Senato. Supera ĉambrego de parlamento: La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. Senatano. Membro de senato.
Senco. Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon: radika aŭ propra senco de vorto, figura senco. Sensenca. Kiu havas neniun sencon, malsaĝa: sensenca diro. Sensencaĵo. Io sensenca. Dusenca. Havanta du sencojn, kiu povas esti komprenata en du sencoj: Diamanto estas dusenca vorto.
Sendi. Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian: sendi la kuiristinon en la bazaron, sendi leteron al amiko. Sendo. Ago de tiu, kiu sendas. Sendaĵo. Sendata objekto: Mi ricevis la sendaĵon. Sendito. Homo, kiun oni sendis kun komisio. Dissendi. Sendi en multajn lokojn, al multaj personoj: dissendi cirkuleron. Resendi. Sendi ion al la loko aŭ persono, de kiu ĝi estis sendita: Li resendis la leteron, ne malferminte ĝin.
Sensacio. Granda impreso: La novaĵo kaŭzis sensacion en la tuta urbo. Sensacia. De sensacio, kaŭzanta sensacion.
Senti. Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo: senti odoron, malvarmon. Sento. — 1. Kapablo senti: la kvin sentoj de la homo — 2. Tio, kion oni sentas: malagrabla sento. Sentema. Kiu havas facile impreseblajn sentojn. Sentebla. Kiu povas esti sentata, rimarkata. Antaŭsenti. Neklare senti, imagi tion, kio devas okazi: antaŭsenti fulmotondron.
Sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo: sentenco de Seneko. Komparu: Aforismo, maksimo, moto, proverbo.
Sentimentala. Havanta tro senteman spiriton: sentimentala homo, sentimentala verko.
Sep. Ses plus unu; 7: La sep tagoj de la semajno.
Sepalo (Bot.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l’ floro.
Sepio (Zool.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo (Sepia officinalis).
Septembro. Naŭa monato de l’ jaro.
Septeto (Muz.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.
Serafo. Anĝelo de la plej alta rango.
Serajlo. — 1. Palaco de la turka sultano. — 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.
Serĉi. Peni trovi: serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston. Serĉo, serĉado. Ago, agoj de tiu, kiu serĉas. Traserĉi. Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan: traserĉi la loĝejon de politika krimulo.
Serena. — 1. Belvetera, sennuba: serena ĉielo. — 2. Ne ĉagrenita, kvieta: serena vizaĝo. Sereneco. Eco de tio, kio estas serena. Komparu: Kvieta, milda, trankvila.
Serenado. Muzika verko aŭ kanto, plenumata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.
Serĝento. Malsupera infanteria suboficiro.
Serio. Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj: serio de spektakloj, serio de loteriaj biletoj.
Serioza. — 1. Pripensanta antaŭ la agoj: serioza viro. — 2. Ne ŝercema, ne ŝerca: Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postulas seriozan respondon! Serioze. En serioza maniero. Seriozeco. Eco de tio, kio estas serioza. Komparu: Grava.
Serpento (Zool.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj. Serpenti. Sin movi, kiel serpento: La rivereto serpentas sur la herbejo.
Seruro. Risorta aparato por fermi pordon, keston. Seruristo. Met{i}isto, kiu faras serurojn.
Servi. — 1. Labori por iu laŭ liaj ordonoj: servi, kiel pordisto; servi, kiel oficisto — 2. Esti utila por iu aŭ por io: servi la patrujon per siaj agoj. — 3. Esti uzata por io: La ŝipo servas por la navigado. Servema. Kiu volonte servas. Servisto. Homo, kies okupo estas labori por iu laŭ liaj ordonoj, precipe en lia hejmo: pordisto, lakeo. Servo, servado. Ago, agoj, okupo de tiu, kiu servas: milita servado, Diservo.
Servuto. Mallibera servado de la kamparanoj, kiuj en la mezaj jarcentoj restis kvazaŭ posedaĵo de la mastro: La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro 1861. Servutulo. Homo, plenumanta la servuton.
Ses. 6; kvin plus unu.
Severa. — 1. Ne pardonanta la kulpojn kaj kiel eble plej forte punanta ilin: severa juĝisto, severa verdikto. — 2. Akra, ne milda: severa vintro, severa klimato. — 3. Akra, neĝentila: severa admono. Severe En severa maniero. Severeco. Eco de tio, kio estas severa.
Sevrugo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj (Acipenser stetlatus).
Sezono. Parto de la jaro, karakterizata de specialaj trajtoj (temperaturo, okupoj): vintro, ĉassezono, bansezono.
Sfero. — 1. (Geom.). Figuro, kies kurba surfaco estas en ĉiuj punktoj egaldistanca de unu interna punkto, nomata centro: La tera globo havas la formon de kunpremita sfero. — 2. Medio de agado, de influo: sfero de politika influo. Sfera. — 1. Havanta la formon de la sfero: sfera korpo. — 2. Koncernanta fenomenon, kaŭzitan de la sfera formo: sfera aberacio. Duonsfero. Duono de sfero: Ĉiu granda rondo dividas la sferon en du duonsferojn. Sfereco. Sfera formo: La sfereco de la tero ne estis konata de la antikvuloj.
Sfinkso — 1. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. — 2. Persono, kiun oni ne povas kompreni: Li estas vera sfinkso: ĉiujn liajn agojn ĉirkaŭas mistero.
Sfinktero (Anat.). Ringforma muskolo fermanta eniron: sfinktero de la veziko.
Si. Resenda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l’ frazo: mi lavas min; vi lavas vin; li, ŝi, ĝi, ili lavas sin. Sia. Poseda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l’ frazo: Venis la reĝo kun siaj korteganoj.
Sibli. Eligi sonon, konsistantan el longedaŭra s.: La serpento siblas. Siblo. Sono, konsistanta el longedaŭra s.
Sidi. Resti senmova sur la postaĵo de la korpo: sidi sur seĝo, sidi ĉe la tablo. Sidigi. Meti iun senmove sur la postaĵo de lia korpo: sidigi infanon sur benko. Sidiĝi. Sin meti senmove sur la postaĵo de sia korpo: Sidiĝu, mi petas. Kunsidi. Partopreni kun aliaj personoj en komuna diskutado kaj konsiliĝo: Kunsidis ĉiuj membroj de la komitato. Kunsido. Komuna diskutado kaj konsiliĝado de membroj de societo, de juĝantaro k.t.p.: La kunsido de la estraro estis publika.