Выбрать главу

Oriolo (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Oriolus galbtila).

Orkestro. Aro de muzikistoj, ludantaj diversajn instrumentojn sub la direkto de unu ĉefo.

Orkidacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj: orkideo, vanilo.

Orkideo (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ orkidacoj (Orchis).

Ornami. Plibeligi per aldonaj objektoj: ornami tablon per floroj, ornami ĉambron per pentraĵoj. Ornamaĵo. Ornamanta objekto.

Ornato. Supera vesto de l’ pastroj dum la diservo.

Orografio. Geografio pri la montoj.

Ornitologio. Parto de la zoologio pri la birdoj.

Ortodoksa. Severe obeanta la principojn de religio, de tradicio. Ortodokse. En ortodoksa maniero.

Ortografio. Scienco senerare skribi la vortojn de lingvo.

Ortopedio. Parto de la ĥirurgio pri la kuracado de la kripleco, pri la rektigo de membroj.

-Os. Finiĝo de la tempo estonta de l’ aktivo: Morgaŭ estos bela vetero.

Oscedi. Nevole malfermi la buŝon de laciĝo aŭ enuo. Oscedo. Ago de tiu, kiu oscedas.

Osmio (Ĥem.). Os. Ĥemia elemento, metalo, trovata en mineraloj, ordinare kun plateno.

Osto. Malmola, kalkhava organo de la homa kaj besta organismo: makzelo, ripo. Osta. El osto.

Ostro (Zool.). Manĝebla molusko el la klaso de l’ lamenobrankaj (Ostrea).

Ostracismo. Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato.

-Ot. Finiĝo de la pasiva participo de la estonta tempo.

Ovo. Korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de l’ bestoj, el kiu formiĝas ido de la sama speco: ovo de birdo. Ovblanko, ovflavo. Blanka, flava parto de ovo. Ovforma. Havanta formon de ovo.

Ovacio. Brua, entuziasma akcepto, por honori iun.

Ovalo. Figuro, havanta formon de kunpremita rondo. Ovala. Ovalforma.

Ozono (Ĥem.). Polimero de l’ oksigeno, diferencanta de ĝi per karakteriza odoro kaj per pli forta oksidiga kapablo.

P

Paco. Rilato inter du personoj aŭ landoj, karakterizata de foresto de malamikaj agoj kaj intencoj: Se vi deziras pacon, preparu militon. Paca. Estanta en stato de paco, senmilita. Pace. En paca maniero. Pacama. Amanta la pacon. Pacigi. Fari iun paca. Paciĝi. Fariĝi paca. Malpaco. Rilato inter du personoj, karakterizata de malamikaj agoj, interparoloj aŭ intencoj. Malpaca. Estanta en stato de malpaco. Malpacigi. Fari iun malpaca. Malpaciĝi. Fariĝi malpaca. Malpacema. Inklina al la malpaco.

Pacienco. Virto, dank’ al kiu oni trankvile portas la malbonon. Pacienca. Posedanta la paciencon. Pacience. En pacienca maniero.

Paciento. Persono, kuracata de medicinisto.

Pafi. Sendi per armilo, por vundi aŭ mortigi: pafi kuglon al leono. Pafo. Ago de tiu, kiu pafas. Mortpafi. Mortigi per pafo. Pafisto. Homo, kies okupo estas pafi. Pafilo. Armilo por pafi, precipe pulvoarmilo, portata de ĉasistoj kaj soldatoj. Pafilego. Kanono. Pafarko. Fleksebla ligna aŭ fera arko por ĵeti sagojn.

Pagi. Doni la monon, ŝuldatan por aĉetita objekto aŭ prunto: pagi tri frankojn, pagi la serviston, pagi la loĝejon. Pago. Ago de tiu, kiu pagas.

Pagodo. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo.

Paĝo. Unu flanko de papera folio: «Fundamenta Krestomatio» havas 460 paĝojn.

Paĝio. Nobela knabo, akompananta princon, por lin servi kaj lerni la militan arton.

Pajlo. Trunketoj de draŝita greno. Pajla. El pajlo.

Paki. Kunmeti kaj ligi objektojn per ŝnuro; kunmeti objektojn en valizo, kofro. Pakaĵo. Pakitaj objektoj.

Pala. Havanta malmulte da ruĝo: pala vizaĝo. Paliĝi. Fariĝi pala.

Palaco. Granda, luksa domo, loĝloko de princo, de riĉulo.

Paladio (Ĥem.). Pd. Ĥemia elemento, malpeza arĝente blanka metalo, tre malmola, uzata por precizaj fizikaj instrumentoj.

Palankeno. Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj.

Palato (Anat.). Supra parto de la interno de la buŝo.

Paleografio. Arto deĉifri la antikvajn surskribojn kaj manuskriptojn.

Paleontologio. Scienco pri la elfositaj restaĵoj de ŝtonigitaj bestoj kaj vegetaĵoj.

Paletro. Ligna aŭ porcelana plato kun truo por la granda fingro de la maldekstra mano, sur kiu la pentristoj preparas la farbojn.

Palinuro (Zool.). Mara dekpieda kankro, same bongusta kiel la omaro. (Palinurus quadricornis).

Paliso. Forta, pintita malsupre, ligna peco, kiun oni enigas en la teron. Palisaro. Barilo, konsistanta el vico de palisoj.

Palisandro. Viole nigra ligno, uzata por luksaj mebloj.

Palmo (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj, plejparte grandegaj arboj kun densa krono de kolosaj, ĉiam verdaj folioj (Palma).

Palpi. Tuŝi per la mano, por esplori: palpi la vojon en la mallumo. Palpe. En palpanta maniero. Palpebla. Kiu povas esti palpita. Palpilo. Organo de insektoj kaj aliaj bestoj por palpi.

Palpebro (Anat.). Movebla kovraĵo de la okulo: la supra kaj malsupra palpebro. Palpebrumi. Rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn.

Palto. Vesto, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, kiam oni estas ekstere.

Pamfleto. Broŝuro akre satira aŭ kalumnia.

Pano. Nutraĵo bakita el faruno.

Panegira. Tro laŭde priskribanta personon, agojn aŭ fakton. Panegiraĵo. Panegira verko.

Panelo. Tabulo, per kiuj oni kovras la murojn de ĉambro, anstataŭ per tapeto.

Paniko. Subita, ofte senbaza timo, ekreganta popolamason.

Paniklo (Bot.). Koloraj folietoj de l’ floro. Komparu: Petalo.

Panoramo. — 1. Granda pentraĵo sur la muroj de rotondo, lumigita de supre, kiun oni rigardas de podio, lokita en la centro. — 2. Vasta vidaĵo de alta loko: la panoramo de Rigi.

Pantalono. Vira vesto, kovranta la korpon de l’ zono ĝis la piedoj.

Panteismo. Filozofia sistemo, kiu identigas Dion kaj la universon.

Panteisto. Adepto de la panteismo.

Pantero (Zool.). Azia leopardo.