Выбрать главу

Mezalianco. Edziĝo kun persono de malpli alta klaso.

Mezuri. Determini la grandecon de io, ĝin komparante kun objekto de difinita grandeco: mezuri drapon, mezuri kampon, mezuri tempon. Mezuro. Ago de tiu, kiu mezuras: La surtuto estas tro longa, ĉar la mezuro estis malzorge farita. Mezurilo. Objekto, per kiu oni mezuras: metro, funto, litro. Termezuristo. Homo, kies profesio estas mezuri la teron (kampojn, vojojn, k.t.p.).

Mi. Pronomo de la unua persono de l’ ununombro.

Miasmo. Malsanigaj vaporaĵoj; malsanigaj substancoj, bakterioj en la aero.

Miaŭi. Eligi sonon kiel la kato: La kato miaŭas, la hundo bojas.

Mielo. Dolĉa suko, kiun la abeloj suĉas el la floroj. Mielkuko. Kuko, farita el faruno kaj mielo.

Mieno. Esprimo de la vizaĝo: gaja mieno, kolera mieno.

Migdalo (Bot.). Frukto de l’ migdalarbo.

Migdalarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj; ĝiaj fruktoj enhavas grasan oleon, uzatan en la medicino kaj ili mem estas uzataj en sukeraĵoj (Amygdalus communis).

Migri. Iri de unu loko al alia malproksima, ne havi konstantan loĝlokon: migrantaj birdoj, migrantaj popoloj. Enmigranto. Homo, kiu transloĝiĝas en fremdan landon. Elmigranto. Homo, forlasanta sian patrujon por transloĝiĝi en fremdan landon. Komparu: Vagi.

Mikrobo. Bakterio, kaŭzanta malsanon.

Mikrofono. Elektra aparato, plilaŭtiganta malfortajn sonojn.

Mikrometro. Instrumento por mezuri tre malgrandajn objektojn.

Mikroskopo. Optika instrumento, pligrandiganta observatan objekton, tro malgrandan por esti vidata per nearmita okulo. Mikroskopa. — 1. Farata per la mikroskopo: mikroskopa esploro.2. Tre malgranda, videbla nur per la mikroskopo: mikroskopa estaĵo.

Miksi. — 1. Intermeti kelke da objektoj aŭ iliajn erojn: miksi kartojn, miksi akvon kun vino.2. Preni, kompreni, rekoni unu objekton anstataŭ alia: Oni iafoje miksas la vortojn: «flegi» kaj «varti», kvankam ilia senco estas tute malsama. La fratoj Petro kaj Johano estas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. Miksado. Agoj de tiu, kiu miksas. Miksaĵo. Io konsistanta el miksitaj objektoj: miksaĵo de akvo kaj vinagro. Almiksi. Aligi per mikso: almiksi kreton al sukero.

Mil. 1000; dekfoje cent: mil soldatoj. Jarmilo, miljaro. Milo da jaroj.

Milda. Ne ekscitanta la sentojn, agrabla: milda vetero. Mildigi. Fari ion milda: mildigi akran guston de medikamento. Komparu: Kvieta, trankvila, serena.

Milio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj kun malgrandaj rondaj grajnoj (Panicum miliaceum).

Miliardo. 1,000,000,000; mil milionoj.

Milicio. Nekonstanta militistaro el civitanoj, alvokataj al la armiloj nur dum la milito.

Miligramo. Milono de gramo.

Milimetro. Milono de metro, dekono de centimetro.

Miliono. 1,000,000; mil miloj.

Militi. Batali per armitaj manoj kontraŭ fremda popolo aŭ kontraŭ malamika partio de l’ propra popolo: La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. Milito. Batalado de militanto. Milita. Kiu koncernas la militon.

Militisto. Homo, kies profesio estas militi, soldato. Militistaro. Armeo. Militestro. Ĉefo de armeo. Militkaptito. Homo, malliberigita de malamikoj dum milito.

Milvo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ falkoj (Milvus).

Mimiko. Arto prezenti siajn pensojn kaj sentojn per la esprimo de la vizaĝo, per gestoj kaj movoj de la korpo. Mimika. Esprimanta per la mimiko: mimika lingvo. Mimike. En mimika maniero, per mimiko. Mimikisto. Homo, kies specialo estas la mimiko.

Mimozo (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre sentemaj folioj (Mimosa).

Mino. Subteraĵo, en kiu estas metita eksploda substanco. Minejo. Subtera loko, kie oni elfosas metalojn, karbon, k.t.p., aranĝante minojn.

Minaci. Per gestoj aŭ vortoj konigi al iu, ke oni volas fari al li malbonon, lin puni: La patro minacis la malobean knabon per bastono.2. Esti proksima, esti kredebla (pri malfeliĉo, malsukceso): La vetero estas nekonstanta, minacas nin fulmotondro. Minaco. Ago, vortoj de tiu, kiu minacas.

Minareto. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado.

Mineralo. Korpo, troviĝanta en la tero aŭ sur ĝia supraĵo, produktita nek de besta nek de vegeta organismo: fero, kreto. Minerala. El mineralo, kiu koncernas mineralon: minerala regno.

Mineralogio. Scienco pri la mineraloj. Mineralogiisto. Specialisto en la mineralogio.

Miniaturo. — 1. Malgranda akvarela portreto sur eburo, sur pergameno. — 2. Malgranda objekto, kiu estas kvazaŭ reprodukto de granda je pli malgranda skalo.

Minimumo. Plej malalta atingebla grado: minimumo de necesa mono. Minimuma. De plej malalta atingebla grado.

Ministro. Alta ŝtata oficisto, administranta unu el la sekcioj de la ŝtataj aferoj: ministro de la eksteraj aferoj. Ministraro. Ministroj, kune administrantaj ŝtaton.

Minio (Ĥem.). Miksaĵo de plumboksido kun plumbhipoksido; flave-ruĝa pulvoro, uzata kiel farbo.

Minuso. Matematika signo, montranta negativan kvanton; matematika signo de la substrahado (deprenado).

Minuto. — 1. Sesdekono de la horo. 2. Sesdekono de la grado (mezuro de l’ anguloj).

Miogalo (Zool). Mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj (Myogate).

Miopa. Kiu vidas nur de proksime, ĉar lia okulo havas tro grandan optikan forton. Miopeco. Stato de tiu, kiu estas miopa. Miopulo. Homo miopa.

Miozoto (Bot.). Vegetaĵo, nomata en la popola lingvo: «ne forgesu min», kreskanta apud marĉoj, riveretoj (Myosotis)

Miri. Havi la senton, la impreson, kiun kaŭzas io neatendita, stranga, eksterordinara, nova: Mi miras, ke vi ne respondis mian leteron. Miro. Sento, impreso de tiu, kiu miras. Mirinda. Kiu indas miron. Mirigi. Kaŭzi ies miron.

Mirabelo. Malgranda, flava pruno.

Miraklo. Supernatura fakto, fenomeno, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo. Mirakla. Supernatura, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo, eksterordinara. Mirakle. En mirakla maniero, per miraklo.

Mirho. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj.

Miriado. Granda, nedifinita nombro: miriadoj da steloj.