Аннотация
Sepdek sep fabloj verse reverkitaj de Kalocsay.
La figuron de ĉi tiu greka klasikulo el la 6ª jarcento antaŭ nia erao ĉirkaŭŝvebas legenda etoso, ĉar pri li postrestis nur magraj indikoj.
Enkonduke 15 paĝaj senrimaj versoj rakontas la legendon pri Ezopo:
Ezopo! Ĉu li estis, aŭ ne estis?
Oni rakontas… oni… svaga oni…
Li, tamen, eĉ se ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.
Oni rakontas, ke li, Friga sklavo,
estis platnaza, nanstatura, lama,
ŝvelventra knabo, kaj krom tio muta.
…
La ĉefrolantoj de la fabloj plejparte estas bestoj kun homaj karakteroj. La kreon de tiu literatura genro oni atribuas al la antikva saĝulo Ezopo, kvankam jam ankaŭ pli frue estis konataj tiaspecaj rakontoj pere de La Fontanie aŭ aliaj poetoj. "La lupo kaj la ŝafido"; "La vulpo kaj ka korvo"; "La rano kaj la bovo" kaj aliaj rakontoj absorbitaj en nia infanaĝo, ankaŭ post multaj jaroj freŝe vivas en la memoro.
Ada CSISZAR,
Budapeŝta Informilo 1978:4
La verkon akompanas pria recenzo fare de Gastono Waringhien.
Комментарии к книге "Ezopa saĝo"