Выбрать главу

Melodramo. Populara dramo kun kantoj kaj muziko.

Melono (Bot.). Sukplena granda frukto de herba vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj (Cucumis melo). Akvomelono. Cucumis citrullus.

Mem. Pronomo, aldonata al substantivoj aŭ pronomoj, montras insiste, kun substreko, personon aŭ aferon: persone, ne iu alia, ne io alia: Tion diris la direktoro mem. Memmortigo. Mortigo de si mem.

Memstara. Staranta, aganta mem, sen helpo de aliaj.

Membro. — 1. Movebla parto de la korpo, kunigita kun ĝi per artiko: mano, kruro.2. Ano de societo, partio: Nia societo havas 500 membrojn.3. Necesa parto. ero de tuto: membro de aritmetika progresio.

Membrano (Anat.). Histo, parto de organo, havanta la formon de maldika folio: la muka membrano de stomako.

Memori. Konservi en la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn: memori fakton, memori vorton. Memoro. Spirita konservo de ideoj, antaŭe akiritaj; kapablo memori: lernanto, posedanta bonan memoron. Memorebla. Kiu povas esti memorata: ne memorebla, malsimpla regulo. Memorinda. Kiu meritas esti memorata: memorinda fakto. Rememori. Refreŝigi en sia spirito la memoron pri io: rememori la mortintan patron. Rememorigi. Refreŝigi en ies spirito la memoron pri io: rememorigi ion al iu.

Mencii. Diri kelke da vortoj pri io, parolante pri alia temo: La oratoro longe parolis pri siaj meritoj, kaj eĉ ne menciis la kunlaborantojn. Mencio. Vortoj de tiu, kiu mencias: honora mencio en konkurso. Komparu: Citi.

Mendi. Postuli, ke oni faru, alportu. liveru ion, kio ne estas tuj havebla: mendi surtuton ĉe tajloro, mendi kotleton en restoracio, mendi libron en biblioteko. Mendo. Ago de tiu, kiu mendas. Mendanto. Persono, kiu mendas.

Mensogi. Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera. Mensogo. Vortoj de tiu, kiu mensogas. Mensoga. Bazita sur mensogo: mensoga vorto. Mensogema. Kiu havas inklinon mensogi. Mensogemo. Inklino mensogi. Mensogulo. Homo, kiu amas mensogi, kiu ofte mensogas.

Menstruacio. Perioda sangfluo el la seksaj organoj de l’ virinoj.

Mento (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ labiatoj, enhavanta aroman eteran oleon (Mentha).

Mentono. Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.

Mentoro. Gvidanto, konsilanto de junulo.

Menuo. Listo de manĝaĵoj, el kiuj konsistas luksa tag- aŭ vespermanĝo.

Meridiano. Granda cirklo de la terglobo, trapasanta la polusojn.

Merinoso. Hispana ŝafo kun tre delikata lano.

Meriti. Dank’ al siaj agoj aŭ ecoj akiri la rajton je io, esti inda je io: meriti honoron, meriti laŭdon, meriti atenton. Merito. Ago, eco, dank’ al kiu oni meritas ion: la meritoj de la mortinto.

Merizo (Bot.). Arbo el la familio de l’ rozacoj (sovaĝa ĉerizo) (Prunus avium).

Merkredo. Kvara, meza tago de la semajno.

Merlo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Turdus merula).

Merlango (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (Gadus merlangus).

Meso. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino.

Mespilo (Bot.). Arbeto el la familio de la pomacoj kun manĝeblaj fruktoj (Mespitus).

Mestizo. Ido de l’ gepatroj, el kiuj unu estas blanka kaj la alia indiana.

Meti. Doni difinitan lokon al objekto; kuŝigi, sidigi, starigi: meti libron sur tablo, meti ŝlosilon en seruron, meti infanon en liton. Demeti. Meti flanken; meti flanken tion, kion oni havis sur si: demeti ĉapelon.

Metafiziko. Filozofio pri la esenco, kaŭzoj kaj leĝoj de la materia kaj spirita mondo, neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.

Metaforo. Stila figuro, bazita sur la simileco de la objektoj aŭ ideoj: ŝtona koro. Metafora. Bazita sur metaforo: metafora esprimo. Metafore. En metafora maniero. Komparu: Alegorio.

Metalo. Ĥemia elemento, posedanta specialan brilon, bone kondukanta la varmon kaj elektron, fandebla kaj forĝebla: fero, oro. Metala. De metalo, el metalo: metala brilo, metala skatolo. Metalfadeno. Maldika longa cilindroforma metala peco; drato.

Metalurgio. Industrio, produktanta metalojn kaj metalajn objektojn.

Metamorfozo. Aliformiĝo: metamorfozo de larvo en insekton, mitologia metamorfozo.

Metempsikozo. Transmigrado de l’ animoj post la morto el unu korpo en alian: La antikvaj Egiptanoj kredis je la metempsikozo.

Meteoro. Nelongedaŭra fenomeno en la atmosfero: neĝo, hajlo, ĉielarko.

Meteorologio. Scienco pri la atmosferaj fenomenoj kaj pri la vetero.

Metio. Manlabora profesio. Metiisto. Manlabora profesiisto: tajloro, ĉarpentisto. Komparu: Okupo, ofico, specialo. Metodo. Maniero atingi la celon laŭ difinita plano: scienca metodo, metodo de edukado.

Metro. Internacia mezuro de la longeco, egala al la 10,000,000-ono de la kvarono de l’ tera meridiano.

Metriko. Scienco pri la ritmo kaj elementoj de l’ versoj.

Metronomo. Instrumento, mezuranta la rapidecon de la plenumado de muzikaj verkoj.

Metropolo. Lando, urbo, rilate al siaj kolonioj: La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj.

Mevo (Zool.). Birdo el la vico de l’ naĝantaj; ĝi vivas ĉe la bordoj de l’ maroj kaj riveroj (Larus).

Mezo. Loko, momento, egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj: mezo de ĉambro, mezo de tago. Meza — 1. Kiu estas en la mezo: meza strato.2. Ne supera, ne malsupera: meza kvalito. Meze. — 1. Ne supere: meze bona.2. Meze de. En la mezo de: meze de la ĉambro. Mezaj jarcentoj. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. Meznombro. Nombro, montranta la plej oftan kvanton de okazoj: La meznombro de la vizitantoj de l’ ekspozicio ne superis 1000 personojn. Tagmezo. La horo 12 de la tago. Noktomezo. La horo 12 de la nokto. Komparu: Centro.