El tiuj intertempaj projektoj nur kelkaj tekstoj postrestis. Ili troviĝas en tri kajeroj, kiujn Zamenhof uzis specife por sia „Lingvo universala” dum la someraj ferioj de 1881 kaj 1882.
Li dum kvin jaroj konstante laboris pri sia lingvo, polurante ĝin kaj forigante superfluaĵojn. Li okupis pli kaj pli da tempo harmoniigante la lingvon kaj donante al ĝi propran spiriton.
La naskiĝo de Esperanto. La Unua Libro
Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (en Julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca)
Antaŭ la fino de la jaro estis presitaj la versioj pola, franca kaj germana de la libreto, kiu poste estis konata kiel la Unua Libro .
Kiel estas Esperanto?
Ĝi estas skribata per la latina alfabeto (escepte de q, w, x, y) al kiu estas aldonitaj ses literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ŝ, ŭ). Ĉiuj literoj estas prononcataj ĉiam same (ekzemple, c ĉiam prononciĝas [ts] kaj neniam [k] aŭ [s]). La akcento troviĝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
La ĉefaj parolelementoj havas specifajn finaĵojn: -o por singulara substantivo, -a por singulara adjektivo, -i por verba infinitivo, -e por derivita adverbo. Ekzistas nur unu deklinacio kaj unu konjugacio. La tempo estanta finiĝas per -as ; la tempo estinta per -is ; la tempo estonta per -os ; la modo kondiĉa per -us ; la modo ordona per -u ;
La leksiko baziĝas ĉefe sur la internacia vortaro de la lingvoj eŭropaj. Vortoj kiel adreso , biblioteko , centro , ĉokolado , demokratio k.s. estas komunaj en multaj lingvoj kaj rekte kompreneblaj. Por la ceteraj vortoj, Zamenhof uzis materialon de la lingvoj latinaj, ĝermanaj, kaj ankaŭ slavaj. Kiel jam menciite, en la vortfarado estas maksimume uzata afiksado. Ekzemple, sciante la signifon de la radiko san , oni povas facile fari el ĝi novajn vortojn: sano , sana , resanigi , malsana , malsanulo , malsanulejo ktp. Danke al ĉi tiu aglutina principo, scio de tri mil vortradikoj reale donas scion de pli ol dudek mil vortoj.
La parolantoj de la nova lingvo bezonis pli da vortoj ol estis publikigitaj en la Unua Libro . Pro tio, Zamenhof eldonis komence de 1889 rusan-internacian kaj internacian-germanan vortarojn. Tiutempe la kaŝnomo de la aŭtoro —D-ro. Esperanto— estis adoptita kiel la nomo de la lingvo mem: Esperanto.
Esperanto disvastiĝas. La unua revuo
La Mondlingva Klubo en Nurenbergo, fondita en la jaro 1885, forlasis Volapukon en ĝenerala kunveno okazinta la 18-an de decembro 1888 kaj aliĝis al Esperanto. Tiel aperis la unua Esperanto-klubo. Ties prezidanto, Christian Schmidt, estis ankaŭ la eldonisto de „La Esperantisto”, la unua periodaĵo en Esperanto, kies unua numero aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo.
La gazeto ĉesis en 1895 pro financaj problemoj gravigitaj de la ruslanda cenzuro.
Batalanta okulkuracisto
Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!
Kiel Zamenhof mem rakontis al Michaux, Esperanto estis negative influinta lian profesian laboron kaj, sekve, lian ekonomian vivon. Unue, li mem devis pagi siajn eldonaĵojn, kaj li bezonis perlabori pli da mono ol liaj kolegoj, kiuj uzis siajn enspezojn nur por vivteni siajn familiojn; due, Esperanto prenis multe da tempo, kiun liaj konkurenculoj utiligis por la laboro, profesia perfektiĝado kaj reklamado; trie, ne ĉiuj ŝatis viziti kuraciston, kiu okupiĝas pri lingvoelpensado.
Lia malsukceso ne estis la sola en la familio. Mark Zamenhof, kiu komence de 1888 ricevis la ordenon de Sankta Anna pro sia granda diligenteco, en la fino de tiu jaro perdis sian cenzuristan postenon pro permeso de dubinda teksto en Hacefira (tiu hebrea gazeto estis fermita por tri monatoj).