Singulto. Sono, kaŭzita de rapida kuntiriĝo de la diafragmo kaj trapaso de la aero tra la laringo. Singulti. Eligi singultojn.
Sinjoro. — 1. Posedanto rilate al la servistoj: La sinjoro kaj la lakeo. — 2. Supera ĉefo: la Sinjoro = Dio. — 3. Titolo de la ĝentileco de la personoj de l’ vira sekso. Sinjorino. — 1. Posedantino rilate al la servistoj. — 2. Titolo de l’ ĝentileco de la personoj de la virina sekso. Sinjora. De sinjoro, karakterizanta sinjoron.
Sinkopo (Med.). Subita sveno.
Sinodo. Kongreso de episkopoj kaj pastroj, por decidi aferojn ekleziajn.
Sinonimo. Vorto, havanta signifon tre proksiman de alia vorto: esti mi, respekti. Sinonima. Estanta sinonimo, koncernanta sinonimon: sinonima esprimo.
Sinoptika. Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto: sinoptikaj tabeloj de scienco.
Sintakso. — 1. Parto de la gramatiko pri la konstruo de l’ frazoj kaj pri la reciproka rilato de l’ vortoj en la frazoj. — 2. Lernolibro de la sintakso: La esperanta sintakso de Fruictier. Sintaksa. De sintakso, koncernanta sintakson: sintaksa regulo.
Sintezo. Filozofia metodo, transiranta de la ideoj simplaj al la ĝeneralaj, de la elementoj al la tuto. Sinteza. De sintezo, bazita sur la sintezo. Sinteze. En sinteza maniero.
Sireno. — 1. Ĉe la antikvaj Grekoj mara nimfo, duone virino, duone fiŝo, alloganta la navigantojn per ĉarma kanto, por entiri ilin poste en la maran senfundaĵon. — 2. Senkora koketulino.
Siringo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la oleacoj, kun belaj, bonodoraj floroj (Syringa).
Siropo. Densa solvaĵo de sukero, kuirita en akvo, aŭ de la suko de fruktoj, kuiritaj kun sukero.
Sistemo. — 1. Kolekto de la principoj de procedo, direktantaj la plenumon laŭ plano, antaŭe pripensita: filozofia sistemo. — 2. Tuto, konstruita konforme al sistemo: sistemo planeda, sistemo nerva. Sistema. Bazita sur sistemo. Sisteme. Kun sistemo. Komparu: Metodo.
Sitelo. — 1. Rondforma vazo ligna, lada kun movebla tenilo, por porti fluidaĵojn. — 2. Ĝia enhavo (mezuro): sitelo da akvo.
Situacio. — 1. Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la objektoj ĝin ĉirkaŭantaj: pentrinda situacio de urbo. — 2. Tutaĵo de la kondiĉoj aŭ cirkonstancoj, en kiuj iu estas, vivas: brilanta situacio, komika situacio.
Skabio (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de veziketoj de haŭto kaj de forta jukado.
Skalo. — 1. Linio, dividita en egalajn partojn aŭ nombro, esprimantaj la malgrandigon de plano, de geografia karto: La skalo de la desegnaĵo estas 1:1000. - 2. Amplekso de voĉo: skalo de la tenoro, de la violono. — 3. Serio de dividoj de fizika instrumento: la skalo de termometro.
Skalpo. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon.
Skandalo. Ago kaŭzanta publikan indignon: Li forlasis la edzinon post dudekjara komuna vivo, — kia skandalo! Skandala Havanta la ecojn de skandalo: skandala konduto.
Skandio (Ĥem.). Sc. Ĥemia elemento, malofta metalo.
Skapolo (Anat.). Larĝa, triangula, plata osto de la posta parto de l’ ŝultro.
Skarabo (Zool.). Insekto koleoptero.
Skarifiki. Fari tranĉojn sur la homa haŭto por kuracaj celoj. Skarifikilo. Instrumento por skarifiki.
Skarlato. Sange ruĝa koloro. Skarlata. Sange ruĝa.
Skarlatino (Med.). Infekta febra malsano, karakterizata de skarlataj makuloj de la haŭto kaj de la mukaj membranoj.
Skarpo. Larĝa longa rubando, portata kiel ornamo de vestoj, por subteni vunditan antaŭbrakon k.t.p.
Skato (Zool.). Familio de transversobuŝaj fiŝoj.
Skatolo. Ujo kartona, lada, ligna kun maldikaj parioj: skatolo por papero.
Skeleto. — 1. Tutaĵo de la ostoj de besto: La homa skeleto tre similas la skeleton de la simio. — 2. Trabaro de konstruaĵo, de ŝipo, plano de verko. — 3. Homo tre malgrasa.
Skemo. Simpligita figuro, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn de objekto. Skema. Koncernanta skemon, prezentanta skemon: skema desegnaĵo.
Skeptika. Dubanta pri ĉio, malfacile kredanta: skeptika homo, skeptika spirito. Skeptike. En skeptika maniero. Skeptikulo. Homo, skeptika.
Skerco. Muzika verko gaja, ŝercema.
Skermi. Batali per tranĉarmiloj. Skermo. Batalo per tranĉarmiloj.
Skismo. Forlaso de eklezio kaj fondo de nova.
Skizo. — 1. Desegnaĵo, konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj, rapide faritaj. — 2. Literatura verko, ne prezentanta plene la temon, sed per kelke da artistaj trajtoj faranta impreson de estetika tuto. — 3. Plano, projekto. Skizi. Fari skizon.
Sklavo. — 1. Homo sen personaj rajtoj, apartenanta kiel objekto aŭ posedaĵo al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis. — 2. Homo, plene regata de io: sklavo de sia pasio. Sklava. Estanta sklavo, de sklavo: sklava edzo, sklava kutimo. Sklavigi. Fari iun sklavo. Sklaveco. Stato de tiu, kiu estas sklavo.
Skolastiko. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al la dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj. Skolastika. De skolastiko, kiu koncernas la skolastikon.
Skolopo (Zool.). Birdo el la vico de la longkruraj (Scolopax rusticola).
Skolopendro (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ miriapodoj (Scolopendra).
Skombro (Zool.). Malgranda manĝebla ostfiŝo (Scomber).
Skorbuto (Med.). Epidemia malsano kaŭzata de la manko de freŝa nutraĵo kaj karakterizata de sangado de la dentkarno kaj de hemoragioj de l’ haŭto.
Skorio. Vitrosimila substanco sur la surfaco de fandita minmetalo.
Skorpio (Zool.). Artropodo el la klaso de l’ araneosimilaj, proksima al la rivera kankro (Scorpio).
Skrapi. Forigi partojn de la supraĵo de korpo, gratante ĝin. Skrapilo. Instrumento por skrapi. Komparu: Froti, grati, viŝi.
Skribi. Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj: skribi vorton, skribi leteron, skribi romanon. Skribo. — 1. Ago de tiu, kiu skribas: rapida skribo. — 2. Maniero skribi: bela, legebla skribo. — 3. Tio, kion oni skribis: la Sankta Skribo. Skribisto. Homo, kies profesio estas skribi, transskribi. Priskribi. Prezenti, karakterizi ion, skribante, parolante pri ĝi: priskribi aventuron. Subskribi. Skribi sian nomon sub io, kiel ĝia aŭtoro, aŭ por esprimi sian aprobon, konsenton. Surskribi. Skribi sur io ĝian nomon, destinon.