Выбрать главу

Miriametro. Dek mil metroj.

Miriapodoj (Zool.). Klaso de artropodoj, kies korpo konsistas el tre multenombraj segmentoj (Miriapoda).

Miristikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: muskato.

Mirmekofago (Zool.). Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj (Myrmecophaga).

Mirmeleono (Zool.). Insekto el la vico de l’ retoflugilaj (Myrmeleon formicarius).

Mirto (Bot.). Arbeto kaj arbo el la familio de l’ mirtacoj, kun bonodoraj brilaj folioj (Myrtus communis).

Mirtacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: mirto.

Mirtelo (Bot.). Malalta arbeto el la familio de l’ vakciniacoj kun nigraj bongustaj beroj (Vaccinium myrtitlus).

Misalo. Meslibro.

Misio. — 1. Komisio, por disvastigi la kristanismon kaj civilizacion inter sovaĝuloj. — 2. Grava komisio.

Mistero. Fakto, dogmo, kiu ne povas esti esplorita, komprenita de la homa intelekto: la misteroj de la naturo. Mistera. Entenanta misteron.

Mistifiki. Trouzi ies kredemon, por lin moki. Mistifiko. Ago de tiu, kiu mistifikas.

Mistiko. Religia medito, kondukanta ĝis la ekstazo kaj havanta kiel celon ekkoni la misterojn de Dio kaj de la postmorta vivo. Mistika. Kiu koncernas la mistikon, bazita sur la mistiko.

Mito. Fabela rakonto pri antikvaj dioj de idolanoj.

Mitologio. Scienco pri la mitoj.

Mitro. Kovraĵo de la kapo de l’ episkopoj por solenaj okazoj.

Mitulo (Zool.). Speco de manĝebla molusko (Mytitus edulis).

Mizero. Stato inda de kompato per ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo. Mizera. Kiu estas en mizero. Mizere. En mizera maniero. Mizerulo. Homo mizera.

Mnemoniko. Arto helpi la memoron kaj ĝin perfektigi.

Mobilizi. Fari militistaron batalpreta. Mobilizo. Ago de tiu, kiu mobilizas.

Modo. — 1. Nedaŭra moro pri la societaj rilatoj, pri la maniero sin vesti: ĉapelo laŭ la lasta modo. La modo postulas, ke oni ne venu al balo pli frue, ol ĉiuj jam estas tie. — 2. (Gram.). Maniero, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton: indikativo, kondiĉa modo, u-modo.

Modelo. — 1. Objekto, kiun oni reproduktas per imitado: modelo de brodaĵo, modelo de maŝino, modelo de pentristo.2. Io perfekta: modelo de honesteco. Modela. Imitinda, perfekta: modela konduto. Modeli. Fari modelon el argilo, gipso k.t.p. Komparu: Ekzemplo.

Modera. Ne tro granda, ne tro postulema, ne ekstrema: modera manĝado, modera prezo, modera politika partio. Modere. En modera maniero. Modereco. Eco de tio, kio estas modera. Moderigi. Fari ion modera: moderigi ies fervoron.

Moderna. Nuntempa, de nia epoko: moderna poezio.

Modesta. Havanta malaltan opinion pri siaj scioj, virtoj, meritoj, k.t.p.: Vere granda homo estas ĉiam modesta. Modesteco. Eco de tiu, kiu estas modesta. Malmodesta. Havanta tro altan opinion pri si mem. Malmodesteco. Eco de tiu, kiu estas malmodesta. Komparu: Humila.

Modifi. Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon: modifi projekton.

Moduli. Laŭtigi kaj mallaŭtigi la voĉon, nuanci.

Moki. Ridindigi per malŝata ŝerco: moki eĉ la plej sanktajn aferojn. Moko. Vortoj de tiu, kiu mokas. Mokaĵo. Mokanta ŝerco. Mokulo. Homo, kiu havas la inklinon moki. Mokema. Havanta la inklinon moki.

Mola. Facile cedanta al premo: mola argilo, mola koro. Moleco. Eco de tio, kio estas mola. Molaĵo. Mola objekto, mola parto de objekto: molaĵo de pano. Moligi. Fari ion mola. Moliĝi. Fariĝi mola. Malmola. Malfacile cedanta al premo aŭ tute ne cedanta al premo. Malmoligi. Fari ion malmola. Malmoliĝi. Fariĝi malmola.

Molekulo. Plej malgranda ero de ĥemia korpo, povanta ekzisti kaj havanta la ecojn de la tuto. Komparu: Atomo.

Molibdeno (Ĥem.). Mo. Ĥemia elemento, brila blanka metalo, facile rompebla.

Molusko (Zool). Molkorpa besto; tipo de bestoj, pli simplaj ol la artropodoj: heliko, limako.

Momento. Tre mallonga tempo: Atendu unu momenton!

Mono. Stampita metalo aŭ papero, kiel pagrimedo. Mona. Kiu koncernas la monon: monaj aferoj. Monero. Aparta mona peco: ora monero. Monujo. Sako, saketo por mono.

Monado. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo.

Monaĥo. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio: dominikano, franciskano. Monaĥejo. Domo de monaĥoj. Monaĥino. Virino, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio. Monaĥinejo. Domo de monaĥinoj.

Monarĥo. Sendependa regnestro: imperiestro, reĝo, princo. Monarĥisto. Partiano de nelimigita povo de regnestro.

Monato. Dekduono de la jaro: januaro, aprilo.

Mondo. — 1. Tutaĵo de tio, kio ekzistas, universo. — 2. La tero, kiel loĝloko de l’ homoj.

Monedo (Zool.). Malgranda birdo el la familio de l’ korvoj (Corvus monedula).

Monitoro. Malalta batalŝipo, forte ŝirmita per kirasoj.

Monogramo. Figuro, arte kunmetita el la komencaj literoj de l’ nomo kaj antaŭnomo.

Monoklo. Okulvitro por unu okulo.

Monologo. Sceno, en kiu aktoro estas sola kaj parolas al si mem.

Monomanio. Spirita malsano, en kiu unu ideo plene absorbas la intelekton.

Monopolo. — 1. Privilegio, donanta al unu persono aŭ kompanio ekskluzivan rajton vendi aŭ fabriki ion. — 2. Ekskluziva rajto.

Monoteismo. Kredo je unu sola Dio.

Monoteisto. Kredanto je unu Dio.

Monstro. Estaĵo,de la naskiĝo diferenca de la aliaj estaĵoj de la sama speco; estaĵo tre malbela. Monstra. De monstro, tre malbela.

Monto. Natura altaĵo de la tero: Everesto. Monteto. Natura malgranda altaĵo de l’ tero. Montano. Loĝanto de montoj. Montaro. Aro de montoj, prezentanta unu tuton kaj havanta komunan nomon: Alpoj. Intermonto. Mallarĝa kaj profunda valo inter montoj aŭ ŝtonegoj: Termopiloj.

Montri. Fari ion videbla por la okuloj: montri sian novan ĉapelon, montri al iu la vojon, montri kuraĝon. Montriĝi. Fariĝi videbla por la okuloj, fariĝi klara: Baldaŭ montriĝis, kiu estas prava.