Выбрать главу

Ni. Pronomo de la unua persono de la multenombro.

Niĉo. Kavaĵo en muro por statuo, por lito. Komparu: Alkovo.

Nigra. Havanta la plej malhelan koloron, la koloron de la fulgo. Nigro. La nigra koloro. Nigreco. Eco de tio, kio estas nigra. Nigrigi. Fari ion nigra: nigrigi grizajn harojn. Nigriĝi. Fariĝi nigra.

Nihilismo. Doktrino, neanta ĉiun kredon kaj celanta detrui la ekzistantajn leĝojn kaj ordon.

Nihilisto. Adepto de la nihilismo.

Nikelo (Ĥem.) Ni. Ĥemia elemento, metalo tre similanta la arĝenton kaj uzata por kuirvazoj, moneroj, k.t.p.

Nikotino. Alkaloido de la tabako.

Nikso. Spirito de l’ akvoj.

Nimbo. Aŭreolo.

Nimfo. Duondiino eterne juna: nimfo de l’ arbaroj, de la montoj.

Nivelo. Alteco de horizontala ebeno: 1000 metrojn super la nivelo de la oceano. Niveli. Ebenigi laŭ dezirata nivelo. Nivelilo. Instrumento por determini, ĉu surfaco estas ebena kaj horizontala.

Nizo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ falkoj (Nisus communis).

-Nj. Sufikso por derivi virinajn karesajn nomojn: Anjo, onklinjo.

Nobelo. Homo, kiu per la naskiĝo aŭ per favoro de la regnestro ĝuas specialajn privilegiojn aŭ nur posedas honoran titolon, distingantan lin de la aliaj klasoj. Nobeleco. Eco de tiu, kiu estas nobelo. Nobelaro. Klaso de ia nobeloj. Nobela. Posedanta nobelecon. Nobeligi. Fari, proklami iun nobela.

Nobla. Distingiĝanta per siaj altaj moralaj kvalitoj: nobla koro. Nobleco. Eco de tio, kio estas nobla. Noble. En nobla maniero.

Nodo. Duobla kunkruciĝo de du kunligitaj fadenoj, ŝnuroj. Komparu: Banto.

Nokto. Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto; tempo de la subiro ĝis la leviĝo de la suno. Nokta. De nokto, kiu koncernas nokton. Nokte. Dum la nokto. Noktomezo. Horo 12 vespere. Tagnoktegaleco. Tempo de la jaro, kiam la tagoj kaj noktoj estas egaldaŭraj.

Noktuo (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ strigoj (Athene noctua).

Nomo. Vorto, uzata por distingi objekton aŭ personon de aliaj objektoj aŭ personoj: Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj. Nomi. — 1. Determini per nomo: li estas nomata Petro.2. Doni nomon: La gepatroj nomis sian filinon Margareto. Nomaro. Tabelo de nomoj: nomaro de la membroj de societo. Samnoma. Havanta la saman nomon.

Nomado. Homo, popolo, ne havanta konstantan loĝlokon: la nomadoj de Afriko.

Nombro. Unuo aŭ difinita kvanto da unuoj: Dudek du estas para nombro, tridek kvin — nepara. Multenombro. Gramatika formo, montranta pli ol unu objekton: patroj. Ununombro. Gramatika formo, montranta unu objekton: patro.

Nominala. — 1. Posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn: nominala ĉefo.2. Surskribita sur monero kaj ofte diferenca de la efektiva valoro: nominala valoro.

Nominativo. Unua kazo de la deklinacio, montranta la subjekton de frazo kaj la atributon en tiel nomata nominativo de l’ klareco (nominativo apud akuzativo): La patro amas la filon. Fari vitron nerompebla.

Nordo. — 1. Parto de la horizonto, kiu estas post ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la nordo. Norda. De nordo: norda vento, norda gasto. Norde. En la nordo.

Normo. Ordinara, laŭregula stato: dekliniĝi de la normo.

Normala. Konforma al la normo.

Nostalgio. Melankolio, kaŭzita de sopiro revidi la patrolandon.

Noti. Skribi mallongan resumon, por ne forgesi. Noto. Mallonga resumo, por ne forgesi. Notlibro. Malgranda poŝlibro, en kiu oni enskribas notojn. Komparu: Signo.

Notario. Ŝtata oficisto, kiu konservas kaj redaktas aktojn, kontraktojn, atestas la aŭtentikecon, k.t.p.

Nova. Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, malmulte uzita, antaŭe ne konata: nova vesto, nova libro, nova kontinento. Novaĵo. Nova objekto, nova sciigo: Kara amiko, jam de longe mi ne havis novaĵojn de vi. Noveco. Eco de tio, kio estas nova: La noveco de la afero devigas nin esti singardaj. Malnova. Antaŭ longe farita, aperinta; multe uzita; de longe konata: malnova ĉapelo, malnova verko, malnova mondo. Komparu: Juna, freŝa.

Novelo. Mallonga literatura verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero: «Diversaĵoj» de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo.

Novembro. 11-a, antaŭlasta monato de la jaro.

Novico. — 1. Persono, restanta en monaĥejo, por pasigi tie la tempon de la provo. — 2. Homo ankoraŭ nesperta en profesio, en okupo. Noviceco. Stato de tiu, kiu estas novico.

Nu. Interjekcio, antaŭiranta surprizan konkludon: Nu, kion vi diros pri tio?

Nuanco. Malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter aferoj de la sama speco: nuanco de koloro, nuanco de esprimo. Nuanci. Esprimi per nuancoj. Komparu: Moduli.

Nubo. Akva vaporo, formanta videblajn amasojn en la supraj tavoloj de la aero.

Nuda. Nevestita, nekovrita: nuda homo, nuda muro, nuda vero. Nudeco. Eco de tio, kio estas nuda. Nudpieda. Sen ŝuoj kaj ŝtrumpoj.

Nuko (Anat.). Posta parto de la kolo.

Nukso (Bot.). Frukto kun malmola lignosimila kovraĵo.

Nulo. — 1. Cifero, kiu dekobligas la valoron de ĉiu alia cifero, se ĝi estas lokita dekstre de la lasta. — 2. Io senvalora: homa nulo. Nuligi. Fari, deklari ion senvalora: nuligi kontrakton.

Numero. Cifero, nombro, kiu montras la lokon. la vicon de objekto inter aliaj objektoj: numero de domo. Numeri. Meti, surskribi numeron: numeri la paĝojn de kajero.

Numido (Zool.). Birdo el la familio de la kokoj (Numida meleagris).

Numismatiko. Scienco pri la antikvaj moneroj kaj medaloj.

Nun. En tiu ĉi tempo, momento; en la estanta tempo, momento. Nuna. Kiu okazas nun.

Nuncio. Ambasadoro de papo.

Nur. — 1. Nenio, neniu plu, ne pli multe: Venis nur tri personoj. La libro kostas nur du frankojn. — 2. Ne pli frue oclass="underline" La letero atingos lin nur morgaŭ.