Ario. Muzikaĵo, adaptita al vortoj.
Ariergardo. Taĉmento, gardanta la postan parton de armeo.
Aristokrato. Ano de alta nobelaro.
Aristokratio. Aristokrataro.
Aritmetiko. Scienco pri la nombroj kaj kalkulado.
Arko. Parto de cirklo: Fleksita bastono havas formon de arkoj. Arkaĵo. — 1. Arka supraĵo, kovranta ion: la ĉiela arkaĵo. — 2. Masonaĵo (tegmento, plafono, ponto), konsistanta el kojnformaj ŝtonoj aŭ brikoj, kiuj sin apogas unu al alia, kovrante liberan spacon sub si. Ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo, kiu aperas, kiam la sunaj radioj refraktiĝas en la pluvaj gutoj. Pafarko. Arkforma armilo, el ligno aŭ alia fleksebla substanco, servanta por ĵeti sagojn.
Arkado. Arkaĵo sur kolonoj.
Arkeo. La ŝipo de Noaho.
Arkta. Proksima de la norda poluso.
Arlekeno. Ludanto en cirka spektaklo, portanta groteskajn diverskolorajn vestojn. Komparu: Histriono.
Armi. Provizi per instrumentoj por atako aŭ defendo: armi soldatojn, sin armi. Armilo. Instrumento por atako aŭ defendo: glavo, lanco, ŝildo. Preni armilojn, remeti armilojn, al la armiloj! Senarmigi. Liberigi de armiloj, forpreni armilojn: Soldatoj, senarmigu vin! Oni senarmigis la malamikojn. Armilejo. Arsenalo, provizejo de armiloj.
Armeo. Militistaro. Granda kolekto de armitaj soldatoj, dividitaj en regimentojn, rotojn, k.t.p. kaj komandataj de unu ĉefo.
Arniko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kompozitoj, uzata en la popola medicino, kiel vundsaniga rimedo (Arnica).
Aroganta. Malmodesta kaj malŝate kondutanta kun aliaj.
Aromo. Bonodoro de vegetaĵoj. Aroma. Kiu posedas aromon: aromaj herboj, aroma tabako.
Aroruto. Amelo el radikoj de kelkaj tropikaj vegetaĵoj, uzata kiel nutraĵo.
Arpeĝo. Akordo, kies sonoj ne sonas samtempe, sed rapide ŝekvas unu alian. Arpeĝi. Fari arpeĝojn.
Arsenalo. Provizejo de armiloj, armilejo.
Arŝino. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m.
Arto. — 1. Scio, kapablo fari ion, akirita per studoj, lernado, praktiko: arto de diplomato, de kuracisto, de ĉasisto. — 2. Kontraŭo de la naturo: La arto imitas la verkojn de la naturo. — 3. Belarto: poezio, arĥitekturo. Arta. Koncernanta arton. Artisto. Persono, kiu sin okupas per arto: pentristo, drama artisto. Belarto. Ĉiu el la kvin artoj: arĥitekturo, poezio, muziko, skulpt- kaj pentrarto.
Arterio (Anat.). Angio, kiu kondukas sangon de la koro al la partoj de la korpo.
Arteza. Arteza puto: borita puto, el kiu la akvo ŝprucas per si mem.
Artifiko. Lerta, ruza, trompa procedo: artifiko de ĵonglisto, de advokato. Artifika. Lerta, ruza, trompa. Artifikeco. Eco de tio, kio estas artifika.
Artiko. Organo, kiu kunigas kaj en kiu moviĝas du membroj de la korpo: genua artiko. Elartikigi. Forigi, forpuŝi membron el artiko.
Artikolo. — 1. Partikulo, per kiu oni esprimas la difinitecon aŭ nedifinitecon: Esperanto posedas nur unu artikolon. — 2. Raporto, traktato en gazeto: La propagandaj esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn artikolojn.
Artilerio. Kanonoj kun la soldatoj, servantaj ilin. Artileria. De artilerio: artileria atako.
Artiŝoko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kompozitoj (Cynara scolymiis).
Artrito. Inflamo de artiko. Artritulo. Persono, malsana je artrito.
Artropodoj (Zool.). Tipo de malsuperaj bestoj, kies korpo estas dividita en segmentojn: krustuloj, araneoj, insektoj.
-As. Fleksio de la tempo estanta de l’ aktivo (por ĉiuj personoj de la unu- kaj multenombro).
Aso. Ludkarto, signita per unu sola punkto.
Asafetido. Malbonodora rezino, aplikata kontraŭ spasmoj.
Asbesto. Minerala substanco, konsistanta el fadenoj kaj nebruligebla.
Asekuri. Certigi al si per speciala pago kompenson de perdoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de fajro, ŝippereo, k.t.p.: asekuri domon de fajro, kampojn de hajlo, komercaĵojn de ŝippereo; asekuri sian vivon. Asekuro. Ago de tiu, kiu asekuras: societo de asekuroj.
Asepso. Kontraŭputra metodo en la ĥirurgio, sen uzado de ĥemiaj rimedoj. Asepsa. — 1. Bazita sur la asepso: asepsa procedo. — 2. Libera de mikroboj: asepsa instrumento.
Aserti. Kategorie kaj kun certeco esprimi sian opinion. Aserto. Opinio, vortoj de tiu, kiu asertas. Komparu: Certigi.
Asesoro. Asistanto, helpanto de juĝisto.
Asfalto. Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por kovri stratojn kaj vojetojn. Asfalti. Kovri per asfalto. Asfalta. El asfalto: asfalta trotuaro.
Asfiksio. Ĉeso de la spirado, sufokiĝo.
Asigno. Dokumento, ordonanta pagi monon, destinitan por speciala celo, al persono prezentanta la mandaton. Asigni. Destini kaj pagi monon por speciala celo: Por la konstruo de hospitalo la urbo asignis mil frankojn. Komparu: Ĉeko, mandato.
Asimili. — 1. Proprigi al sia korpo manĝitan nutraĵon: La suĉinfano tre bone asimilas la lakton de sia patrino. — 2. Aliigi anojn de alia nacio en anojn de sia: Ne malofta estas la fakto en la historio, ke unuj popoloj asimilas aliajn. Asimilo. Funkcio, ago de tiu, kiu asimilas. Komparu: Digesti.
Asisti. Akompani kaj helpi. Asisto. Akompano kaj helpo. Asistanto. Persono, kiu asistas: asistanto de pastro, de profesoro.
Askarido (Zool.). Parazita vermo vivanta en la intestoj de l’ homoj kaj porkoj.
Asketo. Persono, celanta perfektiĝon per piaj procedoj kaj abstinenco.
Asketismo. Asketa vivado.
Asocio. Grava, granda societo: Internacia Scienca Asocio. Asocii. Kunigi en asocion. Asociito. Ano de asocio. Komparu: Ligo, kompanio, unuiĝo.
Asonanco. Neplena rimo, en kiu oni atentas nur la samecon de la akcentitaj vokaloj: Asonancoj estas ofte uzataj en la hispana poezio. Asonanca. Bazita sur asonancoj: asonanca versaĵo.
Asparago (Bot.). Legomo el la familio de l’ liliacoj (Asparagus officinalis).
Aspekto. Maniero, en kiu io sin prezentas al niaj okuloj; ŝajno; mieno; stranga, bela aspekto; havi aspekton.
Aspergi. Delikate surŝprucigi per gutoj: La pastro aspergas la preĝantojn. Aspergi florojn. Aspergo. Ago de tiu, kiu aspergas. Aspergilo. Ilo por aspergi.