Выбрать главу

Lonicero (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, uzata por bastonoj, pipaj tuboj (Lonicera).

Lorno. Optika instrumento, konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj ĉe ambaŭ ekstremoj, pligrandiganta kaj pliproksimiganta la objekton: la lorno de Galileo. Lorneto. Optika instrumento, konsistanta el du malgrandaj lornoj, uzata en la teatroj k.t.p.

Loto. Objekto (osta kubo, bileto kun numero k.t.p.), per kiu oni konsultas la sorton. Loti. Konsulti la sorton per loto.

Loterio. Ludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de loto.

Lui. Preni objekton por sia uzo, pagante interkonsentitan sumon por difinita tempo: lui ĉambron por unu monato. Luanto. Persono, kiu luas. Luebla. Kiu povas esti luita. Ludoni. Doni objekton por ies uzo, ricevante interkonsentitan sumon por difinita tempo. Luprezo. Prezo, por kiu oni luas aŭ ludonas.

Lucerno. Pendanta lampo, kovrita per sferforma kloŝo.

Ludi. Sin okupi por sia propra plezuro aŭ por plezuro de aliaj, por pasigi la tempon: ludi keglojn, ludi kartojn, ludi muzikan instrumenton, ludi rolon en teatro. Ludo. Okupo por propra plezuro, por pasigi la tempon.

Ludanto. Persono, kiu ludas. Ludema. Kiu amas ludojn, kiu havas inklinon al ludoj. Komparu: Amuzi, distri.

Lukso. Malŝparemo en la elspezoj por la vestoj, manĝo k.t.p.: kortega lukso. Luksa. Bazita sur lukso, montranta lukson: luksa loĝejo. Lukse. En luksa maniero.

Lukti. Batali sen armiloj, laŭ difinitaj reguloj, por renversi la kontraŭulon. Luktisto. Homo, kies profesio estas lukti.

Luli. Balanci infanon, por ĝin dormigi. Lulilo. Lito por luli.

Lumo. Tio, kio faras la objektojn videblaj: la lumo de la suno, la taga lumo. Lumi. Eligi lumon: La luno lumas malpli hele ol la suno. Luma. Kiu lumas. Mallumo. Plena manko de lumo: En la kaverno regis mallumo. Lumigi. Fari ion lumanta, liveri al io lumon: lumigi ĉambron per kandelo. Eklumigi. Ekbruligi objekton, aparaton lumigontan: eklumigi gasan lanternon.

Lumbo (Anat.). Parto de la korpo inter la dorso kaj la malsupra ekstrema membro.

Lumbriko (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ ringvermoj, vivanta en la tero (Lumbricus terrestris).

Luno. Planedo satelito de la tero, rondiranta ĉirkaŭ ĝi.

Lunatiko. Persono, kiu dum la dormo iras kaj agas, kvazaŭ konscia.

Lundo. Dua tago de la semajno, unua tago post la dimanĉo: festi la lundon = ne labori lunde, kvazaŭ daŭrigante la dimanĉan feston.

Lupo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (Canis lupus).

Lupolo (Bot.). Multjara vegetaĵo el la familio de l’ kanabacoj, uzata en la fabrikado de l’ biero (Humulus lupulus).

Lustro. Kandelingo metala, kristala kun kelke da branĉoj.

Luti. Kunigi du metalajn pecojn per fandita metalo.

Luterano. Adepto de Luter.

Lutro (Zool.). Raba besto el la familio de l’ musteloj, kun bela pelto (Lutra).

M

Maco. Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko.

Maĉi. Dispremi per la dentoj, preparante por la engluto. Remaĉi. Revenigi el la stomako kaj ree maĉi. Remaĉulo. Remaĉanta mambesto: kamelo.

Madono. Dipatrino.

Magazeno. Ejo por komercaĵoj, granda provizejo, granda butiko.

Magio. Arto, pretendanta per strangaj, misteraj procedoj fari miraklojn: La magio estis tre ŝatata en la antikva Egipto. Magia. Bazita sur la magio, mirakla. Magiisto. Homo, kiu sin okupas per la magio.

Magistro. Homo, posedanta sciencan titolon, pli malaltan ol tiu de la doktoro.

Magistrato. Urba administrantaro.

Magneto. Fera peco, posedanta la kapablon altiri feron kaj kelkajn aliajn metalojn. Magneti. Froti feran pecon per magneto, por ke ankaŭ ĝi fariĝu magneto.

Magnetismo. 1. Parto de la fiziko pri la magnetoj. 2. Besta magnetismo: arto, pretendanta per hipnotigaj procedoj fari la homon kapabla legi ies pensojn, vidi, aŭdi tra la muroj k.t.p.

Magnetizi. Uzi la bestan magnetismon. Magnetizisto. Homo, kies specialo estas magnetizi. Magnetizato. Homo, kiun oni magnetizas.

Magnezo (Ĥem.). MgO. Oksido de magnezio: blanka, mola, tre malpeza pulvoro, uzata en la medicino.

Magnezio (Ĥem.). Mg. Ĥemia elemento, blanka metalo.

Mahagono. Ruĝa ligno, uzata por mebloj.

Mahometano. Adepto de Mahometo.

Maizo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj; ĝiaj grajnoj estas manĝeblaj (Zea mays).

Majo. Kvina monato de l’ jaro.

Majesta. Kaŭzanta plej altan gradon de respekto per sia rango, per siaj manieroj: majesta, kiel reĝo. Majesteco. Eco de tio, kio estas majesta. Majesto. Titolo de la reĝoj kaj imperiestroj: Lia Majesto, la reĝo de Hispanujo. Majeste. En majesta maniero.

Majoliko. Griza argilo, el kiu oni faras vazojn, kovrante ĝin per kolora emajlo.

Majoro. Oficiro, kies rango estas inter tiu de ia kapitano kaj kolonelo.

Majstro. — 1. Metiisto diplomita, laboranta memstare. — 2. Specialisto, perfekte konanta sian fakon, ĝuanta altan ŝaton.

Makarono. Kuko el migdaloj kaj sukero.

Makaronio. Pasto el tritika faruno, fabrikata plej ofte en la formo de tubetoj kaj sekigita.

Makleri. Plenumi la taskon de peranto inter la vendanto kaj aĉetinto. Makleristo. Homo, kies profesio estas makleri.

Makroskopa. Videbla, esplorebla per nearmita okulo, sen mikroskopo: makroskopa strukturo, makroskopa anatomio.

Maksimo. Principo, praktika konsilo por la vivo, esprimita en mallonga frazo. Komparu: Aforismo, moto, proverbo, sentenco.

Maksimumo. Plej alta grado, kiun io povas atingi: maksimumo de la varmego. Maksimuma. De plej alta grado, kiun oni povas atingi: maksimuma kosto. Maksimume. Ne pli multe oclass="underline" La koncerto daŭris maksimume 2 horojn.

Makulo. Alikolora aŭ malpurigita sur io: makulo sur la haŭto, makulo sur papera folio. Makuli. Kovri per makuloj: makuli veston.

Makulaturo. Presaĵo, skribaĵo, makulita, difektita, taŭga nur kiel pakpapero.

Makzelo (Anat.). Osto, kiu portas la dentojn: supra kaj malsupra makzelo.