ŭ sentojn, pentranta la eksteran mondon laŭ la personaj impresoj kaj sentoj de la poeto: odo, himno. Lirika. Koncernanta la lirikon, apartenanta al la liriko: lirika versaĵo.
Listo. Nomaro, en kiu la nomoj estas skribitaj unu sub alia: nomaro: listo de kandidatoj. Komparu: Registro, tabelo.
Lito. Meblo por kuŝi aŭ dormi: ligna, metala lito; hotelo kun cent litoj, Litaĵo. Tio, kion oni metas sur la lito. Litokovrilo Tio, per kio oni kovras liton, per kio sin kovras persono, kuŝanta en lito. Litotuko. Granda tuko, per kiu oni kovras la matracon.
Litanio. 1. Preĝo, konsistanta el longa serio de mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino, al la sanktuloj. 2. Longa kaj teda nomado: Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj.
Litargiro (Ĥem.). Plumboksido, flava pulvoro, uzata en la fabrikado de l’ vitro.
Litero. Ĉiu el la signoj, kiujn oni uzas en la skribado kaj presado, por esprimi la sonojn de la lingvo: Multaj lingvoj posedas supersignitajn literojn.
Literaturo. — 1. Skribitaj verkoj, kiel pentraĵo de la spirita vivo kaj kulturo de la nacio: la antikva greka literaturo. — 2. Tutaĵo de la verkoj pri iu temo: la literaturo pri Napoleono.
Litio (Ĥem.). Li. Ĥemia elemento, la plej malpeza el la metaloj.
Litografi. Skribi, fari desegnaĵojn sur ŝtona plato kaj reprodukti ilin sur papero per la presado. Litografisto. Homo, kies profesio estas litografi.
Litologio. Scienco pri la ŝtonoj kaj ŝtonegoj.
Litro. Kuba decilitro, unuo de la mezuro de l’ fluidaĵoj kaj sekaj substancoj.
Liturgio. Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.
Liuto. Korda instrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo.
Liveri. Doni, porti en ies posedon, por ies uzo: liveri al iu dokumentojn, liveri viandon al armeo. Liveranto. Homo, kiu liveras komercaĵojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
Livreo. Speciala vesto de la servistoj de l’ riĉuloj, en restoracioj. Komparu: Kostumo, uniformo.
Lodo. Malgranda pezilo = 5 gram.
Logi. 1. Peni altiri per karesa voko, per io bongusta: logi hundon, logi muson per lardo; logi knabon per dolĉa rigardo. 2. Altiri, esti interesa, esti dezirinda: La koncerto tute ne logas min. Delogi. Logi al malbona faro: delogi ies edzinon. Komparu: Tenti.
Logiko. Scienco pri la ĝusta rezonado kaj konkludado. Logika. Konforma al la logiko. Logike. En logika maniero.
Logogrifo. Problemo, en kiu el intermiksitaj silaboj oni devas kunmeti la vortojn, al kiuj ili apartenas.
Loĝi. Resti konstante en unu loko: loĝi en ĉambro, en domo, en urbo, en lando. Loĝanto. Homo, kiu loĝas: Francujo havas 39 milionojn da loĝantoj. Loĝejo. — 1. Loko, kie oni loĝas. — 2. Aro da ĉambroj, prezentanta unu tuton kaj loĝata de unu familio. Loĝigi. Doni al iu loĝejon, loki iun en loĝejo. Loĝiĝi. Preni loĝejon, sin loki en loĝejo. Transloĝiĝi. Preni alian loĝejon, sin loki en alia loĝejo.
Loĝio. Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.
Lojala. Fidela al la estro, al la leĝoj: lojala subulo, lojala ago. Lojaleco. Eco de tio, kio estas lojala. Lojale. En lojala maniero.
Lojto (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de l’ ostfiŝoj (Lota vulgaris).
Loko. Parto de la spaco, okupita de objekto aŭ destinita por ĝi: loko en la teatro, loko sur la tablo. Loki. Meti en loko, trovi por io lokon: loki keston en la ĉambro. Loka. Apartenanta al loko, ne transpasanta la limojn de loko: loka esperantista movado. Disloki. Meti en kelke da lokoj: disloki meblojn en la ĉambro. Transloki. Meti en alian lokon.
Lokalizi. — 1. Fiksi en unu loko, malhelpi ion trapasi la limojn de la loko: lokalizi brulon. — 2. Determini la lokon: La kuracista esploro lokalizis la lezon en la dekstra pulmo.
Lokomobilo. Vapora maŝino, transportebla per radoj.
Lokomotivo. Vapora maŝino, por tiri vagonojn sur fervojo.
Lolo (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ graminacoj (Lolium).
Longa. — 1. Granda en la direkto, perpendikulara al la transversa: La bastono estas longa, mallarĝa peco de ligno. La strato estas mil metrojn longa. — 2. Multe daŭranta: longa parolado, longa vespero. Longeco. — 1. Dimensio en la direkto, perpendikulara al la transversa: La longeco de la trabo superas 6 metrojn. La trabo bavas 6 metrojn da longeco. — 2. Eco de tio, kio estas longa: La longeco ne estas ornamo de parolado. Longe. Longan tempon; multe da tempo: La kunsido daŭris longe. De longe. De longa tempo: Jam de longe li ne loĝas en nia urbo. Longedaŭra. Kiu daŭras longe. Longforma. Kies longeco multe superas la larĝecon: longforma skatolo. Longigi, plilongigi. Fari ion longa, pli longa. Mallonga. Malgranda en la direkto, perpendikulara al la transversa; daŭranta malmulte da tempo. Mallongeco. Eco de tio, kio estas mallonga.