Выбрать главу

Marto. Tria monato de l’ jaro.

Martelo. Fera ilo kun ligna tenilo, por enigi najlojn, forĝi feron, k.t.p. Marteli. Bati per martelo.

Martiro. — 1. Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo: kristanaj martiroj.2. Homo, suferanta turmentojn: malsanulo martiro.

Maso (Fiz.). Kvanto da materio de korpo.

Masaĝo. Premado, frotado de diversaj partoj de la korpo por kuracaj celoj. Masaĝi. Fari masaĝon. Masaĝisto. Homo, kies profesio estas masaĝi.

Masiva. Konsistanta el senintermanka substanco, sen malplenaĵoj: masiva braceleto. Komparu: Firma, fortika, solida.

Masko. Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras sian vizaĝon, por fariĝi nerekonebla: la maskoj de la karnavalo. Maski. — 1. Surmeti maskon: sin maski. — > 2. Kaŝi sub trompa ŝajno: maski siajn intencojn. Senmaskigi. — 1. Demeti maskon: sin senmaskigi.2. Montri la veran karakteron de iu, kiu sin maskis: senmaskigi perfidulon.

Masoni. Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero: masoni muron, masoni domon. Masonisto. Homo, kies profesio estas masoni. Komparu: Stuki.

Masto. Longa ligna peco, sur kiu oni pendigas la velojn. Unu-, du-, trimasta. Posedanta unu, du, tri mastojn.

Mastiko. Substanco solida, por ŝtopi truojn, kunigi objektojn. Mastiki. Ŝtopi, kunigi per mastiko: mastiki fenestran vitron.

Mastodonto (Zool.). Amerika grandega elefanto de la diluvia epoko (Mastodon giganteus).

Mastro. Posedanto kaj ĉefo de domo, de loĝejo, de gastejo: La afabla mastro regalis la gastojn ĝis la mateno. Mastrino. Mastro virino. Mastrumi. Administri, direkti kiel mastro: mastrumi en sia hejmo.

Maŝo. Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.

Maŝino. Aparato, ilo anstataŭanta aŭ faciliganta la manan laboron: vapormaŝino, maŝino por kudrado, skribmaŝino. Maŝinisto. Homo, direktanta maŝinon. Komparu: Aparato, instrumento.

Mato. Vulgara kovraĵo el pajlo, junko, basto.

Matadoro. — 1. Homo, kies tasko estas mortigi la bovon en la bovbatalo. — 2. Homo eminenta kaj influa, ludanta ĉefan rolon en afero: matadoro de la tuta komploto.

Matematiko. Scienco pri la kvantoj, kiuj povas esti mezurataj aŭ kalkulataj. Matematika. De matematiko, kiu koncernas la matematikon: matematika problemo. Matematikisto. Homo, kies specialo estas la matematiko.

Mateno. Parto de la tago de la leviĝo de l’ suno ĝis la tagmezo.

Materio (Fiz.). Tio, kies ekzistadon oni ekkonas per la kvin sentoj; tio, el kio konsistas la universo. Materia. El materio, koncernanta la materion: la materiaj objektoj kaj la ideoj.

Materialo. Objekto, objektoj, el kiuj per laboro oni povas produkti, verki ion: materialo por raporto,

Materialismo. — 1. Scienca teorio, laŭ kiu en la universo ekzistas nenio ekster materio. — 2. Celado en la vivo nur al persona profito kaj utilo. Materialisto. Adepto, partiano de la materialismo.

Matraco. Granda kuseno, plenigita per haregoj, per mara herbo, aŭ provizita per risortoj, sur kiu oni dormas.

Matrico. Formo por reprodukti kompostaĵon.

Matrikulo. Dokumento numerita, atestanta ke la posedanto estas enskribita en la liston de l’ anoj de institucio (hospitalo, universitato): studenta matrikulo.

Matura. — 1. Atinginta la celon, la limon de sia evolucio: matura frukto, matura homo.2. Perfekte, sufiĉe esplorita, provita: matura projekto. Mature. En matura maniero. Matureco. Eco de tio, kio estas matura. Maturigi. Fari ion matura: maturigi legomojn per varmigado. Maturiĝi. Fariĝi matura.

Maŭzoleo. Tombo en formo de luksa konstruaĵo.

Meblo. Movebla objekto por praktika uzo en ĉambro, en loĝejo: ŝranko, seĝo. Mebli. Provizi per mebloj: mebli sian loĝejon. Meblisto. Homo, kiu faras, vendas meblojn.

Meĉo. Ŝnuro, rubando el kotono aŭ el alia sorba ŝtofo, kiun oni metas en lampon, en la centron de kandelo, por transporti la bruligatan substancon al la flamo.

Medalo. Malgranda metala disko, kun surskribo, portreto aŭ simbolaj signoj, farita por honori faman homon, laŭreaton, aŭ kiel memoraĵo pri grava fakto.

Medaliono. Juvelo ronda aŭ ovala, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn de amata persono.

Medio. Loko de ago, de fenomeno; eksteraj cirkonstancoj de l’ vivo.

Medicino. Kuracarto. Medicina. De medicino, kiu koncernas la medicinon: medicina fakultato.

Medikamento. Kuraca rimedo.

Mediti. Koncentrigi la pensojn sur io, profunde pensi. Meditema. Kiu havas inklinon al meditado.

Mediumo. Persono, povanta, laŭ la kredo de l’ spiritistoj, esti peranto inter la homoj kaj spiritoj.

Meduzo. — 1. (Zool.). Speco de polipo (Medusa).2. (Mit.). Monstra virino de la greka mitologio, kun serpentoj anstataŭ haroj kaj kun kupraj ĉevalaj hufoj.

Medolo. Mola kaj grasa substanco en la interno de l’ ostoj.

Meĥaniko. Parto de la fiziko pri la movado kaj la egalpezo. Meĥanika. — 1. Kiu koncernas la meĥanikon: meĥanika demando.2. Senpensa, aŭtomata: meĥanika laboro. Meĥanike. En meĥanika maniero. Meĥanikisto. Specialisto en la meĥaniko.

Meĥanismo. — 1. Interna aranĝo de maŝino aŭ aparato, kiu ĝin movas aŭ produktas laboron: la meĥanismo de horloĝo.2. Tutaĵo de la rimedoj, necesaj por ago aŭ funkcio: la meĥanismo de la digestado.

Mejlo. Mezuro de l’ interspacoj sur la supraĵo: La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m.

Melo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ musteloj (Meles taxus).

Melankolio. Spirita malsano, karakterizata de konstanta malĝojeco, apatio, inklino al la memmortigo. Melankolia. Malĝoja. Melankolie. En melankolia maniero.

Melaso. Bruna siropa substanco el la restaĵoj de rafinita sukero.

Meleagro (Zool.). Granda korta birdo el la vico de l’ kokoj (Meleagris).

Meliso (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ fabacoj (Melissa officinalis).

Melki. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto: melki bovinon.

Melodio. Intersekvo de tonoj, agrablaj por la orelo. Melodia. Harmonia, plena de melodio: melodia kanto de la najtingalo. Melodie. En melodia maniero. Melodieco. Eco de tio, kio estas melodia.