Выбрать главу

Aŭtomobilo. Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.

Aŭtonomio. Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro. Aŭtonomia. Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio: aŭtonomia provinco, aŭtonomia administrado.

Aŭtoro. Verkisto: aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.

Aŭtoritato. Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj: patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de ĉefo. Aŭtoritata. De aŭtoritato, posedanta aŭtoritaton: aŭtoritata opinio.

Aŭtuno. La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t.e. inter la dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago de l’ jaro.

Aŭtuna. De aŭtuno, okazanta en aŭtuno: aŭtuna vento. Aŭtune. Dum aŭtuno.

Avo. Patro de patro, patro de patrino.

Avanso. Progreso en rango, en ofico: doni avanson, ricevi avanson. Avansi. Progresi en rango, en ofico.

Avara. Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.

Avari. Ne volonte, ne multe doni: avari laŭdojn, helpon. Avareco. Eco de tiu, kiu estas avara. Avarulo. Persono avara. Komparu: Avida, ŝparema.

Avelo (Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj (Corylus avellana).

Aveno (Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj (Avena).

Aventuro. Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno. Aventuristo. Persono, havanta inklinon al aventuroj.

Averti. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu: averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro. Averto. Vortoj de tiu, kiu avertas.

Avida. Forte deziranta posedi ion: avida de gloro, avida de mono. Avide. En avida maniero. Avideco. Eco de tiu, kiu estas avida. Komparu: Avara, ŝparema.

Avizo. Presita sciigo pri estonta fakto: avizo pri baldaŭa apero de verko. Avizi. Sciigi pri estonta fakto. Komparu: Afiŝo, anonco, prospekto, reklamo.

Azeno (Zool.). Longorela kvarpiedulo el la gento de l’ ĉevaloj: malsaĝa kaj obstina kiel azeno (Asinus).

Azilo. Rifuĝejo.

Azoto (Ĥem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.

B

Babili. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado. Babilo. Vortoj de tiu, kiu babilas. Babilema. Kiu amas babili. Babilulo. Persono babilema.

Babordo. Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizaĝon al la antaŭa parto)

Bacilo. Bakterio, havanta formon de bastoneto: bacilo de la olero {? tiel}.

Bagatelo. Negranda objekto, negrava afero.

Bajoneto. Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj: Talleyrand diradis: «Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed oni ne povas sidiĝi sur ili».

Baki. Sekigi kaj malmoligi per la varmego: baki panon, brikojn, potojn. Bakisto. Homo, kies metio estas baki panon, bulkojn, k.t.p. Bakaĵo. Pano, bulkoj, k.t.p.

Bakterio. Malsupera vegeta organismo, videbla nur per mikroskopo kaj kaŭzanta diversajn malsanojn, fermentadon, putradon.

Balo. Kunveno kun dancoj.

Balai. Forigi polvon, malpuraĵojn per ilo, farita el vergoj aŭ haregoj: balai polvon, balai ĉambron, balai polvon el ĉambro. Balailo. Ilo por balai. Balaaĵo. Malpuraĵo, kiun oni forigas per balaado.

Balado. Epika versaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.

Balanci. Nerapide kaj egale movi supren kaj returnen: knaboj sin balancas sur tabulo; ondoj balancas ŝipon; oni jese balancas la kapon. Balanciĝi. Nerapide kaj egale moviĝi supren kaj returnen: ŝipo balanciĝas sur maro. Balancilo. Ilo por balanci (tabulo, pendigita sur ŝnuro, tabulo sur ŝtipo). Komparu: Svingi, skui, ŝanceli.

Balasto. Pezaj objektoj (ŝtonoj, sablo), per kiuj oni ŝarĝas ŝipojn, aerostatojn por konservi la egalpezon.

Balbuti. Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn. Balbuto. Vortoj, parolmaniero de tiu, kiu balbutas.

Baldakeno. Kovrilo, tegmento, portata sur stangoj super la kapo de ĉefa pastro aŭ civila altrangulo dum soleno.

Baldaŭ. Post mallonga tempo: Li baldaŭ venos. Baldaŭa. Kiu baldaŭ okazos: Ĝis baldaŭa revido!

Baleno (Zool.). Grandega mambesto, vivanta en la maro (Balaena). Balenosto. Kornaj lamenoj en la buŝego de la balenoj.

Baleto. Teatra danco; spektaklo, kies temo estas esprimata per dancoj kaj mimiko.

Balisto. Antikva milita maŝino, por ĵetado de ŝtonoj, lancoj, k.t.p.

Balistiko — 1. Parto de la meĥaniko pri la movoj de ĵetitaj korpoj. — 2. Milita scienco pri la movoj de kugloj, pri la eksplodo de bomboj, k.t.p.

Balkono. Ekstera, horizontala ebeno el tabuloj, ŝtonplatoj ĉe la superaj etaĝoj, ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la interno de l’ domo. Komparu: Teraso, verando.

Balono. — 1. Sferforma malplena korpo. — 2. Vitra sferforma vazo. — 3. Aerostato.

Baloti. — 1. Voĉdoni per globetoj. — 2. Voĉdoni pri kandidatoj.

Balustrado. Vico de kolonetoj aŭ palisetoj, kunigitaj supre per horizontalaj traboj, servanta kiel barilo ĉe altaroj, ŝtuparoj, balkonoj, terasoj. Komparu: Barilo, bariero.

Balzamo. — 1. Bonodora rezina substanco de vegetaĵoj. — 2. Tio, kio kvietigas dolorojn, ĉagrenojn: La konsolo estas balzamo por doloranta koro.

Balzamino (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun belaj floroj (Impatiens balsamina).

Bambuo (Bot.). Grandega herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies trunko estas uzata por konstruaĵoj, mebloj (Bambusa).

Bani. Meti korpon en akvon, fluidaĵon kaj tie ĝin lavi: bani infanon, sin bani. Banejo. Loko, ĉambro, kie oni banas aŭ sin banas. Banujo. Vazo (marmora, leda, ligna), en kiu oni banas aŭ sin banas. Pluvbano. Bano, en kiu la akvo falas de supre en multenombraj gutoj, kvazaŭ pluvo. Vaporbano. Bano en la akva vaporo.

Banala. Ofte, de ĉiuj uzata, kaj tial neoriginala, neeleganta, neinteresa: banala vero, banala vesto, banala spritaĵo. Banaleco. Eco de tio, kio estas banala. Komparu: Triviala, vulgara.