Nutri. Doni, liveri al vivanta estaĵo tion, kion ĝi bezonas por daŭrigi sian ekzistadon: nutri per viando. Nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron. Nutraĵo. Tio, kio nutras: La terpomoj estas bongusta nutraĵo.
O
O. Fleksio de la substantivo kaj de la vortoj, uzataj en substantiva formo: tablo, dudeko, kialo.
Oazo. Fruktodona tero en dezerto.
Obei. Plenumi la volon, ordonon de alia persono: obei la patron, obei la ĉefon, obei ies konsilon. Obeo. Plenumo de ies volo,de ies ordono. Obeema. Volonte, facile obeanta.
Obelisko. Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro.
Objekto — 1. Ĉio, kio estas videbla, sentebla. — 2. Tio, kio okupas la spiriton: objekto de studo. Komparu. Afero.
Objektiva. Bazita sur senpartia esploro, ne influita de individuaj gustoj aŭ opinioj: objektiva kritiko. Objektiveco. Eco de tio, kio estas objektiva. Objektive. En objektiva maniero.
-Obl. Sufikso, por derivi nombrajn nomojn, kelkfoje pli grandajn ol la radika: triobla, kvaroble.
Oblato. Malgranda disko, bakita el faruno kun akvo.
Obligacio. Kredita papero, donata de ŝtato aŭ privata kompanio, kiel dokumento pri ŝuldo.
Oblikva. Flankiranta, kliniĝanta de la horizontala aŭ vertikala direkto: oblikva linio. Oblikve. En oblikva maniero: oblikve staranta kolono.
Obolo. Antikva greka monero, valoranta 0,16 fr.
Observi. Atente rigardi por esplori: observi ies agojn, observi la stelojn. Observo. Ago de tiu, kiu observas. Observema. Kiu havas inklinon, kapablon por observi. Observejo. Loko por specialaj observoj: astronomia observejo.
Observatorio. Observejo.
Obstina. Tro forte, tro ekskluzive sekvanta sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj; ne cedema, ne konvinkebla: obstina, kiel kapro. Obstini. Tro forte, tro ekskluzive sekvi sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj. Obstine. En obstina maniero. Obstineco. Eco de l’ tiu, kiu estas obstina. Komparu. Insisti, persisti.
Oceano. Granda akvujo de sala akvo, kiu kovras la pli grandan parton de la tera supraĵo: la Norda Glacia Oceano.
Odo. Lirika versaĵo, solene kantanta gravan fakton.
Odoro. Tio, kio ekscitas la flarsenton: odoro de peĉo, odoro de rozo. Odori. Havi, disvastigi odoron. Bonodoro. Agrabla, bela odoro. Bonodori. Havi, eligi agrablan, belan odoron. Malbonodoro. Malagrabla, malbela odoro. Malbonodori. Havi, eligi malagrablan, malbelan odoron.
Ofendi. Montri malrespekton, malestimon al iu per agoj aŭ vortoj.
Oferi — 1. Donaci al diaĵo ion, kiel signon de danko, adoro, pento: Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. — 2. Doni ion multvaloran, sin senigi de io multvalora, por utilo de aliaj: oferi sian tempon. Ofero. Dono, donaco de tiu, kiu oferas. Oferema. Kiu volonte oferas. Monofero. Mona ofero.
Ofico. Okupo en publika servado: ofico en regna banko. Oficisto. Homo, kiu havas oficon. Oficejo. Loko, kie oni plenumas oficon. Komparu: Metio, profesio, specialo.
Oficiala. Publikigita, ordonita de registaro, de rajta povo: oficiala akto, oficiala gazeto. Oficiale. En oficiala maniero.
Oficiro Militista estro, posedanta rangon almenaŭ de leŭtenanto.
Ofte. Multe da fojoj unu post alia; kun multfojaj ripetoj: La komencantaj Esperantistoj ofte uzas la prepozicion «je». Ofta. Ofte okazanta. Malofte. Malmulte da fojoj. Malofta. Okazanta malofte. Maloftaĵo. Afero, objekto malofta.
Ogivo. Arkaĵo konsistanta el du arkoj, formantaj angulon.
Ok. 8, dufoje kvar.
Okazi. Vere esti,vere fariĝi,sendepende de nia volo: La katastrofo okazis antaŭ cent jaroj. Okazo — 1. Tio, kio okazas, okazis. — 2. Feliĉa okazo, ebliganta fari ion: Mi ne havis okazon paroli esperante kun fremduloj. Okaza. okazas, bazita sur okazo: okaza eltrovo.
Okcidento. — 1. Parto de la horizonto, kie la suno subiras. — 2. Parto de la terglobo, de lando, direktita al la okcidento. Okcidenta. De okcidento, estanta en la okcidento: okcidenta vento, okcidenta lando. Okcidente. En la okcidento.
Okro (Ĥem.). Mineralo, konsistanta grandparte el ferhidroksido kaj uzata kiel farbo.
Okshofto. Mezuro de l’ fluidaĵoj (ĉirkaŭ 230 litr.).
Oksido (Ĥem.). Kombinaĵo de l’ oksigeno kun elemento.
Oksigeno (Ĥem.). Ĥemia elemento; senkolora senodora gaso, ne brulanta, nepre necesa por la brulado kaj spirado, en miksaĵo kun la azoto ĝi formas la aeron, en komponaĵo kun la hidrogeno — la akvon (H2O).
Oksikoko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ vakciniacoj kun ruĝaj beroj, uzataj por konfitaĵoj, siropoj (Oxycoccus palustris).
Oktanto (Geom.). Okono de cirklo.
Oktavo. Muzika tono, konsistanta el duobla kvanto da vibroj, kompare kun alia tono, kaj tial perfekte harmonia kun ĝi.
Oktobro. Deka monato de la jaro.
Okulo. Organo de la vidsento. Okula. De okulo, kiu koncernas la okulon. Okulisto. Okulkuracisto. Okulharoj. Haroj, kreskantaj ĉe la randoj de la palpebroj. Okulvitroj. Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, en kadro, per kiu oni fiksas ilin sur la nazo kaj sur la oreloj.
Okulta. Koncernanta misteran sciencon, fenomenon, ne klarigeblan per la konataj leĝoj de la naturo: La magio estas okulta scienco.
Okupi. Plenigi spacon aŭ tempon: La libroj okupas la tutan skribotablon. La familio okupis du loĝiojn. La raporto okupis tri horojn. — 2. Preni, kiel sian posedaĵon: La malamikoj okupis la urbon. Okupo. Tio, kio okupas: havi nenian okupon. Komparu: Metio, ofico, profesio, specialo.
Okzalo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ poligonacoj, kun acidaj folioj, uzataj por supo (Rumex acetosa).
Ol. Partikulo, kuniganta la partojn de la komparo de l’ malegaleco: La bovo estas pli alta ol la kapro. La bovino havas aliajn kornojn, ol la bovo.
Oleo. Grasa fluidaĵo, produktata el diversaj vegetaĵaj substancoj (lino, nuksoj) kaj el organoj de bestoj (baleno, foko).
Olea. De oleo. Olei. Ŝmiri per oleo: olei maŝinon.
Oleacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: frakseno, siringo.