Аннотация
La libro prezentas fundamentojn de la parol-arto nomata retoriko por la esperantista publiko, ĉar preskaŭ ĉiu aktiva esperantisto de tempo al tempo devas fariĝi oratoro. La lingvaĵo estas klara, eleganta, bone komprenebla.
La libro konsistas el du ĉefaj partoj: la unua prezentas la fundamentojn de lingvoscienco, ĉar oratoro devas unue ekkoni sian instrumenton, la lingvon; la dua parto poste priskribas la efikan uzadon de tiu instrumento en la parola praktiko, sed ankaŭ en la skriba.
Librofine la Aldonoj prezentas konkretajn ekzemplojn parol-artajn (Brutus kaj Antonio laŭ Ŝekspiro, paroladojn de L.L. Zamenhof, Edmond Privat kaj Ivo Lapenna mem).
Ivo Lapenna (1909–1987) estis eminenta esperantisto (interalie, prezidanto de UEA); juristo; Profesoro en la Universitato de Zagreb; Nekatedra Profesoro (Reader) en «The London School of Economics and Political Science» de la Universitato en Londono.
Комментарии к книге "Retoriko"