Sako. Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre: sako por greno, sako da terpomoj. Sakforma. Havanta formon de sako.
Sakro (Anat.). Baza osto de la vertebra spino.
Sakramento. Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron: bapto, konfirmo.
Sakrilegio. Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.
Sakristio. Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo. Sakristiano. Servisto, kiu zorgas pri sakristio.
Saksifragacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: ribo.
Salo. — 1. (Ĥem.). Komponaĵo de metalo kaj acido. — 2. Klorato de l’ natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn. Sali. Spici per salo, meti salon: sali supon. Trosali. Meti tro multe da salo: trosali terpomojn.
Salajro. Sumo, periode pagata por servo, laboro: monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto. Komparu: Honorario.
Salamandro (Zool.). Amfibio el la vico de la vosthavaj (Salamandra).
Salato. Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.
Saldo. Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.
Saliko (Bot.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj (Salix).
Salikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: saliko, poplo.
Salivo. Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.
Salmo (Zool.). Speco de rivera ostfiŝo (Salmo).
Salono. Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.
Salpetro (Ĥem.). KNO3 Kaliazotato, senkolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k.t.p.
Salti. Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili. Salto. Movo de tiu, kiu saltas.
Saluto. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas saluto per ĉapelo. Bonan tagon, kara amiko! Mi finas mian leteron per respektplena saluto al Via edzino. Saluti. Fari saluton.
Salvo. Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.
Salvio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata en la medicino por gargaraĵoj (Saivia officinalis).
Sama. Havanta egalajn, similajn ecojn: La filo tute similas la patron: sama nazo, samaj okuloj. Same. En la sama maniero. Samnoma. Havanta la saman nomon. Samtempa. Okazanta en la sama tempo. Samspeca. Apartenanta al la sama speco. Malsama. Tute alia, havanta kontraŭajn ecojn.
Sambuko (Bot.). Arbeto el la familio de l’ kaprifoliacoj, kies floroj estas uzataj en la medicino kiel ŝvitiga rimedo (Sambucus).
Samovaro. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo.
Sano. Stato de organismo, en kiu ĉiuj organoj normale funkcias: La sano estas la plej granda trezoro. Sana. Havanta sanon: sana homo, sana organo, sana membro. Resanigi. Redoni al iu sanon, efike kuraci. Resaniĝi. Fariĝi ree sana: resaniĝi de skarlatino. Resanigebla. Kiu povas esti resanigita. Malsano. Stato de organismo, en kiu unu aŭ kelke da organoj funkcias nenormale: kapdoloro, tifo. Malsana. Havanta malsanon: malsana je febro. Malsaniĝi. Fariĝi malsana: malsaniĝi de malvarmumo. Remalsaniĝi. Ree fariĝi malsana je tio, de kio oni ĵus resaniĝis: remalsaniĝi je tifo. Komparu: Farto.
Sandalo. Piedvesto, konsistanta el simpla plando, ligata al la piedo per ŝnuroj.
Sandro (Zool.). Manĝebla ostfiŝo el la familio de l’ perkoj (Lucioperca sandra).
Sango. Ruĝa vivsuko, fluanta en la arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj. Sanga. De sango, el sango: sanga makulo. Sangi. Eligi sangon: sanganta vundo; sangi el la nazo.
Sangvina. Vivega, sentema: sangvina karaktero. Sangvinulo. Sangvina homo.
Sankcio. Konfirmo de regnestro, de aŭtoritato. Sankcii. Fari sankcion: sankcii verdikton.
Sankta. Perfekte pura en la moroj kaj spirito, inda de la plej alta rekompenco en la postmorta vivo: sankta homo, sankta vivo. Sanktigi. Fari, proklami iun sankta. Sankteco. Eco de tio, kio estas sankta. Sanktejo. Loko por sanktaj aferoj: templo.
Sanskrito. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. Sanskrita. De sanskrito, skribita en la sanskrito: sanskrita manuskripto.
Santalo (Bot.) Arbo el la samnoma familio, kun bonodora ligno (Santalum album).
Sapo. Miksaĵo de graso kun alkalio, uzata por lavi tolaĵon, korpon. Sapi. Kovri lavatan objekton per la ŝaŭmo de sapo.
Sardino (Zool.). Malgranda fiŝo el la familio de l’ haringoj, konservata en olivoleo (Clupea pilchardus).
Sarki. Purigi de malbonaj herboj: sarki ĝardenon.
Sarkasmo. Akra moko, mordanta ironio. Sarkasma. De sarkasmo, bazita sur sarkasmo: sarkasma diro. Sarkasme. En sarkasma maniero.
Sarkofago. Luksa, granda ŝtona ĉerko.
Sata. Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita: sata de manĝo, sata de plezuroj. Satigi. Fari iun sata: La viando satigas pli rapide, ol la legomoj. Nesatigebla. Kiu ne povas esti satigita: nesatigebla avideco. Malsata. Sentanta la deziron, la bezonon manĝi. Malsati. Senti la deziron, la bezonon manĝi. Malsato. Stato de tiu, kiu malsatas.
Satano. Diablo. Satana. De satano, havanta ecojn de satano: satana ruzo.
Satelito. — 1. (Astr.). Malgranda planedo, rondiranta alian planedon. — 2. Nedisiĝa kunulo.
Satiro. Proza aŭ poezia verko, ridanta la homajn malvirtojn kaj mankojn. Satira. Mokanta la homajn malvirtojn kaj mankojn. Satiristo. Verkisto de satiroj.
Satiruso. — 1. Arbara duondio de la greka mitologio. — 2. Homo cinika kaj voluptema.