Выбрать главу

Oleandro (Bot.). Vegetaĵo kun mallarĝaj folioj kaj grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj, kulturata en ĉambroj kaj oranĝerioj. (Nerium oleander).

Oligarĥio. Sistemo de regado, en kiu la povo apartenas al kelke da potencaj familioj.

Olivo (Bot.). Frukto de l’ olivarbo. Olivarbo. Arbo el la familio de l’ oleacoj (Olea europaea).

Omaro (Zool.). Granda mara kankro el la vico de la dekpiedaj (Homarus vulgaris).

Ombro. — 1. Malhela bildo de lumigita objekto: ombro de kandelo sur muro2. Mallumo, malhela lumo en loko, kiun netravidebla objekto ŝirmas de la.lumo: sidi en ombro de arboj.3. Spirito de mortinto.

Ombrelo, Portebla ŝirmilo kontraŭ la suno kaj pluvo, konsistanta el bastono tenilo kaj ŝtofo, streĉita sur vergoj.

Omnibuso. Kovrita publika veturilo.

-On. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kiuj prezentas parton de ia nombro de l’ radiko: duono, triono.

Ondo. Leviĝo kaj malleviĝo sur la supraĵo de moviĝanta fluidaĵo: la ondoj de la maro. Ondi. Leviĝi kaj malleviĝi kiel ondo.

Ondoforma, ondolinia. Havanta formon de ondo.

Oni. Persona nedifinita pronomo: Vintre oni portas peltojn.

Onikso. Speco de agato, konsistanta el paralelaj helaj kaj malhelaj tavoloj.

Onklo. Frato de la patro aŭ de la patrino. Onklino. Fratino de la patro aŭ de la patrino; edzino de la onklo.

Onobriko (Bot.). Alta herbo el la familio de l’ fabacoj (Onobrychis sativa).

-Ont. Finiĝo de la aktiva participo de la tempo estonta (de l’ tempo, kiu venos).

Ontologio. Parto de la metafiziko pri la ekzisto.

-Op. Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kun la signifo kelke kune: Ni venos al vi triope.

Opalo. Speco de siliko, formanta lakte blankan ŝtonon kun varikoloraj rebriloj.

Opero. Dramo, en kiu la aktoroj ne parolas, sed kantas kun la akompano de orkestro. Opera. De opero, koncernanta operon: opera trupo, opera spektaklo.

Operacio. Meĥanika kuraca procedo, farata per la manoj aŭ instrumentoj.

Opio. Suko de diversaj specoj de l’ Papavo; tre forta narkota rimedo.

Opinii. Kredi ion vera, bazante sin sur konkludoj, kiuj sufiĉas nur al la persono, kiu faras ilin. Opinio. Kredo de tiu, kiu opinias.

Oportuna. Facile uzebla: oportuna tenilo. Oportuneco. Eco de tio kio estas oportuna. Oportune. En oportuna maniero. Komparu: Komforta, praktika.

Opozicio. Kontraŭstaro en parlamento, en publika kunsido de societo aŭ kompanio kontraŭ la agoj aŭ proponoj de la registaro aŭ estraro.

Optativo. Gramatika formo de la verbo por montri volon, deziron: Feliĉa estu por ni la Nova Jaro!

Optiko. Parto de la fiziko pri la lumo. Optika. Kiu koncernas la optikon.

Optimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da feliĉo, ol da malfeliĉo.

Optimisto. Adepto de la optimismo.

Oro (Ĥem.). Au. Multvalora metalo de flava koloro: Ne ĉio estas oro, kio brilas. Ora. El oro. Ori. Kovri per maldika tavolo de oro: orita braceleto.

Orakolo. Respondo, kiun laŭ la opinio de la idolanoj la dioj donas al la demandoj, kun kiuj oni sin turnas al ili: la orakolo de Delfoj.

Orangutango (Zool.). Simio el la familio de l’ homosimilaj (Simia satyrus).

Oranĝo (Bot.). Frukto de l’ oranĝujo. Oranĝujo. Arbo el la familio de l’ aŭrantiacoj kun dolĉaj sukplenaj fruktoj (Citrurn aurantium dulce).

Oranĝerio. Varmigejo por konservi oranĝarbojn dum la vintro.

Oratoro. Homo, kiu parolas en publika kunveno.

Oratorio. Muzika dramo, kies temo estas ĉerpita el la Biblio.

Ordo. — 1. Sistemo, laŭ kiu la objektoj sekvas unu alian: alfabeta ordo, kronologia ordo.2. Regula, oportuna dismeto de objektoj: ordo en ĉambro. Orda. Aranĝita, dismetita laŭ ordo. Ordamo. Amo de la ordo. Ordama. Amanta la ordon. Ordigi. Dismeti, aranĝi laŭ ordo. Malordo. Manko de ordo. Malordigi. Neniigi ordon. Reordigi. Dismeti laŭ la antaŭa ordo.

Ordeno. Honora signo en formo de stelo aŭ kruco sur rubando, donacata de papo aŭ regnestro.

Ordinara. Ne diferencanta de la plimulto; ne diferencanta de ĉiutaga: ordinara vesto, ordinara manĝo. Ordinare. En ordinara maniero. Eksterordinara. Tute diferencanta de ordinara; malofta: eksterordinara kapablo.

Ordoni. Estre esprimi sian volon: ordoni al servisto, ordoni al filo. Ordono. Vortoj de tiu, kiu ordonas. Komparu: Postuli.

Orelo (Anat.). Organo de la aŭdsento. Orelringo. Ringo, juvelo, portata en la oreloj, kiel ornamo.

Orfo. Knabo, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfino. Knabino, perdinta la patron aŭ patrinon. Orfa. Perdinta la patron aŭ patrinon. Orfeco. Stato de la infano, kiu estas orfa. Orfejo. Rifuĝejo por la orfoj.

Organo. — 1. Parto de la korpo de vivanta estaĵo, plenumanta funkcion necesan aŭ utilan por la vivo: La okulo estas la organo de la vidsento.2. Gazeto, reprezentanta partion aŭ societon: Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato.

Organika (Ĥem.). Enhavanta, koncernanta la karbonon.

Organismo. Tutaĵo de ia organoj, el kiuj konsistas vivanta estaĵo: la homa organismo.

Organizi. Aranĝi, ordigi, por ebligi la funkciadon: organizi societon. Organizo. Ordigo ebliganta la funkciadon. Reorganizi. Denove organizi, ŝanĝi la organizon.

Orgeno. Granda blovinstrumento, uzata en la preĝejoj. Orgenisto. Muzikisto, ludanta la orgenon.

Orgio. Diboĉa festeno.

Oriento. — 1. Parto de la horizonto kie la suno leviĝas. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la oriento. Orienta. De oriento, estanta en la oriento: orienta klimato, orienta stelo. Oriente. En la oriento. Orienti sin. — 1. Klare ekscii, vidi, en kiu loko oni estas: sin orienti en fremda urbo.2. Klare kompreni la situacion kaj scii, kion oni devas fari: La prezidanto de la kunsido devas sin rapide orienti en la diskutata demando.

Origino. Deveno: origino de la mondo, origino de nacio.

Originalo. — 1. Primitiva manuskripto rilate al kopio. — 2. Teksto rilate al la traduko. — 3. Persono, kies portreton oni faras. — 4. Persono de stranga konduto, diferencanta de tiu de ordinara homo. Originala. De originalo, ne imitita, ne tradukita: originala verko. Originale. En originala maniero. Originaleco. Eco de tio, kio estas originala.