Выбрать главу

Sieĝi. Ĉirkaŭi fortikaĵon per militistaj fortoj por ĝin preni. Sieĝo. Agoj de tiu, kiu sieĝas: La sieĝo de Trojo. Sieĝanto. Militisto, kiu sieĝas. Sieĝato. Militisto, loĝanto de urbo, kiun oni sieĝas.

Sifiliso (Med.). Seksa malsano, infekta kaj heredata. Sifilisa. De sifiliso, koncernanta sifilison, kaŭzita de sifiliso: sifilisa ulcero.

Sifono. — 1. Kurbigita tubo kun neegalaj branĉoj, uzata por transverŝi fluidojn. — 2. Botelo kun tia tubo por gasaj akvoj.

Sigelo. Signo, farata sur mola substanco, por fikse fermi koverton, por pruvi aŭtentikecon de dokumento. Sigeli. Fari sigelon, fermi per sigelo: sigeli koverton. Sigelilo. Peco de ŝtono, de metalo aŭ de alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, por sigeli. Sigelvakso. Substanco, farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj. Komparu: Stampo.

Signo. Linio, figuro, gesto, movo, havanta specialan signifon, koniganta penson: Fari signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon. Interpunkciaj signoj: punkto, komo, signo de elkrio, de demando. Per la signo de la mano la militestro ordonis la atakon. Signi. Fari signon. Postesigno. Signo, lasita de io, kio pasis: postesigno de katastrofo. Piedsigno. Signo, lasita de piedo sur la tero: piedsigno de lupo. Komparu: Noto.

Signalo. Interkonsentita signo, por komuniki de malproksime averton, ordonon, novaĵon: fervoja signalo. Signali. Fari signalon.

Signifo. Senco, graveco: signifo de vorto: Niaj kongresoj havas grandan signifon por nia afero.

Silabo. Aparta vokalo, aŭ vokalo kun unu aŭ kun kelke da konsonantoj, kiu povas esti elparolita per unu eligo de la voĉo: La vorto «kardinalo» konsistas el la silaboj: kar di na lo. Silabi. Legi, paroli, dividante la vortojn en silabojn.

Silenti. Ne paroli, ne eligi sonojn, ne fari bruon: Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo. Silento. Stato de tio, kio silentas: la silento de la publiko, la silento de la naturo. Silenta. Kiu silentas, senvorta: silenta plendo. Silentema. Kiu amas silenti. Silentigi. Fari, ke iu silentu, devigi iun silenti: silentigi la lernantojn. Silentiĝi, eksilenti. Ĉesi paroli, ĉesi fari bruon.

Silicio (Ĥem.). Si. Ĥemia elemento, havanta aspekton de malhele griza pulvoro, de plumbe grizaj lamenoj aŭ de travideblaj kristaloj; ĝin enhavas multenombraj kombinaĵoj, formantaj la ŝelon de la tero.

Siliko (Ĥem.). Natura kombinaĵo de l’ silicio.

Silikvo (Bot.). Dunesta frukto, konsistanta el du fruktofolioj kaj enhavanta du vicojn de semoj: silikvo de sinapo.

Silko. — 1. Ŝpinaĵo, produktata de la insekto, nomata silka raŭpo. — 2. Teksaĵo el silko. Silka. El silko: silka tuko. Komparu: Atlaso.

Silogismo. Logika konkludo el du frazoj, farata el la unua per la helpo de la dua: La vegetaĵoj ne povas sin libere movi; la kverko estas vegetaĵo, do la kverko ne povas sin libere movi.

Silueto. Desegnaĵo, prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto kaj unuforme nigra inter la konturoj.

Siluro (Zool.). La plej granda rivera fiŝo (Silurus glanis).

Silvio (Zool.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (Sylvia).

Simbolo. Figuro, signo, objekto, havanta interkonsentitan signifon: La hundo estas la simbolo de la fideleco. Komparu: Devizo, emblemo.

Simboliko. Scienco pri la simboloj de religio, de popolo: la egipta simboliko.

Simetrio. Harmonia rilato de la partoj de l’ tuto koncerne la grandecon, formon kaj nombron: La simetrio de la homa korpo ne estas perfekta. Simetria. Posedanta simetrion: simetria meblo. Simetrie. En simetria maniero.

Simfonio. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.

Simio (Zool.). Vertebrulo, apartenanta al la plej alta vico de l’ mambestoj, plej proksima al la homo (primates).

Simila. Posedanta tian saman naturon, ecojn, aspekton: La dormo estas simila al la morto. La homo estas simila al la simio. Simileco. Eco de tio, kio estas simila: La simileco de l’ fratoj estas ofte granda. Simili. Esti simila. Komparu: Analogia, identa, parenca.

Simpatio. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de iliaj gustoj, opinioj. Simpatia. Naskanta simpation: simpatia persono, simpatia vizaĝo. Simpatii. Senti simpation al iu: simpatii kun iu. Simpatie. En simpatia maniero, kun simpatio.

Simpla. — 1. Ne kunmetita, aŭ konsistanta el homonimaj elementoj: La fero, kupro, oro estas simplaj korpoj. Simplaj tempoj.2. Konsistanta el malmultaj partoj, ne ornamita: simpla konstruaĵo, simpla vesto.3. Facile komprenebla, facile solvebla: simpla afero, simpla problemo.4. Ne ruza, naiva: simpla homo.5. Sen rango, de malalta rango, simpla soldato, simpla oficisto. Simple. En simpla maniero. Simpleco. Eco de tio, kio estas simpla. Simpligi, plisimpligi, Fari ion simpla, fari ion pli simpla. Simplulo, Simpla homo. Malsimpla. Kunmetita, konsistanta el diversaj elementoj, el multaj partoj; malfacila: malsimpla tempo, malsimpla meĥanismo, malsimpla problemo.

Simptomo. Fenomeno, montranta malsanon aŭ lezon: La febro estas simptomo de multaj malsanoj.

Sinagogo. Hebrea templo.

Sinapo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj; el ĝiaj semoj oni faras mustardon (Sinapis nigra).

Sincera. Aganta kaj parolanta sen ŝajnigo, akorde kun siaj opinioj: sincera homo, sincera bondeziro. Sincere. En sincera maniero. Sincereco. Eco de tio, kio estas sincera.

Sindiko. — 1. Persono, rajtigita zorgi pri la aferoj de la korporacio, kies membro ĝi estas. — 2. Persono, elektita de la kreditoroj de bankrotinto, por zorgi pri iliaj aferoj.

Sindikato. Grupiĝo por defendo de komunaj ekonomiaj interesoj: sindikato de fabrikantoj.

Sinedrio. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj.