Pego (Zool.). Birdo insektomanĝa kun longa beko kaj lango (Picus).
Pejzaĝo. — 1. Vidaĵo de lando. — 2. Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
Peki. Malobei dian ordonon, regulon de la moralo, leĝon: peki kontraŭ la tria dia ordono. Peko. Ago de tiu, kiu pekas. Pekema. Inklina al pekoj. Pekulo. Homo, kiu ofte pekas.
Pekli. Konservi viandon, ŝutante sur ĝin salon, salpetron, pipron kaj premante ĝin per peza objekto, ekz. per ŝtono.
Peli. Eksciti al rapida kurado: peli brutojn sur herbejon. Elpeli. Peli el loko kaj eligi el ĝi: elpeli lupon el ŝafejo. Forpeli. Peli for de loko kaj forigi de ĝi.
Pelerino. Granda kolumo, pendanta ĉe mantelo aŭ palto kaj kovranta la ŝultrojn kaj parton de la dorso.
Pelikano (Zool.). Granda birdo el la familio de l’ rempiedaj (Pelecanus onocratulus).
Pelto. Haroriĉa besta haŭto, uzata kiel vesto: zibela pelto. Peltisto. Metiisto, kudranta vestojn el pelto. Komparu: Felo, haŭto, ledo.
Pelvo. Portebla ronda vazo por fluidaĵo, lavvazo.
Peno. Energia ago de la korpo aŭ de l’ spirito: Peno estas necesa por venki malfacilaĵon. Peni. Streĉi la korpajn aŭ spiritajn fortojn. Pene. Kun peno. Senpene. Sen peno.
Penco. Angla monero, valoranta dek centimojn.
Pendi. Esti fiksita ĉe sia supro tiel, ke la malsupra parto estas libera: pentraĵo pendas sur la muro; fruktoj pendas sur arbo. Pendigi. Fiksi ion ĉe ĝia supro tiel, ke la malsupra parto estu libera: pendigi mantelon sur hoko; pendigi krimulon. Dependi. Esti submetita al la povo, al la volo de alia persono: La decido dependas de la ĉefo. Dependa. Kiu dependas. Dependeco. Stato de tiu, kiu dependas. Sendependa. Kiu ne dependas. Sendependeco. Stato de tiu, kiu ne dependas. Flugpendi. Resti en la aero senmova sur la flugiloj: La akcipitro flugpendas super kolombo. .
Pendolo. Korpo, balanciĝanta ĉirkaŭ fiksita punkto dank’ al sia pezo: pendolo de horloĝo.
Penetri. Kun peno profunde sin enigi internen: penetri en la tendaron de malamikoj; la kuglo penetris ĝis la osto. Penetrebla. Kiu povas esti penetrita: nepenetrebla tolo.
Peniko. Instrumento el haroj kun ligna tenilo, por kolori, por pentri.
Pensi. — 1. Uzi siajn spiritajn fortojn, formi en sia spirito ideojn: Mi pensas, do mi ekzistas. — 2. Opinii: Kion vi pensas pri mia projekto ? Penso. Tio, kion oni pensas: La pensoj kaj la vortoj. Elpensi. Krei ion per sia pensado: elpensi aparaton.
Pensio. Salajro, ĝis la morto ricevata de eksiĝinto, kiu servis difinitan nombron da jaroj: Pension oni ricevas en diversaj landoj post 25‑, 30‑, 35‑jara servado. Pensiulo. Homo, kiu ricevas pension.
Pensiono. Ĉambro, loĝejo, luata kun la manĝo.
Penti. Bedaŭri, ke oni pekis. Pento. Bedaŭro, ke oni pekis. Pentofari. Nuligi sian pekon per bonaj faroj.
Pentametro. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj.
Pentekosto. Festo kvindek tagojn post la Pasko.
Pentri. Kolore reprodukti estaĵojn, objektojn sur papero, sur tolo: pentri portreton, pentri pejzaĝon. Pentrado. Pentrarto. Pentristo. Homo, kies arto estas pentri. Pentraĵo. Pentrita bildo. Pentrinda. Meritanta esta pentrita (pri scenoj kaj vidaĵoj): pentrinda lando.
Peonio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de pranunkulacoj (Pseonia).
Pepi. Eligi delikatan, mallaŭtan sonon, kiel la birdoj.
Pepsino. Fermento de la digesta suko de l’ stomako.
Peptono. Albumino, kiu fariĝis asimilebla sub la influo de acida solvaĵo de pepsino.
Per. Prepozicio por esprimi instrumenton, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion: bati per bastono, tranĉi per tondilo, amuzi per kanto, levi per mano, vidi per okuloj, sendi per servisto. Senpere. Rekte, mem, ne per aliaj: veturi senpere Parizon, sciigi senpere al ĉefo. Peranto. Homo, per kiu oni aranĝas aferojn kun alia persono: agento.
Percepti. Konscie senti. Percepto. Konscia sento.
Pereo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la vico de la ostfiŝoj (Acerina cernua).
Perdi. Per akcidento ĉesi havi objekton aŭ bonon, kiun oni posedis: perdi monujon, perdi sanon. Perdiĝi. Esti perdita, ne atinginte la celon: La letero perdiĝis en la poŝto. Perdo. Seniĝo per akcidento de tio, kiun oni posedis: perdo de naztuko, perdo de la vidsento.
Perdriko (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj, kun delikata viando (Perdix cinerea).
Perei. — 1. Perdi la vivon per akcidenta morto: perei en batalo. — 2. Esti detruita per akcidento: La ŝipo pereis de ventego. Pereo. — 1. Perdo de la vivo per akcidenta morto. — 2. Detruiĝo per akcidento. Pereigi. Kaŭzi pereon. Pereiga. Kiu pereigas: pereiga falo.
Perfekta. Posedanta ĉiujn necesajn kvalitojn en plej alta grado, sen mankoj: perfekta kantisto, perfekta verko. Perfekte. En perfekta maniero: perfekte ludi. Perfekteco. Eco de tio, kio estas perfekta. Perfektigi Fari ion perfekta: La ekzercoj perfektigas. Perfektiĝi. Fariĝi perfekta: perfektiĝi en pafado. Perfektigebla. Kiu povas esti perfektigita.
Perfekto. Gramatika formo de la verbo, montranta fakton plenumitan, unufojan agon.
Perfidi. — 1. Ruze transdoni en la povon de malamikoj; forlasi en danĝero: La taĉmento perfidis sian ĉefon kaj transiris al la malamiko. — 2. Rompi, trouzi la konfidon: perfidi la edzinon. — 3. Sciigi tion, kio devis resti sekreta: perfidi ies sekreton. Perfido. Ago de tiu, kiu perfidas. Perfida. De perfido, kiu perfidas. Perfidulo. Homo, kiu perfidas.
Pergameno. Ŝafa ledo, sur kiu oni skribas gravajn aktojn aŭ diplomojn.
Periferio. Ekstera parto de ebeno, ĉirkaŭita de kurba linio.
Perigeo (Astr.). Punkto de la orbito de planedo, en kiu ĝi estas plej proksime de la tero.
Perimetro. — 1. (Geom.). Sumo de la lateroj de multangulo. — 2. (Med.). Instrumento, por mezuri la vidkampon.