Mal-. Prefikso por derivi vortojn kun kontraŭa senco: longa, mallonga; amo, malamo; helpi, malhelpi. Mala. De kontraŭa senco. Male. En kontraŭa senco, kontraŭe.
Malakito. Verda ŝtono, el kiu oni faras vazojn, skatolojn k.t.p. Malakita. El malakito: malakita inkujo.
Malario (Med.). Malsano, karakterizata de atakoj de febro kaj febrotremo.
Maleolo (Anat.). Ekstera kaj interna tubero ĉe la malsupra ekstremo de la kruro.
Malgraŭ. Prepozicio kun la senco: ne turnante atenton al io, ne atentante ion: fari ion malgraŭ malpermeso. Komparu: Spite.
Malica. Ĝojanta pri malfeliĉo, malsukceso de aliaj. Malice. En malica maniero, kun malico. Maliceco. Eco de tiu, kiu estas malica.
Malto. Ekĝermantaj kaj sekigitaj grajnoj de l’ hordeo, sekalo kaj de aliaj graminacoj, uzataj en la fabrikado de l’ biero kaj alkoholo.
Malvo (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun grandaj, belaj floroj (Malva).
Malvacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: malvo, kotonarbo.
Mamo (Anat). Parto de la brusto, enhavanta la laktajn glandojn: mamo de patrino, mamo de bovino. Mameto. Malgranda tubero sur la supro de la mamo. Mamnutri. Nutri per sia mamo Mambesto. Besto, apartenanta al la klaso, kies idoj estas nutrataj per la lakto de siaj patrinoj: homo, kato, baleno.
Mamuto (Zool.). Eŭropa grandega elefanto de la diluvia epoko (Elephas primigenius).
Mano (Anat.). Parto de la ekstrema supera membro, konsistanta el la kvin fingroj kun iliaj radikoj. Manlaboro. Laboro, plenumata per la manoj. Manplato. Interna supraĵo de la mano. Manpremo. Premo per la mano, kiel signo de la saluto aŭ adiaŭo: kora manpremo. manumo. Parto de la maniko ĉe la mano. Ĉirkaŭmano. Braceleto. Plenmano. Tiom, kiom povis enteni fermita mano: plenmano da faruno.
Mandareno. Alta ĥina oficisto.
Mandato. — 1. Dokumento, per kiu iu rajtigas alian personon agi en sia nomo. — 2. Dokumento, ordonanta pagi iun sumon da mono, al montrita persono: sendi monon per poŝta mandato. Komparu: Asigno, ĉeko.
Mandolino. Instrumento kun 4-6 kordoj, pinĉataj per la fingroj, kun duongloba korpo kaj mallonga kolo.
Maneĝo. Konstruaĵo kun tera planko, kie oni instruas la rajdĉevalojn kaj lernas rajdi.
Mangano (Ĥem.). Mn. Ĥemia elemento, metalo grize-blanka, tre malmola kaj rompebla.
Manĝi. Maĉi kaj gluti nutraĵon: manĝi panon. Manĝaĵo. Tio, kion oni manĝas. Manĝegi. Multe kaj avide manĝi. Manĝegulo. Homo, kiu multe kaj avide manĝas. Manĝoĉambro. Ĉambro, destinita por la manĝado. Manĝilaro. Iloj, vazoj, per kiuj kaj el kiuj oni manĝas: forkoj, kuleroj, teleroj. Maten-, tag-, vespermanĝo. Manĝo, kiu havas lokon matene, dum la tago, vespere: Ofte la tagmanĝo, t.e. la ĉefa manĝo okazas vespere kaj la vespermanĝo nokte.
Manio. Nenormala, ekstreme forta inklino al io: La sporto iafoje naskas manion.
Maniero. — 1. Vojo, metodo, laŭ kiu io estas farata: maniero paroli. — 2. Konduto, gestoj en la rilatoj kun aliaj: elegantaj manieroj.
Manifesto. Solena komunikaĵo de regnestro, de ĉefo de politika partio: manifesto pri amnestio.
Maniko. Parto de la vesto, kovranta la brakon.
Manipuli. Procedi per la manoj, farante ion, uzante instrumenton.
Manki. Ne esti, esti en nesufiĉa kvanto malgraŭ la bezono. Manko. Foresto, nesufiĉa kvanto de io necesa: manko de pano, manko de laboro.
Manometro. Aparato, por mezuri kaj montri la premon de vaporo aŭ gaso.
Manovro. Militista ekzerco, ŝajniganta batalon, militon.
Mansardo. Subtegmenta ĉambro, loĝejo.
Mantelo. Vasta vesto, ordinare sen manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj. Komparu: Bluzo, burnuso, kitelo.
Mantilo. Punta kovraĵo de la kapo kaj ŝultroj, kiun portas la hispanaj virinoj.
Manufakturo. Fabriko, kie oni produktas komercaĵojn el krudaj materialoj: manufakturo de tolo.
Manuskripto. Skribaĵo destinata esti legata de multe da personoj, esti presita: antikva manuskripto; manuskripto skribita per plumo, per maŝino.
Maro. Granda akvujo de sala akvo: la Norda Maro. Mara. De maro: mara bordo, mara akvo. Apudmara. Kiu estas apud maro: apudmara banloko. Maristo. Homo, servanta sur ŝipo. Markolo. Mallarĝa akvujo, kuniganta du marojn: la Gibraltara Markolo.
Marasmo. Ekstrema malgraseco kaj perdo de l’ fortoj, kaŭzita de malsano aŭ maljuneco: maljunula marasmo.
Marcipano. Kuko el pistitaj migdaloj kaj sukero.
Marĉo. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
Marĉandi. Disputi pri la prezo, por ricevi pli profitajn kondiĉojn: Oni ne marĉandas ĉe ni, la prezoj estas fiksitaj!
Mardo. Tria tago de la semajno: La dimanĉon sekvas la lundo kaj mardo.
Margarino. Artefarita butero el besta graso: Ofte oni falsas la buteron, aldonante al ĝi margarinon.
Marĝeno. Apudranda libera parto de paĝo (de libro aŭ de kajero).
Marini. Konservi en vinagro kun spicaĵoj: marini haringojn. Marinaĵo. Marinita manĝaĵo.
Marioneto. — 1. Pupo kun moveblaj membroj, movata per ŝnuroj aŭ risortoj. — 2. Persono sen karaktero, sen propra volo.
Marko. Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent.
Marko. — 1. Signo, montranta la posedanton de la signita objekto: marko sur tolaĵo, komerca marko. — 2. Objekto kun speciala signo: ludmarko, poŝtmarko. Marki. Meti markon sur io: marki sian pakaĵon.
Markizo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo.
Marmelado. Fruktoj kuiritaj kun sukero en densan substancon.
Marmoro. Malmola kalka ŝtono polurebla, el kiu oni faras plankojn, monumentojn, ŝtupojn, k.t.p. Marmora. El marmoro: marmora statuo.
Marmoto (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (Arctomys marmota).
Marokeno. Delikata ŝafa aŭ kapra kolorita ledo.
Marŝi. Iri per egalaj militistaj paŝoj. Marŝo. — 1. Regula militista iro. — 2. Melodio, laŭ kiu oni marŝas.
Marŝalo. Generalo de la plej alta rango; kortegano de alta rango.