Sporada. Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj: sporada malsano.
Sporto. Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco: rajdado, glitkurado.
Sprita. — 1. Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema: sprita ŝerculo, sprita organizanto. — 2. Montranta spritecon: sprita vizaĝo, sprita respondo. Sprite. En sprita maniero. Spriteco. Eco de tiu, kiu estas sprita. Spritulo. Homo sprita.
Sprono. Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon.
Sproto (Zool.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l’ haringoj (Clupea sprattus).
Stabo. Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento. Staba. De stabo, koncernanta stabon: staba oficiro.
Stablo. Tablo por metia laboro: stablo de seruristo.
Stacio. Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k.t.p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn. Stacidomo. Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj.
Stadio. Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu: Fazo.epoko, periodo.
Stalo. Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj: ĉevala stalo.
Stalagmito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank’ al la konstanta gutado de la akvo.
Stalaktito. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank’ al la konstanta gutado de akvo.
Stameno (Bot.). Vira seksa organo de la floroj.
Stampo. Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento. Stampi. Signi per stampo. Stampilo. Instrumento por stampi: Komparu: Sigelo.
Stano (Ĥem.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k.t.p. Stani. Kovri per maldika tavolo de fandita stano: stani kupran kaserolon.
Stanco. Okversa strofo.
Standardo. Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo: regimenta standardo, ruĝa standardo.
Stango. Longa, tre maldika arba trunko: lupulo sur stangoj.
Stari. Resti senmova vertikale sur la piedoj. Starigi. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru. Stariĝi. Fariĝi staranta. Kontraŭstari. Esti kontraŭa al io: kontraŭstari projekton. Superstari. Havi la supron super io: La turo superstaras la nubojn. Memstara. Aganta, vivanta sen helpo de aliaj. Memstare. En memstara maniero. Memstareco. Eco de tio, kio estas memstara.
Stato. Maniero esti: stato de la aferoj, stato de la animo.
Statiko. Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj.
Statistiko. Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj: statistiko de akcidentoj fervojaj. Statistika. De statistiko, bazita sur statistiko: statistika metodo.
Statuo. Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston.
Staturo. Alteco de la homa korpo: homo de bela staturo.
Stearino (Ĥem.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj.
Stebi. Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn.
Stelo. — 1. (Astr.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. — 2. Astro (ekster la suno kaj luno). — 3. Objekto, similanta stelon: la verda stelo. Stelaro. Grupo de fiksitaj astroj, prezentanta iun figuron kaj havanta specialan nomon: la Granda Ursino.
Stenografii. Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas.
Stenografio. Arto stenografii. Stenografiisto. Homo, kies specialo estas stenografii.
Stenografo. Stenografiisto.
Stepo. Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj.
Stereografio (Geom.). Parto de geometrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno.
Stereometrio (Geom.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj.
Stereoskopo. Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo.
Stereotipo. Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto.
Stereotipi. Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo: stereotipi kompostaĵon.
Sterko. — 1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. — 2. Substanco, uzata por fruktodonigi la teron. Sterki. Fruktodonigi per sterko.
Sterledo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron (Acipenser ruthenus).
Sterlingo. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr.
Sterni. Meti tukon tiamaniere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon: sterni tukon sur tablo, sur lito.
Stertoro, Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado: stertoro de agonianto. Stertori. Eligi stertoron.
Stilo. — 1. Maniero skribi, esprimi siajn pensojn: simpla stilo, peza stilo. — 2. Tutaĵo de la trajtoj de belarto kaj precipe de la arĥitekturo, karakterizanta artiston, epokon. popolon, kiu estas la aŭtoro de ĝiaj verkoj: la baroka stilo.
Stilistiko. Scienco pri la literatura stilo.
Stimuli. Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu: Instigi.
Stipo (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj (Stipa).
Stipendio. Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon.
Stoika. Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson. Stoiko. Homo stoika. Stoike. En stoika maniero.
Stolo. Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l’ pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj.
Stomako (Anat.). Granda sakforma organo de la digestado.
Strabi. Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto. Straba. Kiu strabas: straba okulo, straba homo. Strabulo. Straba homo.
Stranga. Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron. Strangaĵo. Io stranga. Strange. En stranga maniero. Strangeco. Eco de tio, kio estas stranga. Strangulo. Stranga homo.
Strato. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.