Satrapo. — 1. Estro de provinco en la antikva Persujo. — 2. Granda sinjoro, fiera kaj despota.
Saturi (Ĥem.). Densigi ĝis la plej alta grado solvaĵon, pligrandigante la kvanton de la solvita substanco: saturita acido.
Saŭco. Fluida spicaĵo de manĝaĵo: tomata saŭco. Saŭcujo. Vazo por saŭco.
Savi. Liberigi iun de granda danĝero: savi dronanton; savi la vivon al dronanto. La kuracisto savis la malsanulon de la morto. Savo. Ago de tiu, kiu savas.
Sceno. — 1. Parto de akto, en kiu ludas la samaj personoj: La unua akto de «Hamleto» konsistas el 5 scenoj. — 2. Eksterordinara, emocia okazo. — 3. Akraj, vivegaj riproĉoj: La edzino faris scenon al la edzo. Scenejo. Loko en la teatro, kie la aktoroj ludas.
Sceptro. Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.
Scii. — 1. Koni certe kaj precize: La homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio. — 2. Esti instruita, ekzercita, lerta en io: scii naĝi. Scio. Tio, kion oni scias: La homa scio ne estas senlima. Sciigi. Fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu: sciigi iun pri novaĵo, sciigi novaĵon al iu. Sciigo. Tio, kion oni sciigas: En nia revuo oni presas la sciigojn de la lasta horo sur la unua paĝo. Ekscii. Komenci scii, akiri scion pri io nova, nekonata: La patrino eksciis pri la morto de l’ filo nur post unu monato. Antaŭsciigi. Sciigi pri io okazonta.
Scienco. — 1. Tutaĵo de scioj, bazitaj sur studoj: la progresoj de la scienco. — 2. Tutaĵo de scioj, sisteme ordigitaj, pri iu objekto: la matematiko. Scienca. De scienco, koncernanta sciencon, bazita sur scienco: scienca leĝo, scienca metodo. Science. En scienca maniero.
Sciuro (Zool.). Malgranda mambesto el la familio de la mordantoj (Sciurus vulgaris).
Se. Kondiĉa konjunkcio: La ekskurso komenciĝos morgaŭ, se estos bona vetero. Li estus bona oratoro, se li havus pli klaran voĉon.
Sebo. Pli malmola kaj pli malfacile fandebla parto de la besta graso.
Sed. Konjunkcio por esprimi kontraŭajn, diferencajn ideojn: Li povas, sed li ne volas. Venis ne la ĉefo, sed lia sekretario.
Segi. Tranĉi lignon per speciala ilo, konsistanta el ŝtala denthava rubando. Segilo. Ŝtala denthava rubando por tranĉi lignon.
Segmento (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj rekta linio, kuniganta ĝiajn ekstremojn.
Seĝo. Meblo por sidi por unu persono. Apogseĝo. Seĝo kun dorso kaj brakoj, por sidi sin apogante.
Seka. — 1. Ne enhavanta aŭ enhavanta malmulte da akvo, da suko: seka tero, seka ligno, seka rostaĵo. — 2. Senornama: seka stilo. -3. Malvarma, neĝentila: seka tono. Seke. En seka maniero: seke rakonti, seke respondi. Sekeco. Eco de tio, kio estas seka. Sekigi. Fari ion seka. Malseka. Enhavanta multe da akvo: malseka aero, malseka tolaĵo. Malsekigi. Fari ion malseka: malsekigi malmolan panon.
Sekalo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, uzata por faruno (Secale cereale).
Sekci. Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝian strukturon. Sekco. Ago de tiu, kiu sekcas. Sekcisto. Homo, kies okupo estas sekci.
Sekcio. Parto de institucio, de societo: sekcio de hospitalo.
Sekrecio. Substanco, necesa por la organismo kaj produktata de ĝi mem el la propra sango: salivo, galo.
Sekreto. Sciigo, scio, kiun oni kaŝas de iu: sekreto de la ŝtato, sekreto de la naturo; konservi sekreton. Sekreta. Kaŝita, konata ne de ĉiuj. Sekrete. En sekreta maniero.
Sekretario. Homo, kies okupo estas skribi la leterojn, protokolojn de la kunsidoj de societo aŭ plenumi la skribajn aferojn de privata persono. Sekretariejo. Loko, kie oni plenumas la skribajn aferojn kaj konservas la dokumentojn de societo.
Sekso. — 1. Karakterizaj ecoj de la viro kaj de la ino, diferenco inter la viro kaj virino: vira sekso, virina sekso. — 2. Tutaĵo de l’ individuoj, apartenantaj al la sama sekso: la forta sekso = la viroj; la malforta, la bela sekso = la virinoj. Seksa. Koncernanta sekson: seksa malsano. Unu-, duseksa. Havanta unu, du seksojn: duseksa vegetaĵo.
Seksto (Muz.). Muzika interspaco de ses tonoj.
Sekto. Religia anaro, forlasinta ortodoksan ĉefan eklezion: la sekto de anabaptistoj.
Sektoro (Geom.). Parto de rondo inter arko kaj du radioj.
Sekularizi. Fari ree laika ion aŭ iun, apartenantan al la pastraro: sekularizi pastran bienon. Sekularizo. Ago de tiu, kiu sekularizas.
Sekundo. Sesdekono de minuto.
Sekundanto. Rajtigito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de la duelo kaj esti ĝia atestanto.
Sekvi. — 1. Iri, kuri post iu: La hundo sekvas sian sinjoron. — 2. Okazi post io: La tri terskuoj rapide sekvis unu la alian. — 3. Okazi post io kaj esti kaŭzita de ĝi. Sekvo. Tio, kio sekvas: la sekvoj de malsukcesa milito. Sekvantaro. Aro de personoj, kiuj sekvas, akompanas ian: sekvantaro de reĝo. Sekve. Do. Komparu: Konsekvenco; rezulto.
Selo. Remburita sidejo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi. Seli. Meti selon sur la dorson de rajdbesto: seli ĉevalon. Selisto. Metiisto, kiu faras selojn.
Selakto. Fluidaĵo, apartigita de kazeigita lakto.
Seleno (Ĥem.). Se. Ĥemia elemento, simila al la sulfuro.
Semo. Grajno aŭ parto de frukto, de floro, kiu servas por reprodukti la vegetaĵon. Semi. Ĵeti semojn sur kulturitan teron: semi tritikon, semi kampon. Semado. Procedo de tiu, kiu semas. Komparu: Grajno, greno, kerno.
Semaforo. Aparato por optikaj signaloj sur la maro, sur la fervojoj.
Semajno. Periodo de sep tagoj, sekvantaj unu la alian: La jaro havas 52 semajnojn. Ĉiusemajna, semajna. Aperanta unu fojon en ĉiu semajno: semajna gazeto.
Seminario. Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco. Seminariano. Lernanto de seminario.
Sen. — 1. Prepozicio, esprimanta foreston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate): La generalo venis sen adjutanto. Sen mono, sen ĉapelo. — 2. Prefikso havanta la saman signifon, kiel la prepozicio: sencela, sensenca, senigi, senvestigi.