Выбрать главу

Monumento. Verko de la arĥitekturo aŭ skulptarto, por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo, pri glora ago.

Mopso (Zool.). Speco de ĉambra hundo kun granda kapo kaj mallonga korpo.

Moro. Ĝenerala maniero de popolo, lando, provinco agi kaj konduti en la societa vivo: La civilizacio nobligas la morojn.

Moracoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: figarbo, moruso.

Morala. Konforma, akordiĝanta kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj. Morale. En morala maniero. Moraleco. Eco de tio, kio estas morala. Komparu: Etiko.

Morbilo(j) (Med.). Infekta malsano de infanoj, karakterizata de febro kaj de ruĝaj makuloj de la haŭto, precipe de l’ vizaĝo.

Mordi. Ŝiri, vundi per la dentoj: mordi panon. La hundo ne mordas sian sinjoron. Mordema. Kiu amas mordi: mordema hundo.

Morfino. Alkaloido de l’ opio, kvietiganta la dolorojn kaj dormiganta, uzata precipe por subhaŭtaj injektoj.

Morgaŭ. En la plej proksima tago post la nuna. Postmorgaŭ. Post du tagoj.

Morĥelo (Bot.). Manĝebla fungo el la familio de l’ sakfungoj (Morchella).

Morti. Ĉesi vivi, perdi la vivon: Ĉiuj homoj mortas. Morto. Perdo de la vivo. Mortinto. Homo, kiu mortis: Pri la mortintoj diru bonon aŭ nenion (latina proverbo). Mortema. Kiu devas morti pli aŭ malpli baldaŭ, kiu ne posedas la senmortecon: La dioj kaj la mortemaj homoj. Mortulo. Mortema homo: Ĉi tiu mondo de la mortuloj. Mortigi. Senigi iun je la vivo: mortigi sovaĝan beston. Senmorta. Kiu neniam mortas: senmorta Dio. Senmorteco. Eco de tio, kio estas senmorta.

Mortero. Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la brikojn. Komparu: Cemento, stuko.

Moruo (Zool.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (Gadus morrhua).

Moruso (Bot.). Arbo el la familio de l’ moracoj; la folioj de la blanka moruso estas uzataj por nutri la silkajn raŭpojn (Morus alba).

Mosko. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.

Moskeo. Mahometana templo.

Moskito (Zool.). Malgranda duflugila insekto, turmentanta la homojn kaj bestojn per etaj pikoj.

Mosto. Nefermentinta vino, suko elpremita el la vinberoj.

Moŝto. Honora titolo, uzebla por ĉiuj rangoj: Via sinjora moŝto, lia reĝa moŝto.

Moto. Frazo, citita el ia aŭtoro kaj metita antaŭ verko aŭ artikolo por esprimi ĝian ĉefan ideon. Komparu: Aforismo, maksimo, proverbo, sentenco.

Motivo. Kaŭzo de ago, de konduto: koleri sen motivo. Motivi. Prezenti motivojn, klarigi per motivoj: nemotivita postulo.

Motoro. Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas meĥanikan laboron: gasa motoro, elektra motoro.

Movi. Transigi korpon en alian lokon; ŝanĝi la lokon de korpo rilate al korpo fiksita: movi veturilon. Movo. Ago de tiu, kiu movas. Moviĝi. Ŝanĝi la lokon de la propra korpo rilate al korpo fiksita. Moviĝema. Kiu volonte, facile moviĝas: moviĝema besto. Senmova. Kiu tute ne moviĝas.

Mozaiko. Speco de pentraĵo, farita el kunmetitaj diverskoloraj ŝtonoj, lignaj pecoj, k.t.p.

Mucida. Havanta la malagrablan guston kaj odoron, kiun la nutraĵoj ricevas en malseka aŭ neaerumata loko.

Mueli. Pecetigi, pulvorigi la grenon fari farunon. Muelejo. Loko, kie oni muelas. Muelisto. Homo, kies profesio estas mueli.

Mufo. Cilindroforme kunkudrita pelta peco por varmigi la manojn.

Muĝi. Eligi tre fortan kaj akran tonon, kiel la ventego, maraj ondoj, k.t.p.

Muko. Densa, glua fluidaĵo, produktata de la samnomaj membranoj de la besta kaj homa organismo.

Mulo (Zool.). Ido de azeno kaj ĉevalino (Equus mulus).

Multe. Granda nombro, granda kvanto: multe da homoj, multe da akvo. Multa, multaj. Granda kvanto de samspecaj objektoj, diferencantaj per siaj ecoj: Multaj bestoj posedas voston. Plimulto. Pli granda parto; partio posedanta pli grandan kvanton da voĉoj: La plimulto voĉdonis kontraŭ la projektoj. Multobligi. Pligrandigi, aldonante multfoje la saman kvanton. Malmulte. Malgranda nombro, malgranda kvanto.

Multipliki. Multobligi: multipliki 5 per 3.

Mumio. Kadavro, konservita per la enbalzamigo: egipta mumio.

Municio. Militaj provizoj, precipe la pulvo kaj kugloj.

Munti. Kunmeti maŝinon sur la loko, kie ĝi devas funkcii. Muntisto. Homo, kies profesio estas munti.

Muro. Masonaĵo, servanta kiel flanko de domo, por apartigi aŭ dividi teran spacon.

Murmuro. Mallaŭta bruo de multe da personoj, kiuj parolas samtempe; sono, montranta malkontentecon. Murmuri. Eligi murmuron. Murmureti. Paroli mallaŭte, por ne esti aŭdata; eligi mallaŭtan malklaran sonon: murmureti al ies orelo. La folioj, skuataj de delikata vento, murmuretas.

Muso (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ mordantaj (Mus).

Musko (Bot.). Granda klaso de l’ kriptogamoj kun trunketoj kaj folioj (Muscus).

Muskato (Bot.). Arbo el la familio de la miristikacoj, el kies nuksoj kaj floroj oni ekstraktas bonodoran oleon (Myristica fragrans).

Muskedo. Peza pafilo, kiun oni apogis dum la pafado sur forko.

Muskolo. Organo, konsistanta el karnaj fibroj kaj plenumanta la movojn de l’ bestoj.

Muslino. Plej malpeza teksaĵo, kotona, lana.

Mustardo. Spicaĵo el sinapo kaj vinagro.

Mustelo (Zool.). Raba mambesto (nomo de la familio) (Mustela).

Muŝo (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj, grandanombre vivanta en la loĝejoj, staloj. (Musca; la plej konata speco — musca domestica = hejma muŝo).

Muta. — 1. Kiu ne posedas la parolkapablon: surda kaj muta de la naskiĝo.2. Kiu ne povas paroli de emocio: muta de teruro. Mutigi. Fari iun muta. Mutiĝi. Fariĝi muta. Mutulo. Homo muta.

Mutualismo. Sistemo, celanta forigi la profitojn de l’ perantoj kaj entreprenistoj per kompanioj de l’ konsumantoj.

Muzo. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj: Uranio estis la muzo de l’ astronomio.

Muzeo. Granda kolekto de sciencaj aŭ artaj objektoj.