Выбрать главу

Pantoflo. Piedvesto, ne atinganta la maleolojn.

Pantomimo. Senvorta spektaklo per gestoj.

Papo. Ĉefo de la katolika eklezio.

Papago (Zool,). Tropika birdo kun multkoloraj plumoj, scianta imiti la homan voĉon (Psittacus).

Papavo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ papavacoj, kun manĝebla semo (Papaver).

Papavacoj (Bot,). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: papavo.

Papero. Maldika folio, fabrikata el ĉifonoj kaj diversaj vegetaĵaj substancoj, sur kiu oni skribas, presas, per kiu oni pakas. Papera. El papero. Paperujo. Portebla ujo por paperoj, dokumentoj: paperujo de ministro. Sorba papero. Papero por sekigi freŝan skribaĵon per sorbo de la superfluo de la inko.

Papilio (Zool.). Skvamoflugila insekto (Papilio).

Papiruso. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj.

Papriko (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel spicaĵo (Capsicum).

Paro. Du personoj aŭ objektoj, prezentantaj kune unu tuton: geedza paro; paro da gantoj. Para. Konsistanta el paroj, dividebla per du: Ses estas para nombro, kaj sep ne para. Parigi. Fari paron, kunigi en paron: parigi du kolombojn.

Parabolo. — 1. (Geom.). Sekcaĵo de la konuso per ebenaĵo paralela al ĝia formanta linio. — 2. Alegorio, enhavanta pravan veron: La paraboloj de la Nova Testamento.

Parado. — 1. Solena militista revuo. — 2. Konduto celanta altiri sur sin la atenton de la publiko, montri siajn elegantajn vestojn k.t.p. Parada. De parado: parada marŝo, parada apero en teatro. Parade. En parada maniero. Paradi. Marŝi en parado, sin montri por parado: La regimento paradis antaŭ la imperiestro. Komparu: Pompo.

Paradigmo. Gramatika modela tabelo: En la paradigmoj de la konjugacio oni plej ofte uzas la vorton «ami».

Paradizo. — 1. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. — 2. Loko, kie la justuloj ĝuas eternan feliĉon post la morto.

Paradokso. Opinio, kiu estas kontraŭa al la ĝenerala opinio kaj tial ŝajnas absurda, kiu tamen povas montriĝi ĝusta post serioza esploro.

Parafo. Mallongigita subskribo.

Parafino (Ĥem.). Miksaĵo de solidaj hidrokarbonaj korpoj de l’ vico CnH2n+2; blanka vaksosimila substanco, uzata por kandeloj.

Parafrazo. Klarigo, traduko pli vasta, ol la teksto.

Paragrafo. — 1. Malgranda parto de ĉapitro kun la speciala signo: §, precipe en kodoj, regularoj: Laŭ la paragrafo tria de nia regularo.2. La signo mem.

Paralela. (Geom.) Paralelaj estas du rektaj linioj sur la sama ebeno, havantaj neniun komunan punkton: Ĉiu rando de libro estas paralela al la kontraŭa rando. Paralelo. Paralela linio. Paralele. En paralela maniero.

Paralelogramo (Geom.). Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.

Paralizo. Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ de multaj membroj de la korpo. Paralizi. Kaŭzi paralizon de io: La vundo paralizis la brakon de la soldato. Paralizito. Homo paralizita.

Parazito. — 1. Besto, vegetaĵo, vivanta sur alia besto aŭ vegetaĵo kaj sin nutranta per ĝiaj sukoj. — 2. Homo nenion faranta kaj vivanta je la spezoj de alia, ekspluatanta la laboron de aliaj.

Parcelo. Parto de tero, apartigita de tuta bieno. Parceli. Dividi bienon en parcelojn.

Pardoni. Rezigni venĝon, punon por ricevita maljustaĵo, ofendo: pardoni al iu la kulpon. Pardono. Ago, vortoj, de tiu, kiu pardonas. Pardonebla. Kiu povas esti pardonita: krimo nepardonebla, alvokanta la ĉielan venĝon.

Parenco. Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭulon: kuzo, onklino, nepo. Parenca. — 1. Havanta kun alia persono komunan antaŭulon. — 2. Apartenanta al la sama kategorio, simila: La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. Parenceco. Stato, rilato de tiuj, kiuj estas parencoj. Komparu: Familio.

Parentezo. Signo, per kiu oni apartigas de la teksto aldone enmetitan frazon, vorton: La mortinto (malpeza estu por li la tero!) estis ĉiam preta helpi mizerulon. Fermi, malfermi la parentezon.

Parfumo. Bonodora substanco, solvita en alkoholo. Parfumi. Verŝi parfumon sur ion: parfumi naztukon.

Pargeto. Planko konsistanta el simetrie kunmetitaj tabuletoj.

Pario. Solida flanka limigaĵo de spaco: pario de tendo, pario de tubo.

Parko. Ĉirkaŭbarita arta arbaro por promeno.

Parlamento. Leĝdona reprezentantaro de civitanoj. Parlamenta. — 1. De parlamento. — 2. Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco: parlamenta parolmaniero. Parlamentano. Membro de parlamento.

Parodio. Ŝerca, ridiga imito de serioza verko. Parodii. Fari parodion.

Paroĥo. Eklezia distrikto. Paroĥestro. Ĉefo de paroĥo. Paroĥano. Membro de paroĥo.

Paroksismo. Subita forta atako de malsano, de pasio: paroksismo de la malario, paroksismo de kolero.

Paroli. Esprimi pensojn per vortoj: paroli laŭte, elokvente. Parolo. Vorto, vortoj de tiu, kiu parolas. Parolado. Longedaŭra parolo, precipe antaŭ publiko. Parole. Per paroloj, buŝe. Parolema. Kiu amas paroli, kiu volonte parolas. Parolanto. Persono, kiu parolas. Antaŭparolo. Parolo, ĉapitro antaŭiranta verkon kaj klariganta ĝian temon, programon. Interparolo. Parolo inter du aŭ kelke da personoj.

Kontraŭparoli. Paroli kontraŭ io, kontraŭbatali ion per argumentoj. Elparoli. Esprimi per aŭdeblaj sonoj, vortoj, eliĝantaj el la buŝo diversmaniere,depende de la longeco de la vokaloj, de la nuanco de la konsonantoj k.t.p.: Elparolado. Maniero elparoli: La elparolado de diversnaciaj Esperantistoj estas preskaŭ identa.

Parto. Io el tuto: parto de urbo. Partigi. dividi en partojn: partigi laboron. Parta. De parto; koncernanta parton, ne tuton: parta pago de ŝuldo. Partopreni. Esti unu el tiuj, kiuj kune faras ion: partopreni en ekskurso. Partoprenanto. Persono, kiu partoprenas.

Partero. Planko de la teatra ĉambrego kun la seĝoj starantaj sur ĝi.

Partio. Persono aŭ aro da personoj, kontraŭa al alia persono aŭ aro: partioj antaŭ tribunalo, politikaj partioj. Partia. Apartenanta al partio, juĝanta favore por la sampartianoj. Partiano. Membro de partio. Senpartia. Apartenanta al neniu partio, juĝanta ĉiujn same favore, sendepende de iliaj opinioj aŭ de ilia partio. Senpartieco. Eco de tiu, kiu estas senpartia.